Paĝo:EO Lidja Zamenhof - La nigra rubando kaj la ruĝa rubando.pdf/2: Malsamoj inter versioj

Wierzbowski (diskuto | kontribuoj)
→‎Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "{{tab}}Legante pri la antikva kulto de Moloĥo, ni apenaŭ kapablas imagi, ke tia kulto estis ebla inter homaj estaĵoj, atingintaj jam certan gradon de civilizacio. La h..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:51, 27 okt. 2020

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Legante pri la antikva kulto de Moloĥo, ni apenaŭ kapablas imagi, ke tia kulto estis ebla inter homaj estaĵoj, atingintaj jam certan gradon de civilizacio. La historiistoj povas aserti, ke la homoferoj, farataj al la kruela dio, estis nur simbolo: simbolo pri individuo, oferata al la ŝtato. Sed kiajn ajn klarigojn oni prezentus, nenio povas pravigi antaŭ niaj okuloj tiujn senbezonajn oferojn de la homaj vivoj.
La kulto de Moloĥo ne pasis for. Ĉiam ankoraŭ oni ĵetas en la malfermitan faŭkon de la manĝegema dio homajn oferojn.
Se temus pri homoferoj libervolaj, farataj kun plena konvinko por racia celo! Se temus pri pioniroj, kiuj pereas de la flava febro, sekigante marĉojn! Se temus pri amikoj de la homaro, kiuj pereas de eksperimentata serumo por ŝpari la vivojn de aliaj! Tiam respekte ni klinus la kapojn antaŭ tiuj oferoj, kiuj pli meritas monumentojn, ol generaloj kaj marŝaloj.
Sed tiuj oferoj, kiujn oni eldevigis de la homaj estaĵoj, vestitaj per uniformoj, al nenio utilis. Ili feliĉigis neniun, kaj malfeliĉigis milionojn.

Kaj eble baldaŭ denove…

Eble baldaŭ denove Moloĥo malfermos larĝege la malsatan faŭkon. Neniu el ni scias, kion kaŝas en sia sino la morgaŭa tago. Jam hodiaŭ fluas sango.

Neniu el ni scias, ĉu morgaŭ liajn proprajn okulojn ne elgratos kuglo, ne elmordos iperito. Neniu el ni scias, ĉu liajn proprajn okulojn ne kovros morgaŭ nigra rubando kaj ĉu entute estos al li lasite ankoraŭ paŝadi sur la tero, sur kiu la radioj de la suno disvolvas la petalojn de la floroj.

Kiel longe estas ankoraŭ tempo, ni streĉu la fortojn. Por malfermi la blindajn okulojn de tiuj, kiuj kredas, ke la ruĝa rubando povas rekompenci la ombrojn de la nigra rubando. Por moderigi tiujn, al kiuj la odoro de sango estas pli dolĉa, ol la odoro de la floroj. Por averti tiujn, kiuj, miloble blindaj, kun fermitaj okuloj kuras al abismo. Por voki plenvoĉe tra la mondo: ”For la militon! La Paco estas sankta!”