Tra l’ Tuta Nokt’

(Alidirektita el Tra l' Tuta Nokt')
Tra l’ Tuta Nokt’ ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Kimro amas sian lingvon
Tra l' tuta nokt'.
Volas esti en Kimrujo
Tra l' tuta nokt'.
Amas ĉiam siajn fratojn,
Siajn leĝojn, siajn morojn,
Siajn bravajn, fortajn avojn,
Tra l' tuta nokt'.

Iru ni al hejm' kantante
Tra l' tuta nokt';
Nia lingvo estas ĉie
Tra l' tuta nokt'.
Reĝu amo kaj frateco
Unueco kaj braveco
Do ni vivu en dolĉeco
Tra l' tuta nokt'.