Nova Testamento/Sanka Luko/10

1 Kaj post tio la Sinjoro elektis sepdek aliajn, kaj ilin forsendis duope antaŭ sia vizaĝo en ĉiun urbon kaj ĉiun lokon, kien li mem estis venonta. 2 Kaj li diris al ili: La rikolto estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj; petu do la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton. 3 Iru; jen mi sendas vin kiel ŝafidojn meze de lupoj. 4 Ne portu monujon, nek saketon, nek ŝuojn; kaj salutu neniun sur la vojo. 5 Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru: Paco al ĉi tiu domo. 6 Kaj se tie estos filo de paco, via paco restos sur li; sed se ne, ĝi revenos al vi. 7 Kaj en tiu sama domo restu, manĝante kaj trinkante tion, kion ili havas; ĉar la laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo en domon. 8 Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni vin akceptos, manĝu tion, kion oni metos antaŭ vin; 9 kaj sanigu la tieajn malsanulojn, kaj diru al ili: La regno de Dio alproksimiĝis al vi. 10 Sed en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni ne akceptos vin, eliru sur ĝiajn stratojn, kaj diru: 11 Eĉ la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni deviŝas kontraŭ vin; tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimiĝis al vi. 12 Mi diras al vi: Estos pli elporteble en tiu tago por Sodom, ol por tiu urbo. 13 Ve al vi, Ĥorazin! ve al vi, Betsaida! ĉar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaj faroj, kiuj fariĝis en vi, ili jam antaŭ longe pentus, sidante en sakaĵo kaj cindro. 14 Tamen estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la juĝado, ol por vi. 15 Kaj vi, Kapernaum, ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi ja malsupreniros ĝis Hades. 16 Kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas; kiu vin malŝatas, tiu min malŝatas; kaj kiu min malŝatas, tiu malŝatas Tiun, kiu min sendis. 17 Kaj la sepdek revenis kun ĝojo, dirante: Sinjoro, eĉ la demonoj submetiĝas al ni per via nomo. 18 Kaj li diris al ili: Mi vidis Satanon falanta de la ĉielo, kiel fulmo. 19 Jen mi donis al vi aŭtoritaton piedpaŝi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos. 20 Tamen ne ĝoju pri tio, ke la spiritoj submetiĝis al vi; sed ĝoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo. 21 En tiu sama horo li ĝojis en la Sankta Spirito, kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Estro de la ĉielo kaj la tero, ke Vi kaŝis ĉi tion for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanetoj; jes, Patro, ĉar al Vi tio bone plaĉis. 22 Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin. 23 Kaj sin turninte al la disĉiploj, li flanke diris: Feliĉaj estas la okuloj, kiuj vidas tion, kion vi