Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine/Epilogo

Mara Fantomo Indekso : Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
de Heinrich Heine
Tradukita de Friedrich Pillath
Epilogo
Mi komence malesperis

Kiel surkampe trunketoj tritikaj,
Tiel en homa spirito kreskas kaj ondas
La pensoj.
Sed la ĉarmaj pensoj de l' amo.
Estas gaje interflorantaj
Ruĝaj kaj bluaj floroj.

Ruĝaj kaj bluaj floroj !
Forĵetas vin falĉisto malgaja;
Lignaj draŝiloj disdraŝas vin moke;
Eĉ la migranto senhava,
Kiun ĝojigas via ekvido,
Skuante la kapon
Vin nomas herbaĉoj.

Sed la kampa virgulino
Plektonte florkronon
Vin ŝatas kaj rompas,
Por plibeligi la orajn buklojn.
En tia ornamo ŝi kuras al la dancejo,
Kie flutoj kaj violonoj loge eksonas,
Aŭ al la silenta fagarbo,
Kie la voĉo karula sonos pli dolĉe
Ol flutoj kaj violonoj.