Dankon!
Dankon!
Saluton, Andrew Woods, bonvenon al Vikifontaro

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj, kaj respondi ilin. Por sendi novan mesaĝon al alia uzanto bonvolu iri al ties diskutpaĝo. Tiel, li rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon". Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo. Vi disponas ankaŭ pri paĝo de uzanto, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi --Frglz (diskuto) 15:50, 23 Mar. 2012 (UTC)

Idoj de Orfeo redakti

Saluton! Bonvolu alŝuti skanitan tekston de Idoj de Orfeo al Vikimedia Komunejo aŭ almenaŭ iel indiki, kie oni povas trovi la originalan tekston. Alie ne eblas revizii la enhavon kaj korekti eventualajn erarojn. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 10:56, 14 mar. 2020 (UTC)Reply

La fonto estas Dosiero:Idoj de Orfeo (romano de H. J. Bulthuis, 1923).pdf, kiun mi ĵus alŝutis. Mi ne scipovas alkroĉi la fonton al la titolpaĝo mem, aŭ eĉ scias ĉu mi povas. Andrew Woods (diskuto) 13:32, 17 mar. 2020 (UTC)Reply

Eble interesas vin, ke ni preparas plenan tekston de Idoj de Orfeo ĉe Distributed Proofreaders. Mi perkomputile komparos ambaŭ transskribojn, por krei altnivelan tekston.--Ruzulo (diskuto) 20:32, 9 jan. 2021 (UTC)Reply