Fundamenta Krestomatio (1903)/Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
+kor paĝokapo
e +polurado AWB
Linio 1:
{{kvalito|2}}
{{paĝokapo
| titolo = Fundamenta Krestomatio
| aŭtoro = L.Ludwik L.Lejzer Zamenhof
| tradukinto =
| sekcio = Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo
| antaŭa = [[Fundamenta Krestomatio/Plena gramatiko de Esperanto|Plena gramatiko de Esperanto]]
| posta = [[Fundamenta Krestomatio/Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia|Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia]]
| notoj =
}}
<div class="text">
<big>'''{{smallcaps|Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo}}'''</big>
 
Publika parolado, havita en la Nurnberga klubo de instruistoj
AL LA HISTORIO DE LA PROVOJ DE LINGVOJ TUTMONDAJ DE LEIBNITZ ĜIS LA NUNA TEMPO
la 11 de Novembro 1884 do L. EINSTEIN. (El la "Bayerische Lehrer-
 
Zeitung" No. 11 kaj 12 1885.)
Publika parolado, havita en la Nurnberga klubo de instruistoj
la 11 de Novembro 1884 do L. EINSTEIN. (El la "Bayerische Lehrer-
Zeitung" No. 11 kaj 12 1885.)
 
Jam de 200 jaroj kun rilate malgrandaj interrompoj estis farataj provoj krei lingvon internacian, kaj la deziro de komuna lingvo por ĉiuj homoj estis esprimita eĉ jam antaŭ pli ol 2000 jaroj de la profeto Zefaniah. Tiu ĉi deziro havas ankaŭ tre gravan fundamenton; ĉar de ĉiam la babilona konfuzo de lingvoj estis granda malhelpo al la spirita komunikiĝo inter la nacioj. En nia tempo, kiam la interkomunikiĝo de la popoloj per la telegrafoj, vaporŝipoj kaj fervojoj grandiĝis en maniero neniam supozita, ankaŭ la ellernado de la lingvoj de ĉiuj tiuj ĉi popoloj fariĝis bezono de la bone edukitaj kaj precipe de la komercistoj; sed tiu ĉi lernado estas tiel malfacila kaj tempon deprenanta, ke ĝi pleje devas esti farata kun perdo por la aliaj regionoj de scienco, kaj tial la postulado de unu lingvo komuna, akceptita de ĉiuj edukitaj homoj, anstataŭanta ĉiujn aliajn fremdajn lingvojn, montras sin des pli pravigita. Oni povus tial atendi, ke tia elpenso estos de la homaro akceptita kun la plej granda plezuro! Sed tiu ĉi ideo entute en la publiko ne estas tiel hejme, kiel ĝi devus esti, kontraŭe, ni renkontas, eĉ en sferoj, kie ni devus ĝin atendi la plej malmulte, antaŭ ĉio la antaŭjuĝon, ke enkonduki unu lingvon por ĉiuj homoj estas simple afero ne ebla. Tamen la argumentoj, per kiuj oni kontraŭ tio ĉi batalas, estas aluzeblaj nur por lingvoj naturaj kaj neniel por lingvo arta, kiun oni devas rigardi nur kiel arte laŭ la modeloj de la lingvoj naturaj kreitan "elekton de la plej bona". Cetere mi trovis, ke vera kompreno de tiu ĉi objekto nur tiam povas esti atingita kun utilo, kiam ni antaŭe okupos nin iom je la preparaj laboroj, kiuj antaŭiris al la nuna sistemo de lingvo tutmonda.
Linio 25 ⟶ 26:
Sed jam Leibnitz esprimas sin malfavore pri ĝi pro la multego da signoj kaj pro la malfacileco de ilia uzado por la intencita celo, kaj Max Mueller mem montras al ni, kiel Wilkins fine, kvazaŭ kondukita de natura instinkto, venis al la vera, nome al "lingvo vorta", kaj tiun ĉi vojon oni devus nur iri plu, por ŝpari al la homaro ducentjaran vanan penadon kun fantomo pazigrafia.
 
Sed kiel eĉ tia granda pensanto, kiel Leibnitz, sin movadis ankoraŭ en mallumaj antaŭsentadoj, oni vidas el tio, ke li ankoraŭ eĉ ne povis klare sin esprimi pri ia ideo de lingvo tutmonda; ĉar li diris pri la laboroj de Wilkins kaj de Dalgarno, ke la ĉefa afero, kiu tie ĉi estas bezona, la eltrovo de komunaj signoj por ĉiu objekto kaj ĉiu ideo, al ili ankoraŭ ne prosperis. Tiaj signoj laŭ lia opinio devis esti similaj je la signoj de la algebro, kaj ŝajnis al li necese, se oni volis tute atingi la celon, elpensi ion en la maniero de alfabeto de la homaj pensoj, el kio cetere Immanuel Niethammer (1808) volas tiri la konkludon, ke Leibnitz per tio ĉi jam pensis "fonetikan lingvon vortan". [Piednoto: D. S. Chofrin, amusements liter. vol. I p. &nbsp;28.—En aparta traktato : "Geschichte und Empfehlung einer allgemeinen Schriftzeichensprache" (v. Leibnitz Werke nach Raspe, vol II p. &nbsp;615-653). Leibnitz eĉ klare komprenigas, ke por ĉiuj ideoj oni devas akcepti karakterajn nombrojn k.c.]
 
Jam antaŭ Wilkins D-ro Joh. Joach. Becher (1661) proponis numeri la vortojn de tuta vortaro kaj tiujn ĉi nombrojn uzi kiel komunan lingvon de skribado. Sed sendube estas pruvite, ke nur de la tempo de Leibnitz la ideo krei pazigrafion ricevis dece radikojn kaj okupis parte apartajn instruitulojn, parte instruitajn akademiojn kaj registarojn. En Germanujo, Francujo, Anglujo, Hispanujo, Hungarujo, Rusujo, Danujo k. c. estis faritaj multaj provoj kaj proponoj por la atingo de tiu ĉi celo, kaj ankoraŭ en la jaro 1811 la akademio de sciencoj en Kopenhago difinis premion por la plej bona prezento de facila kaj praktike efektivigebla pazigrafio.
Linio 54 ⟶ 55:
 
(Tie ĉi la aŭtoro finas la historion de la diversaj provoj kaj transiras al la priskribo de la sistemo Volapuek, de kiu li en tiu tempo estis ankoraŭ varmega partiano, trovante ĝin la plej bona el ĉiuj tiam faritaj provoj. Ni jam rakontis [v. No. 10 de "La Esperantisto" 1890], kiel post la apero de la sistemo "Esperanto" la aŭtoro forlasis Volapuekon kaj transiris kun plena entuziasmo al "Esperanto", de kiu ĝis la fino de sia vivo li restis varmega batalanto.—Ni devas ankoraŭ aldoni, ke la nun alportita artikolo ne estas plena historio de ĉiuj provoj de lingvo tutmonda; volante skribi nur gazetan artikolon kaj ne dikan detalan verkon, la aŭtoro parolis nur pri parto de la proponitaj sistemoj, kaj ankaŭ pri ĉiuj el tiuj ĉi li diris nur kelkajn vortojn. La efektiva nombro de la diversaj projektoj, faritaj en la lastaj 200 jaroj, estas pli ol 150).
 
</div>
 
[[Kategorio:Fundamenta Krestomatio|Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo]]