La Aventuroj de Alicio en Mirlando/Ĉapitro 10

Ĉapitro 10
La Omara Kvadrilo

La Falsa Kelonio profunde ekĝemis, kaj tiris la postan flankon de unu piedaĵo trans la okuloj. Li fikse rigardis Alicion kaj forte penis paroli, sed liaj plorĝemoj dum kelkaj minutoj neebligis la parolojn.

"Li kondutas same kvazaŭ li havas oston en la gorĝo," diris la Grifo kaj tuj klopodis (per fortaj skuoj kaj manfrapoj sur la dorson) eligi la oston. Fine la Falsa Kelonio regajnis la voĉpovon, kaj kun larmoj glitfalantaj sur siaj vangoj komencis:

"Eble vi ne loĝis longan tempon sub la maro (Alicio intermetis 'Mi neniam') eble ankaŭ vi neniam estas prezentita al Omaro—(Alicio komencis diri 'Mi unufojon gustumis—' sed rapide haltigis sin kaj diris anstataŭe 'Mi neniam')—do vi eĉ ne povas imagi, kia rava afero estas la Omara Kvadrilo."

"Mi devas konfesi ke ne," diris Alicio. "Kiaspeca ĝi estas?"

"Nu," la Grifo respondis, "oni komence formiĝas en unu rangon laŭ la marbordo—" "En du rangojn," interrompis la Falsa Kelonio, "da fokoj, kelonioj, k.c. Poste, kiam oni formovis ĉiujn meduzojn—"

—"Kio ordinare konsumas multe da tempo," intermetis la Grifo.

—"Oni du fojojn antaŭen iras—"

—"ĉiu kun sia kundancanta omaro,"—ree interrompis la Grifo.

—"Kompreneble," konsentis la Falsa Kelonio—"du fojojn antaŭen iras, turniĝas kun la kunulo—"

—"Ŝanĝas la kunulon kaj reiras samvice," diris la Grifo.

—"Poste," la Falsa Kelonio rekomencis, "oni ja ĵetas la—"

—"la omarojn," ekkriis ekscitite la Grifo, kaj saltis en la aeron.

—"Kiel eble plej malproksimen en la maron—"

—"Naĝsekvas ilin," la Grifo kriis, ankoraŭ pli ekscitite.

—"Renversas sin en la maro—" dirante tion eĉ la Falsa Kelonio saltis furioze sur la piedpintoj.

—"Denove ŝanĝas la kunulon—" Ĉi tiun fojon la Grifo tiel forte kriegis, ke ŝajnis al Alicio ke ŝiaj oreloj krevas.

—"Renaĝas al tero, kaj—jen la fino de l' unua movado," diris la Falsa Kelonio. En tiu momento li subite mallaŭtigis la voĉon, kaj ambaŭ bestoj kiuj ĵus freneze ĉirkaŭsaltis, ree sidiĝis, kaj rigardis Alicion trankvile kaj tre melankolie.

"Ĝi nepre estus tre plezuriga danco por alrigardi," diris Alicio.

"Ĉu vi volus vidi iometon da ĝi?" demandis la Falsa Kelonio.

"Ho, mi tre ŝatus ĝin," respondis Alicio.

"Ni do tradancu kune la unuan parton," diris la Falsa Kelonio al la Grifo, "la omarojn ni ja povos imagi. Kiu el ni kantos la muzikon?"

"Ho, vi kantu," diris la Grifo, "ĉar mi forgesis la vortojn."

Ili do komencis danci ĉirkaŭ Alicio. Ne malofte, pro tro apudaj paŝoj, ili piedpremis al ŝi la piedfingrojn. Ambaŭ markis la taktojn svingante la dekstran antaŭpiedaĵon; kaj tre malrapide, tre triste la Falsa Kelonio kantis:—


      "Ho, Limak', vi plirapidu!" la merlango plende ĝemas;
      "Ĉar fokeno post ni sekvas, kaj la voston al mi premas!
      Kelonioj kaj omaroj je fervoro ĉiuj bolas,
      Kaj atendas vin sur sablo! Ĉu vi ankaŭ danci volas?
      Vi konsentas, ĉu ne vere? Vi konsentas partopreni?
      Vi konsentas. Ĉu ne vere? Ho, konsentu partopreni.

