Malfermi ĉefmenuon

Tra la Ŝtormo/Batalo de Franclando

< Tra la Ŝtormo

Batalo de Franclando

Kiel la fer' en vakson do enigas
ataka kojn' en korpon de Franclando...
La Maginot-linio de l' limrando
de erinacaj dornoj vane riĉas
savi la douce France ne sufiĉas,
senpove svenas jam la ĉefkomando
kaj la armeo fuĝas en disfando
de stuka-birdoj, kiuj supre kriĉas.
Ho la land' amata, ni funebras larme:
invadas hordoj viajn kampojn ĉarme
serenajn. Antaŭ ĉi inunda flus'
rifuĝas sur landvoj' konfuzaj aroj
kaj ilin ĉasas el aer' barbaroj.
Ho, kie estas vi, Aëtius?