La Aventuroj de Alicio en Mirlando/Ĉapitro 5

Ĉapitro 5
Alicio ricevas admonon de la Raŭpo

Tre longan tempon Alicio kaj la Raŭpo silente rigardis unu la alian; fine la Raŭpo elprenis la pipon el la buŝo kaj alparolis ŝin per malvigla dormema voĉo:

"Kiu vi estas?" ĝi diris.

Jen ne tre kuraĝiga komenco! Alicio respondis malsinfide:

"Apenaŭ mi scias, Sinjoro, en la nuna momento. Mi bone scias kiu mi estis, kiam mi leviĝis hodiaŭ matene, sed mi kredas ke mi ŝanĝiĝis multfoje dum la tago."

"Kion vi volas kredigi per tio?" diris tre severe la Raŭpo. "Klarigu vin."

"Bedaŭrinde, Sinjoro, mi ne povas klarigi min" diris Alicio, "ĉar mi ja ne estas mi mem."

—"Ne komprenas," diris la Raŭpo.

"Tamen mi ne povas igi ĝin pli klara," Alicio tre ĝentile respondis, "ĉar mi mem ne komprenas. Kaj, ke la korpalteco ofte malsamiĝas dum la daŭro de unu tago estas tre konfuzige." —"Ne estas," diris la Raŭpo.

"Nu, eble vi ne ankoraŭ spertis ĝin," diris Alicio, "sed kiam vi devas ŝanĝiĝi en krizalidon—tio ja nepre okazos ian tagon—kaj poste en papilion, vi sentos vin iom konfuzata, ĉu ne?"

"Tute ne," diris la Raŭpo.

"Nu, kredeble viaj sentoj ne similas la miajn," diris Alicio, "tamen tio estus certe tre konfuziga por mi!"

"Vi!" diris la Raŭpo malestime, "kiu vi estas?"

Tio ja rekondukis ilin al la komenciĝo. Alicio, sentante sin ĝenata per la tre mallongaj diroj de la Raŭpo, tenadis sin iom fiere, kaj diris tre serioze, "Laŭ mia opinio, vi devas unue diri al mi, kiu vi estas."

"Kial?" diris la Raŭpo.

Jen alia konfuziga demando! Ĉar ŝi ne povis elpensi ian kialon, kaj ĉar la Raŭpo ŝajnis esti malagrablulo, Alicio ekforiris.

La Raŭpo laŭte kriis post ŝi. "Revenu! mi havas por vi gravan konsilon."

Tio sonis al ŝi bonpromesa: ŝi do revenis.

"Ne koleriĝu," diris la Raŭpo, kaj tuj silentis.

"Ĉu nenion plu?" diris Alicio, subpremante kiel eble plej bone sian koleron.

"Jes," diris la Raŭpo.

Ĉar ŝi havis nenion alian por fari kaj ĉar la Raŭpo eble diros ion atentindan, ŝi decidis resti. Dum kelkaj minutoj ĝi silente fumadis, sed en la fino malfaldis la brakojn, elprenis la pipon el la buŝo, kaj diris:—

"Vi do kredas ke vi estas ŝanĝita?"

"Mi timas ke jes, Sinjoro," diris Alicio. "Mi hodiaŭ ne povas memori la aferojn kiel kutime, kaj mi ne restas samalta dum eĉ dek minutoj."

—"Ne povas memori kiajn aferojn?" diris la Raŭpo.

"Nu, ekzemple, mi penis diri Rigardu! Jen abel' klopoda sed ĉio elvenis malsame," Alicio respondis per tre melankolia voĉo.

"Deklamu 'Patro Vilhelmo'" diris la Raŭpo.

Alicio kunfaldis la manojn kaj komencis:—

            Patro Vilĉ'! Patro Vilĉ'! (alparolas la filo)
              Blankhara vi kaj maljunulo,
            Staras vi sur la kap' kiel korpbalancilo?
              Ĉu ĝi taŭgas por okdekjarulo?

            "Dum junec'," Patro Vilĉo respondis al filo,
              Mi ja timis difekton al cerbo.
            Da cerbo nun havas mi malpli ol grilo,
              Do tre ofte kapstaras sur herbo.

            Maljunulo vi—tion denove mi diras,
              Ankaŭ grasa ĝis plena sfereco,
            Tamen elrenversite la ĉambron eniras!
              Ho! de kie al vi l' elasteco?

            Mi ja igis la korpon tre bone fleksebla,
              (Li respondis tre vigle al filo)
            Per jena ŝmiraĵo—por vi aĉetebla
              Pobotele per unu spesmilo.

            Maljunul'! (la demandon la filo nun ŝanĝis)
              Ja sendenta al vi la makzelo,
            Sed anseron kun ostoj, eĉ bek' vi formanĝis!
              Jen vere mirinda muelo!

            Dum juneco min logis la leĝoscienco
              Je l' edzino mi havis procesojn:
            Eĉ sur feron mi nun (dank' al tiu parenco)
              Povus fari la makzelimpresojn!

