Paĝo:Zamenhof - Rememoroj pri la lastaj jaroj de mia patro, 1957.pdf/2: Malsamoj inter versioj

Wierzbowski (diskuto | kontribuoj)
→‎Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "greso, la milito jam certe estos finita. Sed jam li rimarkis strangan ŝanĝon ĉe la oficistoj kaj kunvojaĝantoj, kaj baldaŭ komprenis, ke la pacaj interrilatoj inter..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:33, 12 okt. 2020

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

greso, la milito jam certe estos finita. Sed jam li rimarkis strangan ŝanĝon ĉe la oficistoj kaj kunvojaĝantoj, kaj baldaŭ komprenis, ke la pacaj interrilatoj inter la homoj povas facile kaj rapide malaperi, kiam oni publike anoncas, ke civitano de iu lando aŭ homo de alia gento estas malamiko.

Estraranoj de Asocio de Esperantistoj en Pollando metas florkronon sur la tombon de nia Majstro. (S-anoj Dratwer kaj Zawada, malantaŭe Tuszkiewicz)

Do, laŭ konsilo de kelkaj germanaj amikoj esperantistaj, miaj gepatroj decidis reveni hejmen, kvankam la vojaĝo jam ne povis okazi per normala vojo kaj ili devis esti preskaŭ forpelitaj en iun neŭtralan landon. Estis do granda ĉirkaŭira vojaĝo tra Svedujo, en amaso da multaj aliaj, depost hieraŭ „malamikaj“ fremduloj, kiuj multnombre troviĝis en tiu ĉi tempo en diversaj germanaj kuraclokoj. Tiu ĉi vojaĝo ne nur estis tre laciga kaj malagrabla por mia patro pro ne tro forta stato de lia sano, sed precipe pro la fortega morala bato, kiun li kvazaŭ ricevis, vidante la subite aperintan malamon inter la homoj, al kiuj li predikis la fratecon. Kaj baldaŭ anstataŭ la internacia paca kongreso ekregis en Eŭropo internacia milito.
Li revenis hejmen kun koro rompita ne nur en senco simbola. La grava kormalsano komenciĝis efektive en tiu ĉi malgaja epoko. Malgaja li rekomencis sian ĉiutagan laboron en Varsovio, ĉiam pli malgaja, kiam li vidis, ke la milito fariĝas ĉiam pli kruela kaj la espero pri ĝia baldaŭa fino estas pli kaj pli malcerta.
Kiel juna kuracisto mi jam helpadis al mia patro en lia medicina laboro. Li intencis nur iom post iom enkonduki min en sian kuracistan praktikon kaj tute ne supozis, ke tio okazos subite. Kaj jen la 22-an de novembro 1914, dum la nokto, la patrino vekis min kaj, terure timigita, vokis al la patro, kiu sidis sur la lito kun vizaĝo pala kiel papero. La unuan fojon en mia vivo mi aŭdis la patron ĝemi. Li suferis pro fortega doloro de koro. Mi tuj decidis telefoni al iu sperta kuracisto inter la kolegoj kaj amikoj de mia patro, sed li energie malpermesis al mi tion fari, dirante, ke li ja mem estas kuracisto, kiu scias tre bone, ke la atako baldaŭ pasos, kaj li ne volas maltrankviligi kolegojn dum la nokto sen vera bezono. Tamen la doloro daŭris kaj mi, malgraŭ lia malpermeso, venigis unu el amikoj de la patro, doktoron Kunig, faman specialiston de kormalsanoj. Kiam li alvenis, la patro jam fartis pli bone kaj forte riproĉis min pro mia malobeo. Tamen montriĝis, ke la stato de la koro estis tre grava kaj la patro estis devigita resti en la lito kelkajn tagojn. Mi dume anstataŭis la patron en lia kabineto por malriĉaj pacientoj, kiuj ĝis tiam grandamase vizitadis lin por demandi konsilon kaj kuracon kaj de tiu momento mi ne plu allasis lin al tiu vere laciga ĉiutaga matenlaboro. Depost tiam li havis matenojn liberajn por labori nur por Esperanto, akceptis pacientojn nur dum du horoj posttagmeze kaj nun jam ne estis devigita sidi ĝis postnoktomezo apud sia skribtablo por fari sian laboron esperantan. Sed denove, kvankam pli trankvile, li laboris dum tuta tago senripoze, preskaŭ ne elirante el la domo. Vane lia zorgema edzino preskaŭ forpeladis lin ĉiutage eksteren, por ke li ĉerpu iom da freŝa aero, movigu la krurojn kaj ventumu la cerbon. Ne ekzistis interesaj lokoj por promeno en la ĉirkaŭaĵo de la strato Dzika, en la malriĉa, sed plena de bruo kaj movado juda kvartalo. Oni devis veturi malproksimen per tramo aŭ droŝko, por serĉi iom da verdaĵo kaj pura aero. Tial ni pensis, ke estus pli bone por la patro, se li loĝus ie apud ĝardeno, ĉar li certe pli volonte farus almenaŭ malgrandajn promenojn, kiuj ripozigus lin kaj bone influus la staton de lia sano. En julio de la jaro 1915 miaj gepatroj transloĝiĝis en la straton Królewska, apud la centra urba ĝardeno. Tie ĉi la kondiĉoj por trankvila laboro estis vere bonaj, des pli, ke la patro povis pli facile forgesi la fakton, ke li ne plu estis kapabla al tiel laciga laboro, al kiu li estis alkutimigita en la malnova loĝejo. Nur malmultaj pacientoj estis allasitaj al lia kuracista kabineto kaj ili ne forrabadis al li la tempon, kiun li pli volonte uzis por sia kara ideo.
Li ofte diradis ke li estus feliĉa, se li povus labori la reston de sia vivo nur por kaj per Esperanto. Li tamen neniam bedaŭris, ke li rezignis de ĉiuj personaj rajtoj koncerne la lingvon mem, sed li esperis, ke eble per sia laboro kiel verkisto kaj tradukisto li povos gajni sufiĉe por la ĉiutaga pano.
La programo de lia tago estis tre precize ellaborita. Ĉiutage dum kelkaj horoj li tradukis en Esperanton la plej gravajn verkojn de la tutmonda literaturo. Estis lia intenco eldoni grandan klasikan bibliotekon, enhavantan kelkajn paralelajn fakojn. Li supozis, ke