Rakontoj pri Feinoj/La malgranda Fingreto

Estis iam arbohakisto kaj arbohakistino kiuj havis sep infanojn, ĉiuj knaboj; la unuanaskita havis nur dek jarojn, kaj la plej juna nur sep. Oni miros ke ĉe ia arbohakisto naskiĝis tiom da infanoj en tiel mallonga tempo, sed lia edzino rapide laboris; du infanoj naskiĝis per unu fojo. Ili estis tre malriĉaj kaj iliaj sep infanoj multe ĝenis ilin, ĉar neniu el ili povis perlabori por sia vivo. Ili ankoraŭ ĉagreniĝis pri la pli juna kiu estis delikata kaj malmulte parolis. Ili konsideris kiel malspriteco tion, kio provis la bonecon de lia spirito. Li estis tre malgranda, kiam li naskiĝis li ne estis preskaŭ pli dika ol fingro, tial oni nomis lin: La malgranda Fingreto. Tiu kompatinda infano estis la suferulo dome, kaj ĉiam li estis malprava. Tamen se li malmulte parolis, li multe aŭskultis.

Tre malbona jaro venis, la malsato fariĝis tiel forta ke tiuj malfeliĉaj personoj decidis liberigi sin de siaj infanoj. Vespere kiam tiuj infanoj jam kuŝis, la gearbohakistoj sidis, apud la fajro, kaj disputis. Kun koro premita de doloro, la viro diris: „Vi bone vidas ke ni plu ne povas nutri niajn infanojn; mi ne povus ilin vidi mortintajn de malsato, antaŭ miaj okuloj, kaj mi decidis forkonduki ilin en la arbaron, morgaŭ, por ilin perdi. Tio estos facila, ĉar dum ili sin amuzos per farado de branĉaroj, ni forkuros, ne viditaj. - Ha ! ekkriis la virino, ĉu vi povus forĵeti vi mem viajn infanojn?“ La edzo prezentis al ŝi vane ilian grandegan malriĉecon, ŝi ne povis tion konsenti; ŝi estas malriĉa sed ŝi estas ilia patrino. Tamen, konsiderinte kiel nesuferebla doloro estus vidi ilin morti de malsato, ŝi konsentis kaj kuŝiĝis ploranta.

La malgranda Fingreto ĉion aŭdis kion ili diris, ĉar aŭdinte el sia lito ke ili parolas pri seriozaj aferoj, li sin levis kaj glitis senbrue sub la skabelon de sia patro, por ilin aŭskulti nevidata. Li rekuŝiĝis, sed ne dormis en tiu nokto, pripensante kion li devos fari. Frue matene, li leviĝis kaj iris al la bordo de rivereto, kie li plenigis, per blankaj ŝtonetoj, siajn poŝojn kaj poste revenis domen.

Oni foriris, la malgranda Fingreto nenion diris al siaj fratoj. Oni kondukis ilin ĉiujn en arbaron tiel densan, ke oni sin ne vidis unu la alian, interspace de dek paŝoj. La arbohakisto ekhakis lignon kaj liaj infanoj ekkolektis vergaĵojn por fari branĉarojn. La gepatroj, vidante ilin okupitajn, malproksimiĝis iomete kaj poste forkuris tra flanka vojeto.

Kiam tiuj infanoj sin vidis solaj, ili ekkriis kaj ekploris per la tuta forto. La malgranda Fingreto lasis ilin krii, sciante bone tra kia vojo, ili revenos domen; ĉar marŝante, li ĵetis sur la vojon la blankajn ŝtonetojn kiuj estis en liaj poŝoj. Li, do, diris al ili: „Timu nenion, miaj fratoj, niaj gepatroj lasis nin tie ĉi sed mi vin rekondukos hejmen, nur, sekvu min.“ Ili sekvis lin kaj li kondukis ilin ĝis ilia domo per la sama vojo tra kiu ili venis en la arbaron.

Komence ili ne kuraĝis enpaŝi, sed ili sin metis ĉiuj apud la pordon por aŭskulti ĉion, kion diros iliaj gepatroj.

En la momento kiam la gearbohakistoj revenis domen, la sinjoro de l’vilaĝo sendis al ili dek monerojn kiujn li ŝuldis al ili de longe kaj kiun ili plu ne esperis ricevi. Tio redonis al ili la vivon, ĉar la malfeliĉuloj estis mortantaj de malsato. La arbohakisto tuj sendis sian edzinon al la buĉejo, ĉar jam de longe ili ne manĝis viandon.

