Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine/Mara Fantomo

Kie estas la plej kara? Indekso : Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
de Heinrich Heine
Tradukita de Friedrich Pillath
Mara Fantomo
Epilogo

Mi kuŝis ĉe la ŝipa rando
Kaj rigardis kun reva okulo
Malsupren en la brile-klaran akvon,
Kaj rigardis pli kaj pli profunden,
Ĝis kiam en la mara fundo,
Komence kiel krepuskaj nebuloj,
Poste grade pli kolorprecize,
Montriĝis preĝejaj kupoloj kaj turoj,
Kaj fine, sunklare, tuta urbo
Antikva, nederlanda,
Plena de homoj moviĝantaj.
Viroj seriozaj en nigraj manteloj
Kun blankaj kolruŝoj kaj ĉenoj honoraj,
Kun longaj spadoj kaj longaj vizaĝoj
Paŝas trans la foirejon homplenan
Al la urba domo peronumita;
Kie ŝtonaj statuoj imperiestraj
Garde staras kun sceptro kaj glavo.
Ne malproksime, antaŭ longaj domvicoj
Kun vitroj spegule-brilaj
Kaj piramide tonditaj tilioj,
Promenas silksusurantaj junulinoj
Kun graciaj korsaĵoj, la florvizaĝoj
Carme kronitaj per nigraj ĉapetoj
Kaj ŝveleliĝantaj oraj bukloj; ―
Multkoloruloj en hispana kostumo
Preterparadas klinante la kapon; ―
Multjaraj virinoj
En brunaj, malmodernaj vestoj,
Kantlibron kaj rozarion en la mano
Rapidas malgrandpaŝe
Al la granda katedralo, ―
Vokite de la sonoriloj
Kaj de la muĝa sono orgena.

Min mem tuŝas la mistera tremo
De la malproksima sono; ―
Senfina sopiro, profunda melankolio
Eniĝas mian koron,
Mian koron apenaŭ saniĝintan;
Ŝajnas al mi, ke ĝiaj vundoj
Malfermiĝas pro karlipaj kisoj
Kaj denove sangadas:
Varmegaj, ruĝaj gutoj,
Kiuj falas malrapide
Sur domon malnovan, jen malsupre
En la profunda, mara urbo, ―
Sur domon malnovan, altfrontonitan,
Melankolie malplenan je homoj:
Kie, sola, ĉe malsupra fenestro
Sidas junulino,
Apoganta la kapon per unu brako,
Kiel malfeliĉa, infano forgesita; ―
Kaj mi vin konas,
Malfeliĉa, infano forgesita!

Do, tiom profunde en la maro
Vi kaŝis vin de mi
Pro kaprico infana, ―
Kaj jam ne povis suprenveni,
Kaj sidis fremda inter fremdaj homoj
Dum jarcentoj;
Dume mi, kun animo plena de ĉagreno,
Vin serĉis en la tuta mondo,
Kaj vin serĉadis,
Vi ĉiam amata,
Vi longe perdita,
Vi fine trovita!
Mi trovis vin kaj vidas denove
Vian dolĉan vizaĝon,
La saĝajn, fidelajn okulojn,
La ĉarman rideton:
Kaj neniam plu mi vin lasos,
Kaj venas al vi malsupren, ...
Kaj kun brakoj etenditaj
Mi min ĵetas malsupren al via koro! ...

Sed ĝustatempe ankoraŭ
La ŝipestro kaptis mian piedon
Kaj tiris min de l' ŝipa rando,
Kriante kun rido kolera:
„Doktoro, ĉu vi perdis la saĝon?“