La Aventuroj de Alicio en Mirlando/Ĉapitro 3

Ĉapitro 3
Post stranga vetkuro sekvas stranga mus-tejlo
1

La kunvenintoj sur la bordo prezentis tre strangan aspekton. Jen birdoj kun plumoj malordigitaj, jen bestoj kun felo algluiĝinta al la korpo: ĉiuj estis akvogutantaj, malkomfortaj, malagrablaj. Kompreneble la unua demando estis: kiamaniere resekiĝi? Ili interkonsiliĝis pri tio, kaj post kelke da minutoj ŝajnis al Alicio tute ordinara afero trovi sin babilanta kun ili kvazaŭ al personoj jam longe konataj. Ŝi havis longan argumentadon kun la Loro, kiu en la fino fariĝis malagrabla kaj volis diri nenion krom “mi estas la pli aĝa, kaj pro tio mi scias pli.” Ĉar Alicio rifuzis konsenti al tio, ne sciante kiom da jaroj li havas, kaj ĉar la Loro absolute rifuzis doni tiun sciigon, restis nenio plu direbla.

Fine la Muso, kiu ŝajne estis aŭtoritatulo, ekkriis: “Vi sidiĝu ĉiuj, kaj aŭskultu min. Mi tre baldaŭ igos vin sufiĉe sekaj!” Ili do sidiĝis, ĉiuj en unu granda rondo, kun la Muso en la centro.

Alicio fikse kaj atente rigardadis la Muson, ĉar ŝi havis fortan antaŭsenton, ke ŝi nepre suferos malvarmumon, se ŝi ne baldaŭ re­sekiĝos.

“Hm,” komencis la Muso kun tre impona mieno “ĉu ĉiuj estas pretaj? Jen la plej bona sekigaĵo kiun mi konas. Silentu ĉiuj, mi petas! ‘Vilhelmo Venkinto, kies aferon la papo subtenis, baldaŭ subigis la anglan popolon, kiu pro manko de probatalantoj alkutimiĝis dum la lastaj jaroj al uzurpado kaj venkiĝo. Edvino kaj Morkaro, grafoj de Mercio kaj Nortumbrio——’”

“Ho, ve!” ĝemis la Loro, frosttremante.

“Pardonu,” diris la Muso tre ĝentile (kvankam li tre sulkigis la brovojn), “ĉu vi parolis?”

“Ne mi,” la Loro rapide respondis.

“Mi kredis ke jes,” diris la Muso. “Sed mi daŭrigu. ‘Edvino kaj Morkaro grafoj de Mercio kaj Nortumbrio fariĝis liaj partianoj, kaj eĉ Stigando la patrujama ĉefepiskopo de Canterbury trovis ĝin2 konsilinda——” “Trovis kion?” diris la Anaso.

“Trovis ĝin,” la Muso respondis iom malafable. “Ĉu vi ne komprenas kion signifas ‘ĝi’?”

“Nu, mi tre bone komprenas kion ‘ĝi’ signifas, kiam mi trovas ion. Plej ofte ‘ĝi’ estas rano aŭ vermo. Tamen la demando estas: kion trovis la ĉefepiskopo?”

“Tiun demandon la Muso ne atentis sed daŭrigis rapide: ‘trovis ĝin konsilinda iri kun Edgar Atheling por renkonti Vilhelmon kaj proponi al li la kronon. Sed la insulta fiero de liaj Normanoj—‘ kiel vi sentas vin nun, mia kara?” ĝi diris abrupte, alparolante Alicion.

“Malseka, same malseka kiel en la komenco,” Alicio respondis iom melankolie. “Via rakonto ne sekigas min.”

“Kon‐sid‐er‐ad‐inte la ĵus anonc‐itan rezult‐at‐on,” ekdiris solene la Dodo, “mi proponas ke ĉi tiu kunsido tuj fermiĝu por ke oni el‐kon‐sid‐er‐adu kaj senprokraste ef‐ekt‐iv‐ig‐u pli energiajn ri‐med‐ojn.”

