[[Kategorio:Iranaj aŭtoroj|]]
Poemoj redakti
- Unu gazalo el Ŝams-Gazalaro
Ĝalal-ed-din MOHAMMAD RUMI estas unu el la plej grava poetoj de la persa lingvo.
Unu gazalo el Ŝams-Gazalaro redakti
far Rumi (Moŭlana)
Eble tiu ĉi gazalo estas la unua verko de Rumi, kiu eldoniĝas Esperante. Certe la traduko ne malhavas mankojn, ĉar unuflanke la tradukinto ne spertas en poezio kaj nur la amo al Moŭlana kaj la sopiro prezenti lian vastegan mondo(vido)n al la samideanoj, tradukigis lin kaj aliflanke la Rumiaj verkoj plenplenas de plursencaj kaj profundaj signifoj, kies traduko certe estas tasko malfacilega – se ne malebla! Feliĉe la tre forta esprimivo kaj alta fleksebleco de Esperanto estis grandaj helpoj kaj kuriĝigoj por la tradukinto. Ĉiuokaze proponoj kaj plibonigoj certe estas tre bonvenaj!
- Ho amant', forlasu ruzon, freneziĝu freniziĝu
- Ekenvenu fajrokoron, faleniĝu faleniĝu1
- Al la memo vi fremdiĝu, kaj detruu vian domon
- Poste venu, kun amantoj, samhejmiĝu samhejmiĝu
- Vian sinon, kiel la sinoj (?), tutpurigu de rankoroj
- Poste por la amovino, pokaliĝu pokaliĝu
- Vi devas tutanimiĝi, por indiĝi je animuloj
- Se ebriajn vi aliras, ebriiĝu ebriiĝu
- La orelringoj de belulinoj, kunparolantigis ties vizaĝojn
- Se vi sopiras tiujn orelojn, kaj vizaĝojn, ekperliĝu ekperliĝu
- Se soris supren, spirito cia, pro fabelo dolĉa nia
- Neniiĝu, kaj kiel amantoj, fabeliĝu fabeliĝu
- Estas vi, tombnokte sombra, celu gadranoktan2 gajon
- Kaj kiel la gadro-nokto, por spiritoj, loĝejiĝu loĝejiĝu3
- Penso via iras ien, poste vin fortiras tien
- Devancu penson, kaj sorteske, antaŭeniĝu antaŭeniĝu
- Al ni la korojn, serure fermas, dezir’ kaj kapric’
- Ŝlosiliĝu, je ŝlosilo dentetiĝu dentetiĝu
- Kolonon la ĝemantan, eksonigis Mostafa-lumo4
- Ne malplias vi lignaĵon, ĝemantiĝu ĝemantiĝu
- Salomono vin aldiras: “Birdolingvon vi aŭskultu
- Vi kaptilas, birdoj fuĝos, eknestiĝu eknestiĝu”5
- Se amatin' vizaĝon montris, je ŝi pleniĝu spegule
- Kaj se al si hararon ŝi ovris, kombiliĝu kombiliĝu
- Ĝis kiam ture nur dubranĉa, ĝis kiam peone mallongira
- Ĝis kiam vi dame iras oblikve, sciuliĝu sciuliĝu6
- Fordonis vi pro am' multajn dankaĵojn jam, el havaĵoj viaj
- Forlasu havaĵojn kaj vin mem fordonu, dankaĵiĝu dankaĵiĝu
- Iomtempe vi elementaris7, por iom da tempo vi animalis
- Iomon da tempo animeskiĝu, animuliĝu animuliĝu8
- Ho parolulo9, ĉesigu iri al pord’ kaj tegment’, flugu hejmen10
- Jam forlasu vi, parolon perlangan, senbuŝiĝu senbuŝiĝu
Notoj redakti
- En la persa literaturo kaj mistikismo, freneziĝo signifas forlasi kalkulemon kaj zorgojn kaj for de ĉia saĝo, nur tut-enamiĝi en la amaton, tiel kiel ankaŭ la falenoj dumnokte alflugas la kandelflamon kaj pro sia amego al lumo, pretas ĉirkaŭflugi ĉeiĝante la flamon kaj eniri fajroflamon senzorge kaj … mortiĝonte.
- Gadr-nokto aŭ kadr-nokto, estas tre speciala nokto en Islamo, dum kiu ĉies deziroj ekrealiĝas sekve de sinceraj preĝoj tiunoktaj. Prof. d-ro Italo Chiussi, en sia E-a traduko de La Nobla Korano, por gadr-noko utiligis la frazon: “la nokto de la Dia dekreto”.
- Laŭ La Nobla Korano (ĉapitro 97/verso 5), dum la gadr-nokto la anĝeloj kaj la spirito venas malsupren sur la teron, do la nokto enloĝigas ilin.
- Mostafa estas unu el la nomoj de la islama profeto. Laŭ la historio de lia vivo, li predikante kutimis apogi kontraŭ iu seka trunko de daktilpalmo. Poste, kiam oni faris katedron por li, tiu trunko, foriĝinta de la profeto, komencis soni/ĝemi pro la ĉagreno, tial ĝi famiĝis je “la ĝemanta kolono”.
- Laŭ La Nobla Korano (ĉapitro 27/ verso 17), Salomono diris: “Ho vi homoj! Al ni estis instruita la lingvo de la birdoj, kaj al ni ĉio estas donita.”
- Movmanieroj de ŝakpecoj estas metafore utiligitaj ĉi tie: tiuj de turo, peono kaj damo, simbolas sklavecean, monotonan kaj rutinan vivmanieron, kio nur for(ges)igas onin de si mem. kaj tiele baras al oni la sciuliĝon.
- La elementaron, laŭ la antikvaj persoj, konsistigis la akvo, vento, fajro kaj tero, t.e. senvivaj estaĵoj kontraste kun vivaj plantoj kaj animaloj.
- Komence vi estis senviva (t. e. elementaro), poste fariĝis vivanta (animalo) kaj sekve vi iĝis simila al animo kaj trovis homan spiriton, nun provu iĝi eĉ pli supreca, t.e. tutanimiĝu, animuliĝu!
- Parolulo signifas homon, ĉar la homo estas la nura animalo kiu povas paroli.
- Ĝis kiam vi vane iras tien kaj tien serĉante veron? Fokusu vin mem, ĉio tieas.