UEA fidas ke subvencioj savos la buĝeton

Informoj pri la teksto
Titolo: UEA fidas ke subvencioj
savos la buĝeton
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 20-a de decembro 2016
Permesilo: CC BY 4.0

La buĝeto de UEA por la venonta jaro estis akceptita lastmomente per reta voĉdonado, kaj antaŭvidas deficiton de 9.450 eŭroj. La efektiva deficito verŝajne estos multe pli granda, ĉar la enspezoj supozeble estos klare malpli altaj ol oni antaŭvidas.

Kutime la buĝeto de UEA por la sekva jaro estas akceptata dum la komitata kunsido en la Universala Kongreso. Ĉi-jare tamen preskaŭ la tuta tempo de la komitato estis uzita en diskutoj pri laborplanoj, misioj, vizioj, estraraj elektoj kaj proponataj ŝanĝoj en la statuto.

La komitato tial ne sukcesis fintrakti eĉ la proponon pri statutŝanĝo, kaj tial la ĵus finita ĝenerala voĉdonado temis nur pri parto el la planataj modifoj de la statuto. Pliaj modifoj supozeble estos poste akceptitaj jam per reta voĉdonado.

Pri la plej grava dokumento por la agado de UEA dum la jaro 2017, la buĝeto, la komitato en Nitro tute ne sukcesis voĉdoni. Tamen jam antaŭ la Universala Kongreso Loes Demmendaal, profesia ekonomikisto kaj antaŭa estrarano de UEA pri financoj, kritikis la proponatan buĝeton kaj precipe la nerealismecon de la grandega sumo, 90.000 eŭroj, kiujn oni antaŭvidas kiel enspezon el subvencioj.

Responde al la demandoj de Loes Demmendaal la prezidanto de UEA, Mark Fettes, promesis, ke la estraro liveros liston de la subvencioj, kiujn oni petis aŭ petos. Tamen ĝis nun la komitatanoj ne ricevis tian liston, kvankam la buĝetita enspezo el subvencioj estas proksimume 20 procentoj el ĉiuj planataj enspezoj.

Kiam Mark Fettes fine, komence de novembro, prezentis la buĝeton por aprobo en la komitata diskutlisto, li argumentis jene por la buĝetado de tiel granda sumo en subvencioj:

– Ni fakte planas peti subvenciojn por pli granda sumo – la cifero en la buĝeto estas nur tiu parto, kiun ni antaŭvidas povi uzi por kovri parton de la salajraj kaj aliaj kostoj en la Spezokonto. Kompreneble tio ne povas esti preciza takso. Se ni ne sukcesos ricevi tiom da mono por kovri niajn kostojn, por havi ekvilibran financan rezulton en 2017 ni devos aŭ kreskigi niajn enspezojn, aŭ malpliigi niajn kostojn, aŭ ambaŭ. La Estraro atente sekvos la evoluon por povi fari tiujn decidojn ĝustatempe.

En la sama diskutlisto Osmo Buller, la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, argumentis, ke necertaj subvencioj entute ne devus esti parto de la asocia buĝeto, kaj ke la buĝetita pura enspezo de 90.000 el subvencioj estas "revoj".

Alia punkto, kiun en la diskuto kritikis Loes Demmendaal kaj Osmo Buller, estis la drasta altigo de la planataj elspezoj por "movada evoluigo" al 37.500 eŭroj en 2017, kvankam la estraro prezentis nenian konkretan planon pri tio, kiel la mono estu uzita. En 2015 la buĝeto por "movada evoluigo" estis 17.500 eŭroj, sed oni sukcesis uzi nur 13.805 eŭrojn. En 2016 la buĝetita elspezo estis 25.000, kaj ankoraŭ ne klaras, kiom oni efektive uzis kaj por kio.

Mark Fettes tamen argumentis, ke necesas meti monon ĝuste en movadan evoluigon:

– UEA povas trovi novajn vojojn al kresko, nur se ni sukcesos montri nin aktivaj kaj engaĝitaj pri aferoj kiuj estas gravaj por esperantistoj. La elspezoj por movada evoluigo estas ĝuste tiaj. Eĉ se el tio rezultas iom pli granda financa deficito, mi preferas havi financan deficiton ol agadan deficiton.

Osmo Buller respondis, ke UEA kompreneble uzu monon por movada evoluigo, sed ke oni ne ŝarĝu la ĝeneralan buĝeton per tiel granda elspezo. Anstataŭe ĝuste por tiu celo oni laŭ li uzu donacojn, monon el fondaĵoj, kaj ankaŭ ekstermovadajn subvenciojn. Al la komento pri "agada deficito" li replikis akre:

– Mark, tiaj eŭfemismoj jam estas preskaŭ demagogio kaj igas pensi pri registaroj, kiuj lasas la ŝtatan kason en kaoso, kies posta reordigo eblas nur per dolorigaj agoj. Dum longa periodo ni pene konstruis finance fortan UEA kaj per la serioza kaj fidinda mastrumado gajnis la fidon de membroj, kiuj sekve pretis subteni la Asocion per siaj donacoj kaj heredaĵoj. Ili tre atentas pri la sorto de sia mono kaj ilian fidon oni povas facile perdi.

Krom la planataj subvencioj, plia nerealisma ero en la nova buĝeto estas, ke oni antaŭvidas same multe da kotizoj kiel la buĝeto por la nuna jaro (182.000 eŭrojn). Pro la enorma membrofalo ĉi-jare estas tamen jam klare, ke oni ne atingos la sumon buĝetitan eĉ por tiu ĉi jaro – ĝi kredeble estos almenaŭ 30.000 eŭrojn malpli alta, se ne subite aperos amaso da novaj membroj. Simila perdo de kotizoj estos verŝajna ankaŭ en 2017. Tamen, ĝis nun UEA ne informis la komitatanojn pri la aktuala membronombro.

La plej multaj komitatanoj ajnakaze ne ŝajnis intereresiĝi pri la teda financa diskuto. En la reta voĉdonado laŭ la oficiala kalkulo partoprenis 44 komitatanoj el 60, kaj la rezulto sekvis la konatan formulon "la komitato de UEA voĉdonas por ĉio". Praktike neniam la komitato malakceptas proponon faritan de la estraro, kaj same estis nun: la proponita buĝeto estis akceptita kun 39 voĉoj por kaj du voĉoj kontraŭ. Tri komitatanoj sin detenis.

Kontraŭ la proponata buĝeto voĉdonis Loes Demmendaal (komitatano A por Nederlando) kaj Osmo Buller (komitatano C). Jam post la diskonigo de la rezulto protestis Barbara Pietrzak (komitatano B), kiu atentigis, ke ŝia voĉo ial ne estis kalkulita. Responde al demando de Libera Folio ŝi rakontas, ke ŝi havis kritikajn vidpunktojn pri la buĝeto:

– Kvankam ne ĉiuj kolegoj konfirmis en la diskuto la riskon de granda deficito kaj en plimulto deklaris sin ekzemple por grandigo de rimedoj por movada evoluigo, mi mem en la nuna jaro min detenus de ĝia grandigo, prioritate traktante viglan serĉadon de aliaj rimedofontoj kaj subvencipetan kampanjadon. Iom bedaŭrinde la prezidanto ne prezentis finfine al la Komitato la promesitan detalan buĝeton de la Estraro pri la movada evoluigo, sur kiu baziĝas la sumoj en la koncerna ĉapitro.

Ĉar ŝia voĉo ŝajne pro teknikaj kialoj ne estis kalkulita, ŝi tamen ne volas diri, ĉu ŝi voĉdonis por aŭ kontraŭ la buĝeto.