Paĝo:EO Lidja Zamenhof - La nigra rubando kaj la ruĝa rubando.pdf/1: Malsamoj inter versioj

Wierzbowski (diskuto | kontribuoj)
→‎Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "{{f|''Lidja Zamenhof:''|c|g=170%}} {{f|'''La nigra rubando'''|c|g=170%}}{{f|'''kaj'''|c}}{{f|'''La ruĝa rubando.'''|c|g=170%}} {{tab}}Mirinde bela estas la Lazura Bordo...."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:48, 27 okt. 2020

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Lidja Zamenhof:
La nigra rubando
kaj
La ruĝa rubando.

Mirinde bela estas la Lazura Bordo. Mirinde bela ĝi estas, kiam graciaj, longfoliaj palmoj siluetas sin sur la senmakula ĉielo, kiam la lazura akvo, juvele briletante en la suno, tuŝas la bordon per la kareso de l’ ondoj, kaj la mimozoj oras, kvazaŭ ili volus rivali kun la suno mem. Tie oni volus pasigi la vivon, satigante la okulojn per la ravaj belaĵoj, de kiuj oni neniam estas laca.
Kaj tie, proksime al la petolemaj ondoj de Mediteraneo, sub la ĉielo, etendanta sin kiel blua baldakeno de horizonto al horizonto, mi renkontis samideanon, por kiu ĉiuj tiuj belaĵoj ne ekzistis. Li ĝuis la mildan varmon de la sudlanda suno, la dolĉan muzikon de la birdoj kaj la ĉirpadon de la cikadoj, sed liaj okuloj unu fojon por ĉiam estis fermitaj al la miraklaj sorĉoj de Riviero. Antaŭ dudek jaroj li lasis ilin ie for, sur batalkampo… Nigra rubando kovras liajn konkavajn okul-lokojn, kaj nigra mallumo vualas lian junan ankoraŭ kapon. Li donis siajn okulojn al la patrujo kaj ligis ĉirkaŭ la kapo nigran rubandon, kaj la patrujo dankeme metis sur lian bruston — ruĝan rubandon… Kaj ĉirkaŭe la suno brilas tiel mirinde kaj la floroj floras…
Al kiu utilis ĉi tiu ofero? Ĉu la patrujo gajnis pro la kripleco de sia filo? Ĉu pro tio iu fariĝis pli feliĉa?