Enhavo forigita Enhavo aldonita
Blahma (diskuto | kontribuoj)
Blahma (diskuto | kontribuoj)
→‎Administrantiĝo: postskribaĵo
Linio 113:
 
Saluton Frglz. Vi estas nun la sola administranto tie ĉi en la Esperanta Vikifontaro. Vi ne aktivis ĉi tie ekde pli ol unu jaro, sed ni tamen jam antaŭe iomete kune diskutis (ĉi-supre). Konstateblas, ke apenaŭ ekzistas komunumo ĉi tie. Mi mem foje laboris ĉi tie (ĉefe pri [[Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto"|la Zamenhofaj adresaroj]]) kaj mi ankaŭ kadre de mia laboro por la ĉeĥaj vikimedia projektoj ekokupiĝas pli pri Vikifontaro ĝenerale kaj pri la aldonaĵo [[mediawikiwiki:Extension:Proofread Page|Proofread Page]] kaj ties uzo por kuraĝigo kaj simpligo de plurpersona provlegado kaj formatado de ciferecigitaj enkomputiligitaj verkoj (ĝi jam funkcias ĉi tie, sed malmulte uzatas). Laste, ĵus hodiaŭ, amiko atentigis min, ke li ŝatas uzi iujn tekstojn de ĉi tie por legi al siaj infanoj (denaskaj Esperantistoj), sed havas teknikajn problemojn pro nefunkciado de la generilo de EPUB-dosieroj. Ĉar mi same edukas infanon en Esperanto, ankaŭ mi eksentas tiun bezonon – kaj krome sentas ke mi havas la teknikan kapablon kiel tiajn plibonigojn (do ekz. refunkciigo de la generilo, kies ligilo daŭre ligas al la nuligita "Toolserver") mem ĉi tie realigi. Notindas, ke mi jam estas administranto en du Vikipedioj – la Esperanta kaj la ĉeĥa. Aldone mi estas ligita al [[:meta:Esperanto kaj Libera Scio|ELiSo]], kiu simile foje povus organizi iun kampanjon por popularigo de Vikifontaro, ĉar ankaŭ ĝi estas en la atento de tiu organizo. Laste, ĝenerale ne estas sekure nek praktike havi en projekto unu solan administranton. Sekve, mi ŝatus demandi al vi: Ĉu vi dezirus havi ĉi tie apud vi unu plian administranton? Ĉu vi pensas ke mi povus ricevi tiujn rajtojn? Ĉar mi trovas nek regulojn nek komunumon ĉi tie, mi decidis komenci per demandi vin pri via opinio. Mi scias, ke efektivigi mian eventualan administrantigon devus burokrato, do iu de ekster tiu ĉi projekto, sed mi ŝatus unue ricevi por tia peto vian konsenton aŭ rekomendon. Amike, antaŭdankeme pro via respondo salutas vin --[[Uzanto:Blahma|Blahma]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 19:50, 17 sep. 2016 (UTC)
 
P.S. Se vi subtenas mian kandidatiĝon, bonvolu skribi tion prefere unuavice ĉe [[Vikifontaro:Diskutejo]], kie mi ĵus ankaŭ metis anoncon. Dankon --[[Uzanto:Blahma|Blahma]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 20:06, 17 sep. 2016 (UTC)