Ŝi aĉetis trifoje pli da viando ol estis necese por la vespermanĝo de du personoj, kiam ili estis sataj, la virino diris: „Ho ve! kie estas nun miaj karaj infanoj? plezure ili manĝus tion, kio restas tie. Vi, Vilhelmo, decidis forĵeti ilin, mi diris al vi jam, ke vi pentos pri tio. Kion ili faras nun en la arbaro; vi estis nehoma forĵetante tiel viajn infanojn. Ho ve! mia Dio, eble, la lupoj ilin jam manĝis.“ La arbohakisto fine malpacienciĝis, ĉar ŝi ĝin rediris pli ol dudek fojojn ke li pentos pri tio. Li minacis bati ŝin se ŝi ne silentus, li sendube havis tiom da ĉagreno kiom lia edzino kaj ŝi rompis al li la kapon per siaj plendoj. Li pensis, kiel la homoj kiuj tre amas la virinojn saĝajn kiuj saĝe parolas, sed trovas ĝenaj tiujn, kiuj parolas ĉiam bone.

La arbohakistino ploregis dirante: „Ho ve! kie estas nun miaj karaj infanoj?“ Ŝi diris tion unu fojon tiel laŭte, ke la infanoj kiuj estis apud la pordo, aŭdinte ŝin, ekkriis ĉiuj kune: „Jen ni estas! jen ni estas!“ Ŝi kuris rapide malfermi la pordon, kaj diris, kisante ilin: „Plezurego estas por mi, revidi vin, karaj infanoj, vi estas sendube tre lacaj kaj vi malsatas. Ho! Peĉjo, kiel vi estas kotumita! venu por ke mi purigu vin.“ Tiu Peĉjo estis la unuanaskita, ŝi tre amegis lin ĉar li estis iom flavruĝeta kiel ŝi estis flavruĝa. Ili sin metis al la tablo kaj manĝis kun apetito. La gepatroj ĝojis, la infanoj rakontis sian teruron en la arbaro, ili parolis preskaŭ ĉiam kune. Tiuj bonaj personoj estis feliĉaj revidante siajn infanojn, sed tiu ĝojo daŭris tiom kiom la dek frankoj daŭris; kiam la mono estis elspezita, ili reenfalis en sian unuan ĉagrenon, kaj decidis forlasi la infanojn denove, pli malproksime ol la unuan fojon.

Ili ne povis paroli pri tio, sufiĉe sekrete, por ke la malgranda Fingreto ne aŭdu ilin. Li kredis ke li bone sukcesos kiel la unuan fojon, li leviĝis frue matene por serĉi ŝtonetojn, sed li ne povis ĉar la pordo estis duoble ŝlosita. Li pripensis kion fari, kiam la patrino donis pecon da pano al ĉiu por la matenmanĝo, li subite konsideris ke li povos uzi sian panon anstataŭ ŝtonetoj, dispecigante ĝin tra la vojo kaj li ĝin metis en sian poŝon.

La gepatroj ilin kondukis en lokon la plej densan kaj la plej malhelan de la arbaro, kiam ili estis tie, la gepatroj foriris per malgranda vojeto kaj lasis ilin.