      Ho, imagu vi la ravon esti supren altlevita!
      Esti kun omar' kunulo for en maron forĵetita!"
      "Ne! Tro longen!" diris la limak', skuante sin timeme,
      "Mi ne volas." Al merlango do rifuzis li dankeme.
      Ja konsenti li ne volis, li ne povis partopreni,
      Ja konsenti li ne povis, li ne volis partopreni.

      Fiŝamiko al li diris "Ne tre gravas la distancoj;
      Aliborde estas ja alia lando kaj la Francoj!
      Ju pli longen de Anglujo, pli apude al Francujo!
      Do, ne timu! Ĉar sur ambaŭ bordoj jen por vi patrujo.
      Vi konsentas, ĉu ne vere? Vi konsentas partopreni?
      Vi konsentas, ĉu ne vere? Ho, konsentu partopreni!"


Kiam la dancado finiĝis, Alicio interne sentis ke ĝi estas teda kaj eĉ ne sendanĝera por ŝi; tamen ŝi diris ĝentile:—

"Mi tre dankas; mi tre interesiĝis vidante la dancadon; kaj speciale plaĉis al mi tiu kurioza kanto pri la merlango."

"Ho, pri la merlangoj," diris la Falsa Kelonio, "vi kompreneble vidis ilin?"

"Jes," Alicio respondis, "tre ofte mi vidis ilin en la frit—"

"Pri Lafrito, mi ne scias kie sidas tiu urbo," diris la Falsa Kelonio, "sed se vi tre ofte vidis ilin, vi kompreneble konas kian aspekton ili havas?"

"Mi kredas ke jes," diris Alicio, konsiderante. "Ili havas la vostojn en la buŝoj; ankaŭ ili estas kovritaj per paneroj."

"Pri la paneroj vi eraras," diris la Falsa Kelonio, "ili ne povas pro la marviŝo teni panerojn sur la korpo. Sed pri la vostoj vi ne eraras, kaj la kaŭzo ja estas—"

En tiu momento la Falsa Kelonio oscedis kaj fermis la okulojn, dirante al la Grifo: "Vi diru al ŝi pri la kaŭzo kaj ĉion tion." "La kaŭzo estas," diris la Grifo, "ke ili persistis iri danci kun omaroj; do, oni ĵetis ilin malproksimen en la maro; do ili havis tre longan falon; do, la vostoj fiksiĝis en la buŝoj, kaj oni ne povis malfiksi ilin; do—jen ĉio."

"Mi dankas," diris Alicio, "tio estas por mi tre interesa. Ĝis hodiaŭ mi sciis tre malmulte pri merlangoj."

"Mi povas diri al vi pli ol tio, se al vi plaĉos," diris la Grifo. "Ĉu vi scias kial oni nomas tiun fiŝon merlango?"

"Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "Kial do?"

"Ĉar ĝia lango estas ĉiam en la maro," klarigis la Grifo, "kaj la maron ĝi prefere silabas per 'e' nur pro ĝia partianeco por la Francoj; vi kredeble rimarkis per kia sopira voĉo ĝi kantis pli apude al Francujo.'"

(En la angla teksto li tute alie klarigis la nomon. Por ekkompreni ĝin, oni devas identigi en la pensoj la vortojn "merlango" kaj "blankigilo" kiuj en angla lingvo havas saman sonon ŭhajting. Jen la teksta dialogo:—

"Ĉu vi scias kial oni nomas ĝin merlango?" diris la Grifo.

"Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "Kial do?"

"Ĝi poluras la bot-kaj ŝuojn," diris tre solene la Grifo. "Pol-ur-as la bot-kaj ŝu-ojn," Alicio ripetis tre malrapide, dispecigante la vortojn en la celo eligi la nepre kaŝitan signifon.

"Per kio oni poluras viajn ŝuojn?" demandis la Grifo.

Alicio rigardis sur ilin kaj iom konsideris antaŭ ol respondi:

"Mi kredas ke oni traktas ilin per ciro aŭ iu alia nigrigilo."

"Tie ĉi, sub la maro," diris la Grifo per tre profunda voĉo, "oni poluras botojn per blankigilo. Do, vi nun komprenas.")

"Kaj el kio oni fabrikas viajn piedirilojn?" Alicio demandis scivole.