            Tre maljuna vi estas! pro tiu okazo
              Senpoviĝas, ĉu ne, la okulo?
            Tamen jen balanciĝas angil' sur la nazo!
              Ho, klarigu, mirinda lertulo!

            Tri klarigojn vi havis (kolera l' ekkrio)
              Vi forkuru, vi—fosu tomatojn!
            Mi ne plu da instruo... sufiĉas ja tio!
              Forpermeson ricevu aŭ—batojn.

—"Ne prave!" diris la Raŭpo.

"Mi timas ke ne tute" diris Alicio hontante; "kelkaj el la vortoj ŝanĝiĝis."

"Malprave, de komenco ĝis fino," diris decide la Raŭpo. Sekvis kelkminuta silento.

Unue parolis la Raŭpo. "Kiun grandecon vi deziras havi?" ĝi diris.

"Ho, pri grandeco, mi ne estas tre postulema," rapide Alicio respondis, "sed vi scias ke oni ne ŝatas tiel ofte ŝanĝiĝi."

—"Ne scias," diris la Raŭpo. Alicio nenion respondis. Neniam en la vivo oni tiom kontraŭdiris al ŝi, kaj ŝi konsciis ke rapide ŝi perdas la paciencon. "Do vi estas jam nun kontenta?" diris la Raŭpo.

"Ne, sinjoro," diris Alicio; "mi ŝatus esti iomete pli granda, se al vi ne malplaĉas, ĉar ok centimetroj estas ja alteco tute bizara."

"Tre bona alteco," interrompis kolere la Raŭpo, kaj ĉe la diro starigis sin vertikale. (Ĝi havis precize ok centimetrojn!)

—"Sed por mi ja ne kutima," plendis la kompatinda etulino.

Kaj ŝi pensis en si: "Se nur la bestoj kaj birdoj ne estus tiel ofendiĝemaj!"

"Vi alkutimiĝos post kelka tempo," diris la Raŭpo, kaj enbuŝiginte la pipon, ĝi denove ekfumis.

Ĉi tiun fojon Alicio pacience atendis ĝis ĝi reparolos memvole. Post unu, du minutoj la Raŭpo demetis la pipon kaj skuis sin. Tiam, derampinte de la fungo, ĝi rampis for en la herbon, kaj, rampante, ĵetis post si la rimarkon:

"Unu flanko igos vin kreski, la alia malkreskigos."

Ĉi tion kaj nenion plu! "Unu flanko de kio? Alia flanko de kio?" pensis en si Alicio.

La Raŭpo tuj respondis al ŝia penso, dirante "De la fungo," kaj post unu momento malaperis. Alicio restis senmova kaj zorge rigardis la fungon, penante eltrovi kie estas ĝiaj du "flankoj," kaj ĉar ĝi estis plenronda, ŝi trovis tiun problemon tre malfacila. Fine, ŝi streĉis la brakojn ĉirkaŭ la fungon, kaj per ĉiu mano forrompis unu peceton.

"Kaj nun kiu estas 'unu' kaj kiu 'alia'?" diris ŝi mordetante la dekstran peceton por provi la efikon.

En sama momento ŝi sentis fortan frapon sub la mentono. (Ĝi frapis la piedojn!)

Tiu subita ŝanĝo tre timigis ŝin. Sed kredante ke ŝi nepre ne devas perdi tempon, ŝi tuj klopodis por manĝi iom de la maldekstra peceto. La mentono kaj la piedoj tiel forte kunpremiĝis, ke apenaŭ ŝi povis malfermi la buŝon, sed fine prosperis al ŝi enigi kelkajn erojn de la maldekstra peceto.

"Bone! Jam mia kapo liberiĝis," diris Alicio, ĝojigite. Sed la ĝojo tuj ŝanĝiĝis en timon, kiam ŝi rimarkis ke la ŝultroj malaperis. Derigardante, ŝi povis vidi nur grandegan longon da kolo, kiu ŝajne kreskas el ia maro de verdaj folioj tre malproksime de ŝiaj okuloj.

"Kio en la tuta mondo estas jena verdaĵo?" diris Alicio, "kaj kien malaperis la ŝultroj? Kaj vi, ho, kompatindaj manoj, pro kio mi ne povas vidi vin?" Ŝi dume ĉirkaŭmovis ilin sed sekvis nenia rezulto krom ke la malproksima foliaro iom ondiĝis.

Ĉar tute ne sukcesis la klopodoj levi la manojn ĝis la kapo, ŝi penis mallevi al ili la kapon, kaj tre ĝojis eltrovante ke ŝia kolo estas en ĉiu direkto tre fleksebla, same kiel serpento. Jam kurbinte ĝin en gracian zigzagon ŝi celis enigi ĝin inter la foliaron, kaj eltrovis ke tiu malproksima verda maro estas nur suproj de la arboj sub kiuj ŝi ĉirkaŭvagis kaj parolis kun la Raŭpo.

