Malfermi ĉefmenuon

Vikifontaro β

Tra la Ŝtormo/Soldatkantoj

< Tra la Ŝtormo

Soldatkantoj

Sur la landvojo, stumble de malforto,
mi iras. Preterpasas rot' post roto,
ŝarĝautoj, tankoj, veturiloj. Koto
alŝprucas mikse kun germana vorto.
Nun pretermarŝas, laca ĝis la morto,
rompita de subnutro kaj klopodo,
pelata kvazaŭ al la eŝafodo,
hungara trup'. Dum pri ilia sorto

mi pensas, pri ĉi multaj tragedioj,
en mia kap' ekzumas melodioj
soldataj, ne marŝvigle, sed funebre,
kiel funebre paŝas ĉi marŝantoj.
— Sur la vojrando mi sidiĝas feble,
min hantas nekantataj soldatkantoj...