Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine/Pinarbo staras sola

Mi komence malesperis Indekso : Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
de Heinrich Heine
Tradukita de Friedrich Pillath
Pinarbo staras sola
Krepuskiĝas la vespero

Pinarbo staras sola
En nordo sur nuda altaĵ'.
Ĝi dormas; el neĝ' kaj glacio
Ĝin kovras blanka litaĵ'.

Sonĝadas ĝi pri palmo
Ĝemanta en orient',
Soleca, sur arda deklivo
En maldolĉega silent'.