La malgranda Fingreto ne ĉagreniĝis multe pri tio, li kredis ke li facile retrovos sian vojon per la pecetoj de sia pano, kiujn li dissemis ĉien, kie li pasis. Li tre surpriziĝis ne povante retrovi eĉ unu paneron. La birdoj venis kaj manĝis ĉion. Jen, do, ili malĝojiĝis, ĉar ju pli ili vagis, des pli ili interniĝis en la arbaron. La nokto venis kaj ekblovis ventego kiu teruregis ilin. Ŝajnis al ili ke ili aŭdas la blekegojn de l’lupoj el ĉiuj flankoj,kiuj venis por manĝi ilin. Ili preskaŭ ne kuraĝis paroli inter si, nek turni la kapon. Pluvego venis kiu penetris ilin ĝis la ostoj; ili glitis, falis en la koton kaj sin relevis tute kotaj, ne scianta kie purigi siajn malpurajn manojn. La malgranda Fingreto supreniris arbon, esperante ke li eltrovos ion; turninte la kapon flanken, li vidis lumeton kvazaŭ kandelo, tre malproksime,trans la arbaro. Li malsupreniris kaj plu vidis nenion, tamen marŝinte kelkan tempon kun siaj fratoj, li ekvidis la lumeton; ili fine alvenis al la domo kie estis tiu kandelo, ne sen multaj teruroj, ĉar ofte ili ĉesis vidi ĝin tiam, kiam ili malsupreniris en ian kavon. Ili frapis la pordon, bona virino malfermis, ŝi demandis kion ili volas. La malgranda Fingreto diris al ŝi: „Ni estas malfeliĉaj infanoj perditaj en arbaro, ni petas vin, ke vi donu al ni almoze kuŝejon.“ Tiu virino vidante ilin tiel beletaj, ekploris kaj diris: „Ho ve! kompatindaj infanoj, kien vi venis? Ĉu vi do ne scias, ke ĝi estas la domo de Lupohomo kiu manĝas la infanetojn? - Ho ve! sinjorino, respondis la malgranda Fingreto, kiu tremis fortege kiel liaj fratoj, kion ni faros? estas certe ke la lupoj manĝos nin dum la nokto, se vi ne havos la bonecon loĝigi nin ĉe vi, tial ni preferas vere ke via sinjoro manĝu nin; li kompatos eble, se vi volas petegi lin pri ni.“ La edzino de Lupohomo esperis ke ŝi povos ilin kaŝi ĝis la morgaŭa mateno, ŝi lasis ilin eniri kaj ilin kondukis varmigi sin apud bona fajro, ĉar antaŭ la fajro estis rostilo kun ŝafo por la manĝado de l’Lupohomo. Kiam ili estis varmiĝintaj, ili aŭdis frapi tri aŭ kvar grandajn batojn ĉe la pordo, ĝi estis la Lupohomo kiu revenis. Tuj lia edzino kaŝis la infanojn sub lito kaj iris malfermi la pordon. Unue la Lupohomo demandis, ĉu la manĝo estas preta, ĉu oni enverŝis vinon? Kaj li sin metis al la tablo; kvankam la ŝafo estis ankoraŭ plena je sango, ĝi ŝajnis al li nur des pli bona. Tamen li flaris dekstren kaj maldekstren, dirante ke li sentas la odoron de freŝa viando. „Ĝi estas sendube, diris lia edzino, tiu bovido, kiun mi ĵus preparis kaj kies odoron vi sentas. - Mi sentas la odoron de freŝa karno, li diris, trarigardante sian edzinon, mi sentas ion, kion mi ne vidas.“ Dirante tiujn vortojn, li sin levis kaj iris rekte al la lito. „Ho, li diris, jen do kiel vi volas trompi min, malbenita virino! mi ne scias kial mi ne manĝas vin ankaŭ; vi estas feliĉa ke vi estas maljuna besto. Ha! jen ĉasaĵo kiu venas al mi ĝustatempe por nutri tri Lupohomojn, miajn amikojn, kiuj devas viziti min en tiuj ĉi tagoj.“ Li eltiris la infanojn unu post alia, ili falis genuen teren, petante de li indulgon, sed li estis la plej kruela el ĉiuj Lupohomoj. Anstataŭ kortuŝiĝi, li manĝegis ilin per la okuloj, li diris al sia edzino ke ili estos frandaĵoj kiam ŝi faros bonan saŭcon al ili. Li prenis tranĉilegon, li ĝin akrigis sur longa akrigilo, jam, li kaptis unu, kiam lia edzino diris: „Kion vi faras nun? ĉu vi ne havas sufiĉe da tempo morgaŭ ? - Silentu ! diris la Lupohomo, ili estos pli bonaj se oni ilin mortigos antaŭ ol prepari. - Sed vi havas ankoraŭ tiom da viando, rediris la bona virino; jen bovido, du ŝafoj kaj duono da porko. - Vi estas prava, diris la Lupohomo, donu al ili bonan manĝon por ke ili ne malgrasiĝu kaj kuŝigu ilin.“ La bona virino ĝojegis kaj donis al ili bonajn manĝaĵojn, sed ili ne povis manĝi, tiom ili estis teruritaj.

La Lupohomo rekomencis trinki, ĝoja li estis, pensante ke li povos regalegi siajn amikojn, li malplenigis sian glason dekduon da fojoj pli ol kutime, li ebriiĝis iom kaj li devis kuŝiĝi.

