Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine/Paco

Mi ridas Indekso : Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
de Heinrich Heine
Tradukita de Friedrich Pillath
Paco
Kie?

Alte en la ĉielo estis la suno
Ĉirkaŭondata de blankaj nuboj;
La maro ripozis,
Kaj mi kuŝis sur la ferdeko
Revante, ― kaj duone maldormante,
Duone dormetante mi ekvidis Kriston,
La Savinton de l' mondo.
En ondanta, blanka vesto
Li migras ― grandegulo ―
Translanden kaj transmaren.
Superstaris Lia kapo la ĉielon,
La manojn Li etendas benante
Translanden kaj transmaren.
Kaj kiel koron en la brusto
Li havis la sunon;
La ruĝan, flamantan sunon;
Kaj la ruĝa, flamanta sunkoro
Verŝis siajn favoro-radiojn
Kaj sian dolĉan, kompatan lumon,
Helige kaj varmige,
Translanden kaj transmaren.

Sonorilaj sonoj pasis solene
Tien kaj reen, tiris kvazaŭ cignoj
Per rozaj rubandoj la glitantan ŝipon
Kaj lude ĝin tiris al la verda bordo,
Kie homoj loĝas en altatura
Superstaranta urbo.

Ho paca miraklo! Kiel kvieta la urbo! ―
Ripozis la bruo
De la laŭtaj, mucidaj metioj,
Kaj tra la puraj, resonantaj stratoj
Migradis homoj, blanke vestitaj,
Portantaj palmajn branĉojn;
Kaj kie du renkontiĝis,
Ili interŝanĝis rigardojn, komprenajn,
Kaj tremante pro amo kaj dolĉa rezigno
Ili kisis siajn fruntojn reciproke
Kaj levis la okulojn
Al la suna koro de l' Savinto,
Kiu ĝoje kaj pace radiigis de supre
Sian ruĝan sangon;
Kaj trifoje feliĉaj ili diris:
Laŭdata estu Jesuo Kristo!