“Kian lingvon vi parolas?” demandis la Agleto. “De tiuj longaj vortoj mi ne scias la signifon, kaj plue mi kredas ke vi ne scias mem.”

La Agleto deklinis la kapon por kaŝi sian mokridon, sed kelkaj el la birdoj sibleridis aŭdeble. La Dodo per voĉo ofendita reparolis pli simple: “Jen kion mi intencis diri: la plej bona rimedo por sekigi nin estus la ‘Kaŭko’‐vetkuro.”

“Kio do estas Kaŭko?” diris Alicio. Tiun demandon ŝi faris, ne dezirante la informon, sed nur ĉar ŝi rimarkis ke la Dodo paŭzas kaj ŝajne opinias ke iu devas paroli, kaj ĉar neniu alia montris la inklinon paroli.

La Dodo respondis ke: “La plej bona rimedo por klarigi ĝin estas per la ago mem.” (Kaj ĉar ian vintran tagon vi eble volos mem eks­perimenti la ludon, mi klarigos kiamaniere la Dodo aranĝis ĝin.)

Unue, ĝi markis per kreto rondforman kurejon (la preciza formo ne gravas). Due, ĝi starigis ĉiujn partoprenontojn ĉe diversaj punktoj de la kretstreko. Oni ne diris, laŭ angla kutimo, “unu, du, tri, FOR!” sed ĉiu devis komenci kaj ĉesi la kuradon laŭ sia propra inklino, kaj pro tio ne estis facile kompreni kiam la afero finiĝis. Tamen post longa kurado, eble duonhora, ĉiuj tute resekiĝis, kaj la Dodo subite ekkriis: “La Kaŭko finiĝis.”

Ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ la Dodo, spiregante kaj demandante: “Sed kiu venkis?” Tiun demandon la Dodo en la unua momento ne povis respondi.

Ĝi sidis longan tempon kun unu fingro premata sur la frunto (en tiu sama sintenado kiun ordinare havas Ŝejkspir en niaj bildoj). En la fino la Dodo diris:—“Ĉiuj venkis, kaj ĉiu devas ricevi premion.”

Plena ĥoro da voĉoj demandis samtempe: “Sed kiu la premiojn disdonos?”

“Ja ŝi kompreneble,” diris la Dodo, kaj montris per unu fingro sur Alicion. Sekve, la tuta aro amasiĝis ĉirkaŭ ŝi kaj kriis konfuze “La premiojn, la premiojn.” Kion fari? La kompatinda Alicio havanta alian ideon neniun, enŝovis la manon en sian poŝon kaj feliĉe trovis tie pakaĵeton da sukeraĵoj (kiujn per bonŝanco la sala akvo ne difektis) kaj ilin ŝi disdonacis kiel premiojn. Sufiĉis ĝuste por donaci al ĉiuj po unu.

“Sed ŝi mem nepre rajtas ricevi premion,” diris la Muso.

“Certe,” tre serioze respondis la Dodo, kaj turnis sin al Alicio dirante:

“Kion alian vi havas en la poŝo?” Alicio respondis malĝoje ke “nur fingroingon.” “Ĝin transdonu al mi,” diris la Dodo.

Denove ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ ŝi, dum la Dodo solene prezentis la fingroingon dirante: “Ni
La Dodo solene prezentas al Alicio ŝian propran fingroingon.
rakonto ŝi tiel konfuzis sin pri tiu enigmo ke ŝia koncepto pri ĝi enhavis kune la ideojn de ambaŭ tejlaĵoj. Jen la vostrakonto aŭ rakont­vosto:

  Furi’ diris al
   Mus’, kiun
    trafis
     li ĵus,
      ‘Ni havu
       proceson,
        procesos mi
       vin! Ne ekpenu
      rifuzi; tio,
     nur por amuzi
    min, estas
   necesa; defendu
  do vin!’
   ‘Ne utilus,
    sinjor’;
     diris mus’ kun
      fervor’—
       ‘Sen juĝistoj
        procesi
         tempperdo
        ja estas.’
        ‘Mi vin
       juĝos
      tutsole’
      —diris li
       ruzparole.
        Li muson
         kondamnis;
          nun
           sola
            li
             restas.

