Verkoj de FeZ/Radiomanio

RADIOMANIO.

SinjorinoĈambristino
Sinjoro.Kuiristino.

Sonjo.

Ĉe la radioaparato sidas Sinjorino kaj aŭskultas ravita.

Sinjorino.

Kia geniaĵo!… Miraklo de la naturo! Mi aŭdas koncerton el Ameriko!… Tsss… kiel klare!… ĉarmege!… Ne trinki, ne manĝi — nur aŭskulti! Kvazaŭ ili kantus ĉi tie!… Miraklo de la tekniko!… (Sur sojlo aperas maljuna, dika kuiristino. Momenton ŝi rigardas la Sinjorinon.)

Kuiristino

Ĉu via sinjorina moŝto ankoraŭ longe sidos ĉi tie kun ĉi diablo sur la kapo?… La sinjorino atendas ĉe la tablo… La supo malvarmiĝas, la eta Jaĉjo ploras pro malsato…

Sinjorino.

Tuj… tuj… ne bruu… ne grumblu…

Kuiristino.

La supo gelateniĝis, la viando plandiĝas (al la publiko flanke) Ĝis hieraŭ estis en nia domo bona ordo kaj paco… Oni pendigis tiun ĉi diablon, kaj ĉiu freneziĝis… (al Sinjorino) La tagmanĝo havos guston de la antaŭhieraŭa tago.

Sinjorino.

Ha!… vi… muŝaĉo tedema!… (leviĝas de la seĝo) Nu… kial vi ne iras?

Kuiristino.

Post vi… (preterlasinte la Sinjorinon). Ho, se mi estus ŝia edzo!… li estas tro bonkora por ŝi. (atente pririgardas la »diablon«). Jen kie ĝi sidas!… (provas fiksi ĝin sur la kapo). Neniel!… nenion!… Tamen la sinjorino de frua mateno sidis kun tiu ĉi orelumo… (fine ŝi sukcesis loki la aŭdigilon en ĝusta pozicio)… Mi aŭdas!… atendu iom, ne forkuru… mi nur sidiĝos… (ŝi singardeme sigiĝas). He! Jen vi estas!… (kelkan momenton ŝi atente aŭskultas)… Ne mensogu, ne mensogu! Nek mi estos via, nek vi — la mia… (al la publiko). »Anĝelo«! — diras li. Kia mi estas anĝelo!… Idioto vi estas!… Fermu la buŝaĉon, kanajlo!… (al la publiko) Kison li petas!… (al la nekonato, kaptante ian objekton) Jen, kion mi al vi donos!… (oni sonorigas en la apuda ĉambro). Ne brulas… (al la nekonato)… fripono!… (enkuras ĉambristino).

Ĉambristino.

Je Dio!… vi estas ĉi tie, kaj tie oni deŝiras la sonorilon!…

Kuiristino.

Ili ja ricevis la supon!…

Ĉambristino.

Jes, sed ili volas la viandon…

Kuiristino.

Ili ne mortos pro malsato!… (kapinvitas ŝin)… Ne timu… (metas sur ŝian kapon la orelumon kaj sidigas ŝin)… Nu… ĉu vi aŭdas lin?

Ĉambristino.

Bonege!… kiel laŭte…

Kuiristino.

He… he… sed gardu vin… li estas kisema.

Ĉambristino.

Ne gravas. De kiso neniu mortis. (aŭskultas) Hi… Hi… li amas min…

Kuiristino.

Forŝovu vin de li… (Ĉambristino alŝovas sin al la tablo).

Ĉambristino.

Hi… hi… li volas min kisi. (Sonorilo).

Kuiristino (kaptante la aŭdigilon)

(En la aŭdigilon) Kanajlo!… ne por lupo estas supo! (al Ĉambristino)… Sufiĉe… vi estas tro juna por diablaj aferoj!

Ĉambristino (penante repreni la aŭdigilon)

Mi ja havas jam 16 jarojn!…

Kuiristino.

Atendu ankoraŭ 14… (Enkuras Sonjo).

Sonjo.

Patro kaj patrino koleras, Jaĉjo ploras kaj vi estas ĉi tie?…

Kuiristino.

Ne brulas… (Kapinvitas ŝin). Venu… pli proksime… aŭskultu ankaŭ iom da diablaĵo. (Metas la aŭdigilon sur ŝian kapon) He?… mirindaĵo! Ĉu ne?

Sonjo (ravite).

Jes… belege!… militista muziko… tratata… tatata… tatat… (ĉiuj laŭtakte piedfrapas)… kaj nun ekzerco… unu… du… tri… kvar,,, unu,,, du… tr… (Ĉambristino kaptas la orelumon kaj aŭskultas. Enkuras kolerega Sinjorino).

Sinjorino.

Vi ĉiuj tie ĉi?… (al Sonjo) ĉu mi sendis vin por aŭskulti radion?… For! ĉiuj!…

Ĉambristino.

Sinjorino… ili tiel bele ludas kaj marŝas…

Sinjorino.

Montru!… (aŭskultas). Efektive… Militista parado… (ĉiuj almetas la orelojn al la aŭdigilo)… (Enkuras kolera la Sinjoro.)

Sinjoro.

Mil ducent diabloj!… ĉu mi hodiaŭ finos tagmanĝon?

Sinjorino.

Ne kriu… (invitas lin kape).

Sinjoro.

Ne!… mi tuj ordonos forigi la radion!…

Sinjorino.

Ne bruu… ne kriu… venu al mi… (altiras la edzon kaj metas sur lian kapon la aŭdigilon)… sidiĝu!… Nu?… kia diablaĵo?…

Sinjoro.

Efektive!… mil cent diabloj!…

(Momento de plena silento. En la apuda ĉambro renversiĝas la seĝo kun la infano. Ĉiuj timigitaj aŭskultas, — infano ploras).

Ĉiuj.

La infano falis!!!…

(Ĉiuj elkuras).