Antonín Klášterský:
DOLOROSA.

Kun infanet’ malsana apud urba muro
eksidis la patrin’ kaj vidis kun teruro,
la fortoj de l’ideto ŝia, kiel svenas,
spirado kiel ĉesas kaj la fino venas —
kaj de okuloj ŝiaj rulas larm’ post larmo.

Jen preterpasis Kristo inter homa svarmo.
Ŝi al li manojn levis kun sincera peto:
„Sinjoro, proksimiĝu, helpu al ideto,
ĝi, vidu, mortas jen, kaj vi miraklojn faras.“

Kaj Krist’ tuj proksimiĝas kaj pensante staras.
Li vidas lignan krucon, sur ĝi sian finon,
apude dolorĝemi, plendi la patrinon:
Li vidas, kiel sangas, krevas ŝia koro,
sed help’ ne venas al ŝi en ĉi-tiu horo
kaj oni eĉ ridegas je doloro vana.
Li tuŝis la infanon kaj ĝi iris sana.




La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Antonín Klášterský kaj de la tradukinto: Stanislav Schulhof.