"Ho, pri la piediriloj," respondis la Grifo, "unue mi konsilas al vi ne uzi tiajn longajn kombinaĵojn, kiujn nur la plej lertaj maranoj povas uzi sen la danĝero esti malkomprenataj. Due, por respondi la demandon, jen la iloj kiujn ni uzas por igi la submaranojn pie diri la veron—ni metas sub la piedoj algojn, efektive ĉion verdan, ĉar, bedaŭrinde, ne ĉiuj niaj gejunuloj estas instinkte verd-iremaj."

"Se mi estus la merlango," diris Alicio ankoraŭ pripensante la kanton, "mi dirus al la fokeno: 'Malantaŭen Sinjoro! oni ne bezonas vin.'"

"La Merlangoj ja ĉiam volas kunhavi fokenon," diris la Falsa Kelonio "kaj sen fokeno neniu prudenta merlango volus vojaĝi ien en la maro."

"Ĉu vere ne?" Alicio demandis tre mirigite.

"Kompreneble ne," respondis la Falsa Kelonio, "ĉar dum la vojaĝo li eble bezonos reklami siajn komercaĵojn en la vizitataj havenoj, kaj kunhavante fokenon li povos respondi senĝene al la demando: 'Ĉu vi havas afiŝon?' nur montrante al ĝi kaj dirante 'Jen, sidante sur la pakaĵoj, jena fiŝo!'"

Ĉar Alicio ne tuj komprenis lian klarigon pri la fiŝa afiŝo, la Falsa Kelonio ofendiĝis kaj la Grifo profitis la silenton por proponi ke nun Alicio rakontu al ili sian historion.

"Mi nur povus rakonti miajn aventurojn komencante per la hodiaŭa mateno," diris Alicio naive, "ĉar ne utilus priparoli la antaŭajn tagojn, eĉ la hieraŭan, pro tio ke mi ne estis la sama persono."

"Ĉion tion vi devas klarigi," diris la Falsa Kelonio.

"Ne, ne! la aventurojn antaŭ ĉio alia," diris malpacience la Grifo, "per klarigoj oni ja terure perdas la tempon."

Sekve, Alicio komencis rakonti al ili siajn aventurojn de la tempo kiam ŝi ekvidis la Blankan Kuniklon. En la komenco ŝi sentis sin tre timema, pro la fakto ke ambaŭ bestoj tre alproksimiĝis al ŝi—ĉe ĉiu flanko po unu—kaj tre larĝe malfermis la okulojn kaj buŝojn. Tamen dum la rakontado ŝi iom post iom fariĝis pli sinfida.

La aŭskultantoj restis tute trankvilaj ĝis ŝi rakontis pri la deklamo (antaŭ la Raŭpo) de la poemo "Patro Vilĉo." Kiam ŝi diris al ili ke la vortoj elvenis el la buŝo tute malpravaj, la Falsa Kelonio profunde enspiregis kaj diris "Jen tre kurioza fakto."

"Apenaŭ povus esti io pli kurioza," aldonis la Grifo.

"La vortoj elvenis malpravaj," ripetis la Falsa Kelonio, kaj profunde pensis.

Post kelkaj momentoj ĝi diris:—

"Mi do tre ŝatus aŭskulti, se la Fraŭlino volus nun deklami ian versaĵon. Vi ordonu ke ŝi komencu."

Li rigardis la Grifon kvazaŭ li kredas ke ĝi havas la rajton ordoni ŝin.

"Vi stariĝu," diris la Grifo al Alicio, "kaj deklamu la Dormemulo.'"

"La kreitaĵoj ja terure ordonadas min," pensis Alicio, "kaj igas min deklami la parkeraĵojn same kiel se mi estus en la lernejo."

Tamen ŝi leviĝis kaj komencis la deklamon, sed ŝia kapo pleniĝis de la Omara Kvadrilo en tia grado ke apenaŭ ŝi konsciis kion ŝi

diras, kaj la vortoj venis tre, tre kurioze:—

      Jen la voĉ' de l' Omar'! mi aŭdis la krion,
      "Vi min bakis tro brune, vi iru Azion!"
      La hararon netigas en ĉiu okazo
      La anas' per l' okuloj, sed li per la nazo.
      Kiam seka la sablo, li kvazaŭ monarĥo
      Malestime parolas eĉ pri la ŝarko.
      Kiam tajdo kun ŝarkoj amase enfluas
      Malfiera la voĉo per kiu li bruas.

