Paĝo:EO Sz An-ski Icek Jurysta La vivo de homo LM nov 1923.pdf/3: Malsamoj inter versioj

Wierzbowski (diskuto | kontribuoj)
→‎Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "{{tab}}Kaj la anĝelo „Lajla“ elirigas ĝin perforte el la patrina utero.<br> {{tab}}Kaj de tiu tempo la homo trairas sep mondojn:<br> {{tab}}En la unua mondo li simi..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:54, 18 okt. 2020

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj la anĝelo „Lajla“ elirigas ĝin perforte el la patrina utero.
Kaj de tiu tempo la homo trairas sep mondojn:
En la unua mondo li similas novelektitan reĝon, kiun ĉiuj salutas, bonvenigas kun ĝojo kaj alportas donacojn.
En la dua mondo li similas al kapro, kiu sin paŝtas sur la herbejo, saltadas ĝoje, senzorge, kaj konsumas herbon, kiun ĝi ne semis.
En la tria mondo li similas ĉevalidon ne sciantan pri abstinenco kaj li ebrias pro libereco kaj pasioj.
En la kvara mondo li similas rapidkuran ĉevalon, kiu galopas ĝoje en jungo kaj ne sentas la veturilon kun la malpezaj veturantoj.
En la kvina mondo li similas al azeno, plenŝarĝita kaj pasanta sub la vipoj de la pelisto.
En la sesa mondo li similas al hundo, tiranta ĉion, kion ĝi povas kaj li bojkrias ĉiun alproksimiĝanton.
En la sepa mondo li similas al simio, kiu aspektas kiel homo kaj tamen ne egalas kun homo, kaj li perdas la prudenton kaj ĉiuj lin primokas kaj malobeas.
Kaj jen alvenas la horo de la homa morto.
Kaj ree venas al li la anĝelo, nomata „Lajla“ kaj demandas:
— Ĉu vi rekonas min?
Respondas la homo:
— Mi rekonas vin.
Kaj la homo demandas:
— Por kio vi alvenis ĉi-hore al mi?
Kaj la anĝelo respondas, dirante:
— Mi venis forpreni vin el la mondo. Ekbatis la horo de via morto.
Kaj la homo ne volas foriri el la mondo, kaj diras:
— Vi elkondukis min du fojojn el du mondoj, el kiuj mi ne volis foriri. Kial vi ree venis elirigi min el ĉi tiu mondo?
Kaj maldolĉe ploras la homo kaj krias, kaj lia kriado portiĝas de unu mondfino ĝis la alia, sed nenia vivulo lin aŭdas, ĉar disiĝus ĉiu koro. La strigo, sole, aŭdas la kriadon kaj respondas.
Kai la anĝelo, nomata „Lajla“ diras al la homo:
— Sciu, ke perforte vi estis kreita, kontraŭvole vi vivis kaj kontraŭvole vi mortos kaj estos responda antaŭ la Reĝo de la reĝoj, benata estu Lia nomo!
Kaj la anĝelo forprenas la animon de la homo.

El la juda: J. JURYSTA.