Tiu Lupohomo havis sep filinojn tre junajn. Tiuj lupohominetoj havis ĉiuj tre koloran vizaĝon, ĉar ili manĝis freŝan viandon, kiel ilia patro, sed ili havis rondajn kaj grizajn okuletojn, kurban nazon kaj grandegan buŝon kun longaj kaj akraj dentoj malproksimaj unu de alia. Ili ne estis tro malbonaj ankoraŭ, sed multe promesis, ĉar ili jam mordadis la infanetojn por suĉi ilian sangon. Ili kuŝis ĉiuj en granda lito, havante ĉiu kronon sur sia kapo. En la sama ĉambro estis alia lito sammezure, la edzino de la Lupohomo kuŝigis tien la sep knabetojn, kaj post tio ŝi kuŝiĝis apud sia edzo.

La malgranda Fingreto rimarkis ke la filinoj de l’Lupohomo havis orajn kronojn sur la kapo. Li timis ke la Lupohomo pentos ke li ne buĉis la infanojn, la saman vesperon; li leviĝis nokte, prenis sian kufon kaj la kufojn de siaj fratoj, li iris senbrue meti ilin sur la kapojn de la sep filinoj de la Lupohomo, demetante iliajn kronojn kaj metante ilin sur la kapojn de siaj fratoj kaj sur la sian por ke la Lupohomo pensu ke ili estas liaj filinoj, kaj prenis siajn filinojn por la knabetoj kiujn li volis mortigi.

La afero bone sukcesis, kiam la Lupohomo vekiĝis noktomeze, li bedaŭris ke li prokrastis ĝis la sekvanta tago tion, kion li povis fari la hieraŭan tagon. Subite li sin ĵetis el la lito, kaj prenis sian tranĉilegon: „Mi iru vidi, li diris, kiel fartas niaj bubetoj, ni ne ŝanceliĝu.“ Li supreniris palpante al la ĉambro de siaj filinoj, li proksimiĝis al la lito kie estis la knabetoj, kiuj dormis ĉiuj, krom la malgranda Fingreto. Tiu ĉi havis grandan teruron kiam li sentis la manon de la Lupohomo kiu palpis lian kapon kiel ankaŭ la kapojn de liaj fratoj. La Lupohomo sentis la orajn kronojn, kaj diris: „Vere, mi tuj farus belan laboron, mi vidas bone ke mi tro trinkis hieraŭ vespere.“ Li iris al la lito de siaj filinoj, li tuŝis la kufojn de la knabetoj: „Ha! li diris, jen ili estas, ni laboru kuraĝe.“ Dirante tiujn vortojn, li tranĉis senbalanciĝe la gorĝon al siaj sep filinoj. Treege kontenta pri tiu bela ago, li iris rekuŝiĝi apud sia edzino.

Tuj kiam la malgranda Fingreto aŭdis ke la Lupohomo ronkas, li vekis siajn fratojn, kaj diris al ili: „Vestu vin rapide kaj sekvu min.“ Ili malsupreniris senbrue en la ĝardenon kaj saltis trans la murojn. Ili kuris dum preskaŭ la tuta nokto, ĉiam tremante kaj ne sciante kien ili iros.

La Lupohomo vekiĝis kaj diris al sia edzino: „Iru supren vesti la knabojn de hieraŭ vespere.“ Lia edzino miris pri la boneco de sia edzo, tute ne komprenante kiamaniere li volis ke ŝi vestu ilin. Ŝi supreniris kaj surpriziĝis kiam ŝi ekvidis siajn sep filinojn buĉitaj kaj banantaj sin en malfluida sango. Ŝi svenis.

La Lupohomo timis ke lia edzino pasigas tro longan tempon por fari laboron kiun li ĵus ordonis al ŝi, li supreniris por helpi ŝin. Li ekmiris tiom same kiel lia edzino, vidante tiun teruran vidaĵon: „Ho! kion mi faris? ekkriis li. Ha! petoluloj! vi tion pagos al mi kaj tuj.“ Li verŝis plenpoton da akvo sur la vizaĝon de sia edzino, kaj kiam ŝi rekonsciiĝis, li diris al ŝi: „Donu al mi miajn botojn de sep mejloj por ke mi kaptu ilin.“ Li foriris en la kamparon, kaj kurinte ĉiuflanken li eniris fine en la vojon kie marŝis la malfeliĉaj infanoj, ili estis nur cent paŝojn de la domo de ilia patro. Ili vidis la Lupohomon kiu paŝegis de monto al monto kaj transiris riverojn tiel facile kiel mallarĝan rivereton. Fine la malgranda Fingreto vidis kavan ŝtonegon, li kaŝis siajn ses fratojn, kaj sin metis tien ankaŭ, rigardante ĉiam kion la Lupohomo faros. Tiu ĉi sentis sin tre laca pro la longa marŝado kiun li estis farinta vane (ĉar la botoj de sep mejloj tre lacigas la homon kiu ĝin portas) kaj li volis ripozi.

