Vikifontaro:Diskutejo/Arkivo/2010

Ordigo redakti

Karaj! mi trovis iom ĥaosa la enkategoriadon de Esperanto-materialo. Ekzistas

Ĉio tio devus esti simpligita. Unu el tiuj tri kategorioj estu difinita kiel la radiko en kiun ĉiuj subkategorioj estu ordigitaj. Mi proponas jenan strukturon:

Por vidigi ĉiujn subkategoriojn alklaku la "+"-signon:

- Arno Lagrange  09:22, 29 June 2010 (UTC)

Post ordigeto mi trovas jam la aferon pli klara. Nur neniu paĝo devus esti rekte ordigita en la Category:Esperanto sed nur en iu(j)n subkategorio(j)n. Arno Lagrange  12:34, 29 June 2010 (UTC)
Farita. Mi enkategoriigis la paĝojn en Category:Esperanto en subkategorioj. La proponita strukturo por la kategorioj estas tre bona laŭ mi. CasteloBrancomsg 10:20, 1 August 2010 (UTC)

Aldonindaj tekstoj redakti

Movita de Talk:Ĉefpaĝo:Esperanto.


Saluton, amikoj. En Vikipedio mi trovis la jenajn du artikolojn - eo:Akademio pri la vortfarado kaj eo:Akademio pri pasivaj participoj - kies plej taŭga situo estas nepre ĉi tie en Vikifontaro. Mi tamen tute ne spertas pri tia elmigrigo, kaj pri la ĉitieaj kutimoj kaj reguloj. Ĉu iu bonvolema vikifontaristo kapablas plenumi la taskon, kaj poste anstatauxigi la vikipediajn artikolojn per eo:Ŝablono:Softvara alidirektilo? Plej amike, --WinstonSmith 10:22, 12 July 2010 (UTC)

Libereco redakti

Saluton. Tekstoj en Vikifontaro devas esti liberaj. Sed ĉu ĉi tiuj tekstoj estas liberaj:

? --AVRS 11:16, 29 October 2010 (UTC)

Ankaŭ mi ne trovis licencon por tiuj tekstoj en interreto. Mi ilin aldonis en Wikisource:Possible copyright violations kaj enmetis {{copyvio}}. CasteloBrancomsg 09:08, 27 November 2010 (UTC)

Administranto-kandidatiĝo CasteloBranco redakti

Karaj, Fine (post dek monatoj), nia propono por krei ĉi tiun projekton estas aprobita. Baldaŭ, ni havos kelkajn da taskojn kiujn bezonas administrantojn, tiel kiel redakti Mediawiki mesaĝojn, ekzemple. Mi petos esti provizora administranto por fari tion dum la venontaj ses monatoj. Mi jam estas administranto en Esperanta Vikipedio, en Esperanta Vikinovaĵoj, kaj administranto/arbcom en portugallingva Vikipedio. Mi ankaŭ kunlaboras en aliaj esperantaj projektoj, tiel kiel Vikivortaro kaj Vikicitaro. Mi povas helpi foriĝi artikolojn, ŝlosi kaj malŝlosi ŝablonojn, ŝanĝi tekston de interfaco, redakti sistemo-mesaĝojn kaj forbari uzantojn por vandalismo, ekz. CasteloBrancomsg 09:27, 27 November 2010 (UTC)

Por redakti

  1. Certe. Jafeluv 23:14, 27 November 2010 (UTC)
  2. good idea ;-) Candalua 00:08, 28 November 2010 (UTC)
  3. --RG72 14:13, 3 December 2010 (UTC)

Kontraŭ redakti

Komentoj redakti

done: Granted temporary admin for one (1) month. Bon chance! Fr33kman 00:08, 20 March 2011 (UTC)
Pliaj komentoj. Dankon. CasteloBrancodiskuto 13:52, 28 Mar. 2011 (UTC)

Permespeto por roboto User:CasteloBot redakti

  • Nomo de funkciigisto : CasteloBrancodiskuto
  • Projektoj : eo.vikipedio, eo.vikinovaĵoj, pt.vikipedio
  • Softvaro : AWB

