Fundamenta Krestomatio (1903)/La rozeto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
+teksto
 
e +polurado AWB
Linio 1:
{{paĝokapo
| titolo = Fundamenta Krestomatio
| aŭtoro = L.Ludwik L.Lejzer Zamenhof
| tradukinto =
| sekcio = La rozeto
| antaŭa = [[Fundamenta Krestomatio/La vojevodo|La vojevodo]]
| posta = [[Fundamenta Krestomatio/En nord' unu pino...|En nord' unu pino...]]
| notoj kvalito = 2
| notoj =
}}
<poem>
 
{{titolo|La rozeto}}
LA ROZETO
(EL GOETHE.)
 
Knabo vidis—jen rozeto
Sur la kampo staras;
Bela, juna la floreto . . .
Vive kuras la knabeto,
Ĝojas, miras, flaras.
Sur la kampo la rozet'
Kiel infanet'.
 
Knabo diris : "mi eltiros
Belulinon mian";
Floro diris : "vi foriros,—
Per pikiloj mi disŝiros
Tuj la manon vian".
Sur la kampo la rozet'
Kiel infanet'.
 
La sovaĝa knab' ridante
La rozeton prenis,—
La floreto batalante
Sin defendis pikadante,
Sed la sorto venis.
Sur la kampo la rozet'
Kiel infanet'.
L. ZAMENHOF.
 
</poem>
 
[[Kategorio:Fundamenta Krestomatio|La rozeto]]