Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine/Mi sonĝis

En nokta sonĝo Indekso : Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
de Heinrich Heine
Tradukita de Friedrich Pillath
Mi sonĝis
Printempe en dolĉega Maj'

Mi sonĝis pri tre vasta erikejo,
Kovrita per trankvila, blanka neĝ',
Kaj sŭb la neĝ' mi kuŝis en la tombo
Dormante mortan dormon en solec'.

Sed supre, el malhela firmamento,
Rigardis mian tombon stelokuloj,
La dolĉokuloj! Ili brilis venke,
Trankvile-gaje, sed de amo plenaj.