Malfermi ĉefmenuon

Tra la Ŝtormo/La azilo

< Tra la Ŝtormo

La azilo

La fronto estas tute jam najbara
al tiu vilaĝeto idilia,
kie, en la dometo familia,
mi ĝuis tiom da familiara
ripozo, tiom da plezuro kara
kun la edzino sub la tend' folia
de la fruktarboj. Tra branĉar' ilia
nun fajfas kugloj. Kaj kun hor' amara
mia edzino, kiu tie flegas
gepatrojn siajn, pri mi angoregas...
Ho, bona estos al mi ĉi azilo!
En la ĝardeno velka kaj senkanta
la kuglofajfo ŝajnos birdotrilo
printempan reviviĝon anoncanta.