Okaze, li sidiĝis sur la ŝtonegon kie la knaboj estis kaŝitaj. Li estis tre laca, li plu ne povis marŝi, li ekdormis, kaj ekronkis tiel brue ke la infanoj teruriĝis, ĉar li tenis ankoraŭ sian tranĉilegon por mortigi ilin.

La malgranda Fingreto timis malpli ol liaj fratoj, li diris al ili: „Vi forkuru rapide domen dum la Lupohomo dormas, lasu min tie ĉi, vi timu nenion.“ Ili forkuris kaj rapide atingis la domon. La malgranda Fingreto alproksimiĝis al la Lupohomo, li detiris dolĉe liajn botojn kaj tuj metis ilin sur siajn piedojn. La botoj estis tre grandaj kaj larĝaj, sed, ĉar ili estis feinoj, ili povis pligrandiĝi aŭ malpligrandiĝi laŭ la kruro de tiu kiu ilin metis sur sin, tiamaniere ili fariĝis ĝustaj por liaj piedoj kaj liaj kruroj, kiel se ili estas faritaj por li.

Li iris rekte al la domo de la Lupohomo, kie li trovis lian edzinon plorantan apud siaj buĉitaj filinoj: „Via edzo estas en granda danĝero, diris la malgranda Fingreto, ĉar li estas kaptita de bando da rabistoj kiuj ĵuris mortigi lin, se li ne donos al ili sian tutan monon. En la momento kiam ili tenis la ponardon sur lia gorĝo, li ekvidis min kaj min petis ke mi venu sciigi al vi la staton en kiu li sin trovas, kaj ke mi diru al vi: „Donu al mi ĉion, kion li posedas, retenante nenion, ĉar alie, ili mortigos lin sen kompato, ĉar la tempo urĝas multe.“ Li volis ke mi prenu liajn botojn de sep mejloj por rapidi, kaj ankaŭ por ke vi ne pensu ke mi estas mensoganto.“ La bona virino terurita donis tuj al li ĉion, kion ŝi havis.

Kvankam tiu Lupohomo manĝis infanojn, li estis tamen bona edzo.

La malgranda Fingreto ŝarĝata de la riĉeco de la Lupohomo revenis al la loĝejo de sia patro, kie li estis ricevita kun granda ĝojo.

Kelkaj personoj ne konsentas inter si pri tiu fakto, kaj certigas ke la malgranda Fingreto ne priŝtelis la Lupohomon; li prenis la botojn de sep mejloj nur, ĉar la Lupohomo uzis ilin por kapti la infanetojn. Tiuj personoj certigas ke ili scias tion precize, ĉar ili trinkis kaj manĝis en la domo de la arbohakisto.

La malgranda Fingreto kun la piedoj vestitaj per la botoj de la Lupohomo, iris al la kortego fari servon al la reĝo, kiu ĉagrenis sin pro la militistaro, kiun estis du cent mejlojn de tie, li ne sciis la sukceson de 1a granda batalo kiu estis farita. Malgranda Fingreto proponis al la reĝo alporti al li novaĵojn de la militistaro antaŭ la fino de l’tago, la reĝo promesis al li sumegon da mono se li bone sukcesis. La malgranda Fingreto alportis la novaĵojn vespere: tiu unua kurado konatigis lin; li akiris ĉion, kion li volis. La reĝo multe pagis al li por ke li portu liajn ordonojn al la militistaro. Multaj sinjorinoj donis al li multe da arĝento por ke li portu iliajn novaĵojn al iliaj amikoj; kelkaj edzinoj donis al li leterojn por siaj edzoj.

Plenuminte dum kelka tempo la metion de kuriero, li akiris multe da mono kaj tiam, li revenis al sia patro, estas neeble imagi kun kia ĝojo oni ricevis lin.

Li riĉigis sian familion, li aĉetis oficojn nove kreitajn por sia patro kaj siaj fratoj, li donis al ĉiu el ili belan situacion, kaj samtempe li amindumis al la reĝo perfekte bone.