“Vi ne atentas,” diris la Muso al Alicio kun severa mieno. “Pri kio vi pensas?”

“Pardonu,” respondis ŝi tre humile, “vi jam alvenis ĉe la kvina vostkurbo, ĉu ne?”

“Mi ne!” ekkriis la Muso. “Mine’, mine’,” ripetis Alicio “do vi certe estas franca Muso; sed kial vi, katmalamanto, nun alvokas katon?”

La kolerema Muso tuj levis sin kaj ekforiris, ĵetante post si la riproĉon:

“Ne tolereble estas ke vi insultu min per tia sensencaĵo.”

“Mi ne intencis ofendi, vere ne!” ekkriis Alicio per petega voĉo “kaj vi ja estas tre ofendema.” Anstataŭ respondi, la Muso nur graŭlis kolere.

“Revenu, mi petegas, kaj finu la rakonton,” Alicio laŭte kriis al la foriranta Muso. Poste ĉiuj kriis ĥore: “Jes, revenu, revenu.” Tamen la Muso nur skuis malpacience la kapon, plirapidigis la paŝojn, kaj malaperis.

La Loro malkontente diris: “Estas domaĝo ke ĝi ne volis reveni,” unu maljuna krabino profitis la okazon por diri al la filino: “Ha, mia kara, tio estu por vi solena averto por ke neniam vi perdu la bonhumoron,” kaj la malre­spekta krabido akre respondis: “Vi fermu la buŝon, panjo; vi ja difektus la paciencon eĉ al ostro.”

“Ho, kiel mi volus ke nia Dajna estu tie ĉi,” Alicio diris tion al neniu aparte sed kvazaŭ ŝi volis mem aŭdi siajn pensojn, “ŝi ja kapablus tuj reporti ĝin.”

“Kiu do estas Dajna, se estas permesite tion demandi,” diris ĝentile la Loro. Alicio re­spondis avide, ĉar ĉiam ŝi estis preta paroli pri sia kara katinjo. “Dajna estas mia kato. Ŝi estas la plej bona muskaptisto kiun vi povus eĉ imagi; kaj se vi vidus ŝin birdkaptanta, …”

Tiuj vortoj kaŭzis inter la ĉeestantoj vere rimarkindajn sentojn. Kelkaj el la birdoj tuj forportis sin. Unu maljuna pigo tre zorge enfaldis sin per la vestoj kaj anoncis ke, ĉar la noktaj vaporoj malbone efikas sur la gorĝo, ŝi devas hejmeniĝi. La kanario kriis per trem­pepanta voĉo al siaj idoj: “Forvenu, karuletoj, la horo jam pasis, je kiu vi devis kuŝiĝi.”

Pro diversaj tiaj pretekstoj ĉiuj foriris unu post alia, ĝis Alicio restis tute sola. “Se nur mi ne estus nominta Dajna’n!” ŝi diris melan­kolie. “Supre en la hejmo ĉiuj ŝatas ŝin, ĉi tie funde, neniu. Tamen, laŭ mi, ŝi estas la plej bona kato en la tuta mondo. Ho, Dajna, vi kara Dajna, ĉu jam neniam mi revidos vin?” Kaj nun sentante sin tre sola kaj tre malĝoja, ŝi denove ekploris.

Post iom da tempo, ekaŭdante kelkajn pied­paŝetaĵojn, ŝi avide direktis la rigardojn al ili, en la espero ke eble la Muso regajnis la bonhumoron kaj nun revenas por fini sian rakonton.