Sed en tiu momento ŝi aŭdis akran siblokrion, kaj rapide retiris la kapon, ĉar jen granda Kolombo flugas kontraŭ ŝia vizaĝo kaj forte frapas ŝin per la flugiloj.

"Vi serpento!" kriegis la Kolombo.

"Mi ne estas serpento," indignis Alicio, "vi ne ataku min!"

"Serpento, mi ĝin rediras," ripetis la Kolombo, sed malpli ekscitite, kaj kun ĝemo aldonis la informon: "Ĉiujn rimedojn mi provis, sed kontraŭ ili, nenio taŭgas."—

"Mi ne havas eĉ la plej malgrandan ideon pri kio vi parolas," diris Alicio.

—"Mi provis la arbradikojn, la deklivojn, kaj kreskaĵajn barilojn," daŭrigis la Kolombo, tute ne atentante ŝin, "sed eviti la serpentojn, neeble." Alicio pli kaj pli konfuziĝis, sed ŝi decidis ke ne utilos diri ion ĝis la Kolombo finos.

"Sufiĉe ĝenis min la tasko elkovi la ovojn," diris la Kolombo, "sed ankaŭ mi devis nokte kaj tage gardi kontraŭ la serpentoj. Mi ja dum la lastaj tri semajnoj ne povis dormi unu momenton."

"Mi tre bedaŭras ke oni ĉagrenis vin," diris Alicio, ekkomprenante la situacion.

"Kaj ĵus kiam mi elektis la plej altan arbon en la tuta arbaro," daŭrigis la Kolombo per voĉo absolute kriega, "por ke mi fine liberiĝu de ili, ili venas tordegante sin el la ĉielo mem. Fju! Serpento!"

"Tamen mi ne estas serpento, ree mi ĝin diras," protestis Alicio. "Mi estas... estas...."

"Nu, kio vi estas?" diris la Kolombo. "Vi ja evidente penas trovi taŭgan malveraĵon."

"Mi estas... knabineto," iom dube diris Alicio, rememorante kiom da ŝanĝoj ŝi en tiu tago jam spertis.

"Vere tre kredinda aserto!" la Kolombo respondis tre sarkasme, "mi dum la pasinta vivo vidis multe da knabinetoj sed eĉ ne unu kiu havis tian kolon kian vi. Ne, ne! Serpento vi estas, kaj ne utilas ĝin nei. Kredeble vi diros al mi ke neniam vi gustumis ovon?" "Ovojn mi certe gustumis," diris Alicio, (ŝi estis ja tre verdira infano) "sed la knabinetoj egale kun la serpentoj ofte manĝas ovojn."

"Tion mi ne kredas," diris la Kolombo, "sed, se tiel estas, ĉiu knabineto sekve estas iuspeca serpento. Jen ĉio!"

Tio ĉi estis por Alicio tute nova ideo; do ŝi unu, du momentojn staris silente, kaj la Kolombo profitis la okazon por aldiri:

"Mi tre bone scias ke vi nuntempe serĉas ovojn, do al mi ne grave estas ĉu knabineto vi estas aŭ serpento!"

"Tamen al mi estas tre grave," respondis Alicio rapide. "Fakte, mi ne serĉas ovojn; kaj se mi serĉus, mi ne volus la viajn, ĉar nur la kuiritajn ovojn mi ŝatas."

"Nu, do, vi iru for!" diris la Kolombo malafable, kaj retrankviliĝis sur sia nesto.

Alicio kurbigis sin kiel eble plej bone inter la arboj, sed ŝia kolo ofte implikiĝis inter la branĉoj kaj kelkfoje ŝi devis malligi ĝin. Post kelka tempo memorante ke ŝi ankoraŭ havas en la manoj la fungopecetojn, ŝi klopodadis tre zorge, mordetante jen unu jen la alian, kaj pro tio proporcie kreskis kaj malkreskis, ĝis fine ŝi sukcesis rehavi la propran kutiman al ŝi altecon.

Jam tiel longe ŝi havis diversajn neproprajn altecojn ke unue ŝi sentis sin stranga, rehavante la propran. Tamen post kelkaj minutoj ŝi alkutimiĝis ĝin, kaj komencis kunparoli kun si jene:—

"Nu, jam la duonon de mia projekto mi elfaris. Kiel konfuzigaj estis tiuj ŝanĝiĝoj. Mi eĉ ne povis esti certa en ĉiu momento kio mi fariĝos en la sekvanta. Sed nun mi havas la propran altecon, kaj restas nur—eniĝi en tiun belan ĝardenon. Kiamaniere mi devas klopodi pri tio?"

Dirante tion, ŝi alvenis, neatendante, al ebena senarba terpeco, kun (en la mezo) unu malgranda dometo, kies alteco estis iom pli ol unu metro.

"Kiuj ajn loĝas tie," pensis Alicio, "tute ne konvenas ke mi renkontu ilin havante la nunan grandecon, mi ja morttimigus ilin."

Do ŝi denove mordetis la dekstran fungopecon, kaj ne kuraĝis alproksimiĝi la dometon ĝis ŝi estis nur dudek kelke da centimetroj alta.