Vikifontaro:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
VladimirPF (diskuto | kontribuoj)
Linio 2 454:
La 18-an de marto [[n:eo:Vikinovaĵoj en Esperanto]] fariĝos dekjara! La unua artikolo estis [[n:eo:Ĉilio: Tertremo kun magnitudo de 8,8 Mw, necerta la nombro de mortintoj]]. Hodiaŭ Vikinovaĵoj informas pri la plej rimarkindaj internaciaj eventoj. La 13-an de marto aperis la sepcenta novaĵo kaj la aŭtoroj ne planas ĉesi per tio. Ĉiutage aperas unu, du aŭ eĉ tri novaĵoj, kio estas pli ol en la aglalingva aŭ franclingva sekcioj. Bedaŭrinde inter aktivaj aŭtoroj estas neniu kiu verkas pri la Esperanto-movado kaj tio evidente kaŭzas la maloftan aperon de novaĵoj pri kiel “vivas” Esperanto-mondo. De la alia flanko tio permesas eliri el la kadroj de la Esperanto-komunumo kaj prezenti neŭtralan vidpunkton pri okazaĵoj en la mondo. Estas reprezentantoj de malsamaj landoj inter la aktivaj aŭtoroj de Vikinovaĵoj, kio fakte estas kutima por Esperanto-projekto. Ni sincere gratulas al la aŭtoroj de Vikinovaĵoj pro ilia datreveno kaj invitas ĉiun partopreni en ĉi tiu projekto: Vikinovaĵoj estas la novaĵoj gravaj por ni. --[[Участник:P.Fisxo|P.Fiŝo]][[ОУ:P.Fisxo|<big>☺</big>]] 12:56, 18 mar. 2020 (UTC)
* en ruslingva parto de Vikinovaĵoj aperis intervjuo okaze de la datreveno: [[n:ru:Станислав Белов: у эсперантистов совершенно иное образование, окружение и информационный фон]]. --[[Участник:P.Fisxo|P.Fiŝo]][[ОУ:P.Fisxo|<big>☺</big>]] 12:56, 18 mar. 2020 (UTC)
 
== Lanĉita konkurso VikiPrintempo COE 2020 - patroprenu, helpu kaj gajnu! ==
 
[[File:CEE Spring Logo CEE-t2.svg|thumb|link=:incubator:Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo COE 2020|Partoprenu la konkurson en [[:incubator:Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo COE 2020|Vikivojaĝo]] kaj en [[:w:eo:Projekto:VikiPrintempo COE 2020|Vikipedio]]]]
Oni diras, ke ni pli bone konas malproksimajn galaksiojn ol proprajn najbarojn. Kaj tio estas bedaŭrinda! Tial [[:meta:Esperanto kaj Libera Scio/eo|EliSo]] lanĉas la konkurson '''VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2020''' - samtempe '''en [[:incubator:Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo COE 2020|Vikivojaĝo]] kaj en [[:w:eo:Projekto:VikiPrintempo COE 2020|Vikipedio]]'''. Mi invitas vin partopreni la konkurson - verki / traduki artikolojn, tiel helpi esperantistojn per plibonigitaj scioj pri tiu regiono kaj aldone eĉ gajni interesajn premiojn!
 
La konkursa parto daŭras '''ĝis la 30a de Aprilo 2020 23:59 UTK'''. La 3 venkontoj gajnos donackartojn valorajn '''20-70 eŭrojn''' kaj 2 ankaŭ '''abonon de Vinilkosmo''' kun (ne nur) Esperanta muziko.
 
Temas jam pri 4a jaro de la konkurso en Esperantaj viki-projektoj. Kompare kun la antaŭaj jaroj estas precipe 6 gravaj ŝanĝoj:
* vi '''povas''' partopreni per artikoloj pri '''via lando''' <small>- nur estas malpermesataj landoj, kie estas Esperanto oficiala lingvo (ne validas por landoj kun Esperanto kiel minoritata lingvo aŭ kultura heredaĵo)</small>
* la konkurso okazas '''ankaŭ ĉi tie, en la Esperanta Vikivojaĝo''' - por instigi vian partoprenon en Vikivojaĝo vi tie ĉi gajnas 2-oble pli multajn poentojn ol en Vikipedio!
* Estas 2 '''specialaj kategorioj''' kun aldonaj premioj - por artikoloj en '''Vikivojaĝo''' kaj pri '''genra egaleco'''.
* ne estas starigita minimuma kvanto de aldonita enhavo po artikolo, nek minimuma bezonata kvanto de poentoj por venki (do vi povas venki eĉ per malpli ol 5 artikoloj, malsame ol lastjare)
* pli gravas suma kvanto de nova kvalita enhavo ol nombro de artikoloj (vi povas venki ĉu per multaj relative mallongaj artikoloj aŭ per unu tre longa)
* kalkulado de poentoj estas pli facila, do vi ne devas zorgi pri matematikaĵoj
 
[[File:Wikivoyage-Logo-v3-eo.svg|250px|link=:incubator:Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo COE 2020|center]]
 
Vi povis rimarki, ke la vorto "Vikivojaĝo" ĉi tie ripetiĝis plurfoje. Tio estas intenca! Ĉi-jare grava celo de la konkurso estas atentigi vin pri tiu projekto kaj helpi al disvolviĝo de ĝia komunumo. Vikivojaĝo nuntempe estas en ''Vikimedia Kovilo'' - kvankam ĝi redakteblas, ĝi ne estas memstara projekto sur propra subdomajno, kio alportas plurajn ĝenojn. Por plenkreskiĝi, Vikivojaĝo bezonas pli aktivan komunumon. Sperto de la Novembra evento "Azia monato" klare montras, kiom povas helpi homo veninta pere de tia ĉi konkurso. Vikivojaĝo bezonas vin! Tamen, ni konscias, ke ekredakti en nova projekto povas esti iom defia. '''Por helpi al vi fari tiun unuan paŝon vi havos 2 avantaĝojn''' - en Vikivojaĝo vi gajnos poentojn 2-oble pli rapide, kaj aldone povos ricevi specialan premion nur por Vikivojaĝantoj!
 
Tial mi instigas vin rigardi al Vikivojaĝo kaj partopreni tie. Eble ankaŭ vi post la konkurso ekŝatos la projekton ;-)
 
<div style="text-align: center;">
[[:incubator:Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo COE 2020|Partoprenu en Vikivojaĝo]]
[[:w:eo:Projekto:VikiPrintempo COE 2020|Partoprenu en Vikipedio]]</div>
 
PS1: Por resto de la jaro ni pripensas similajn eventojn pri aliaj kontinentoj. Tamen, dume nur VikiPrintempo COE estas konfirmita kaj provizas sufiĉe grandajn premiojn.
 
PS2: Se vi volas fari projekton pli celitan al Vikifontaro, [[:meta:Esperanto kaj Libera Scio/eo|kontaktu EliSo-n]] kaj proponu vian projekton aŭ proponon. Ni estas volontuloj, sed ni provos helpi laŭ niaj ebloj (kaj ankaŭ vi estas bonvena en la teamo ;).
 
--[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 19:15, 22 mar. 2020 (UTC)