"Tiuj certe ne estas la vortoj kiujn mi lernis en la infaneco," diris la Grifo.

"Tiujn vortojn mi neniam aŭdis ĝis la nuna momento," diris la Falsa Kelonio, "ĝi ja estas nur sensencaĵo."

Alicio diris nenion. Fininte la verson, ŝi sidiĝis, metis la manojn al la kapo, kaj ekmiris ĉu iam ŝia vivo refariĝos ordinara.

"Mi tre volus scii la klarigon de ĉio tio," diris la Falsa Kelonio.

"Ŝi ne povas klarigi," la Grifo vigle intermetis. "Eldiru la duan verson."

"Sed pri lia hararo," persistis la Falsa Kelonio, "li fakte ne povus netigi ĝin per la nazo."

Alicio havis nenion por diri; ŝi nur rigardis ilin senhelpe.

"Vi eldiru la duan verson," ripetis la Grifo, "ĝi komenciĝas per la vortoj 'Lian domon pasante—'"

Alicio ne kuraĝis malobei, kvankam ŝi estis certa ke ĉio nepre

elvenos malprave. Per tremanta voĉo ŝi eldiris:—

      Lian domon pasante, per unu okulo
      Mi ekvidis panteron kun guf' por kunulo.
      La pantero englutis ja ĉion gluteblan,
      Al la gufo lasante nenion manĝeblan.
      La festeno finiĝis: al la guf' li permesis
      La kuleron enpoŝi; li mem ne forgesis
      La tranĉilon enpaki virinan en mufon
      Kaj per tio li ankaŭ distranĉis la—!

En tiu momento la Falsa Kelonio malpacience interrompis ŝin:—

"Por kio utilas," li diris, "ke vi eldiru tiajn versaĉojn, ne dume klarigante ilin? Ĝi estas ja la plej konfuziga lingvaĵo kiun iam en la vivo mi aŭskultis."

"Jes," konsente diris la Grifo, "ankaŭ mi opinias ke estos bone ne plu daŭrigi tiun deklamaĵon." Ankaŭ Alicio tre ĝoje konsentis.

"Ĉu vi volas ke ni tradancu la duan parton de la Omara Danco?" proponis la Grifo "aŭ ĉu vi eble preferus ke la Falsa Kelonio kantu al vi?"

"Ho, mi certe preferus la kanton, se la Falsa Kelonio komplezos." Alicio respondis tiel fervore ke la Grifo diris, ofendite:

"H'm! Pri gustoj ne utilas diskuti. Do, se agrable al vi, karulo, vi kantu por ŝi 'Kelonia Supo.'"

La Falsa Kelonio ekĝemis profunde, kaj kantis per voĉo iafoje

plorsufokita:

               Supo alloga de verda kolor'
                 Preta je la sepa hor'!
               De la vespero la ĉefa glor'!
                 Supo vespera, bela vi Sup'!
                 Supo vespera, bela vi Sup'!
               Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera
                 Bela, ho bela vi Sup'!

               Ho, bela Supo! pli bona ol truf',
                 Ol supo el bovida huf'!
               Ĉion fordonus mi por suf—
                 —iĉe da vi, ho bela vi Sup'!
                 —iĉe da vi, ho, bela vi Sup'!
               Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera!
                 Bela, ho bela vi Sup'!
                       —VI SUP'!

"Denove la ĥoron," ekkriis la Grifo. Sed kiam la Falsa Kelonio nur komencis rekanti ĝin, de iu malproksima loko aŭdiĝis laŭta ekkrio:—

"La proceso komenciĝas!"

"Vi rapidu do," kriis la Grifo al Alicio, kaj preninte ŝin per la mano, ĝi rapidis for, ne atendante la finon de la ĥoro.

"Pri—kio—oni—pro—cesas?" Alicio dum la kurado demandis spiregante; sed la Grifo nur kuris pli rapide. Dume sekvis ilin—pli kaj pli mallaŭte—la voĉo de la Falsa Kelonio finanta per tre melankoliaj tonoj la rekantaĵon:

               Su-upo ve-espera! Supo ve-espera!
                 Bela, ho bela vi Sup'!