Ni ankaŭ bezonos roboton por fari aŭtomatajn ŝanĝojn. Tial, mi petas permeson por uzi CasteloBot en Vikifontaro. CasteloBot havas ĉirkaŭ ses milojn da redaktoj en eo.vikipedio, eo.vikinovaĵoj kaj pt.vikipedio. Ĝi povas fari tiajn korektadojn, por esperantigi sintakson:

  • [[Category: -> [[Kategorio:, [[:Category: -> [[:Kategorio:, [[Image: -> [[Dosiero:, [[:Image: -> [[Dosiero:, [[File: -> [[Dosiero: , [[:File: -> [[:Dosiero:, |thumb| -> |eta|, |right| -> |dekstra|, |left| -> |maldekstra|, ...

Ĝi ankaŭ povas anstataŭigi ne plu uzatajn kategoriojn kaj ŝablonojn, kaj aliajn tekstojn, per w:eo:regula esprimo, laŭ komuna decido. CasteloBrancomsg 09:43, 27 November 2010 (UTC)


Support Candalua 00:11, 28 November 2010 (UTC)

  Farita de Ruslik0. CasteloBrancodiskuto 12:48, 28 Mar. 2011 (UTC)
 
La 13-an de novembro, Vikinovaĵoj akiris propran lokon kaj estas lanĉita je http://eo.wikinews.org. Ĝi estas projekto de la Fondaĵo Vikimedio celanta provizi liberan novaĵretejon. La unua novaĵo en esperantlingva versio estis publikigita la 27-an de februaro 2010, ĉe Kovilo. Dum dek monatoj, la Lingva Komitato de Meta-Vikio diskutis kaj aprobis ke la projekto uzu sian propran subdomajnon.

Ni invitas vin kunlabori ankaŭ en tiu frata projekto de Vikifontaro. Ni invitas vin verki artikolojn por Vikinovaĵoj pri temoj, kiuj gravas al vi, interesas vin, aŭ laŭ via opinio, estas tro malkonataj en aliaj novaĵo-fontoj. Por lerni kiel verki artikolojn en Vikinovaĵoj, legu Vikinovajxoj:Vikinovajxoj bezonas vin. Por babili aŭ opinii pri la projekto, vi povas uzi nian Redaktejon. Se vi serĉas fontojn de aktualaĵoj por helpi vin redakti novaĵojn, vi povas trovi kelkajn en Fontoj de novaĵoj. Vi ankaŭ povas kunlabori aldonante novajn fontojn al tiu paĝo, aŭ simple disvastigante la novaĵojn kun viaj geamikoj el la plejfamaj diskonigaj retpaĝaroj, uzante la butonaron kiu estas en ĉiuj novaĵartikoloj.

Estu bonvena al Vikinovaĵoj, la libera retgazeto! Amike, CasteloBrancomsg 00:39, 1 December 2010 (UTC)

Pri kreo de nova kategorio redakti

Saluton! Mi estas novulo en Vikifontaro kaj laboras pri Fabloj de I. A. Krilov. Mi provis krei novan kategorion Category:Fablo kiu estu subkategorio de Category:Fikcio. (Mi rimarkas, ke estas jam Category:Fabelo sed fabelo kaj fablo estas, kompreneble, malsamaj aferoj.) Do, mi havas kelkajn demandojn:

  • Ĉu estas gvidlinioj en Esperanto pri la kreado kaj uzo de kategorioj? (Se ne mi verŝajne devos rigardi iujn en mia nacia lingvo, la angla, se mi povas ilin trovi.)
  • Ĉu eble nur administrantoj rajtas krei kategoriojn sub "Speco de teksto"?
  • Ĉu estas eĉ bona ideo krei novajn kategoriojn nun konsidere, ke iam baldaŭ estos nova Esperant-lingva versio de Vikifontaro?

Dankon pro via helpo kaj gratulojn pri Vikifontaro! Brcrisp 15:29, 7 December 2010 (UTC)

Saluton, Brcrisp, kaj estu bonvena al Vikifontaro! Ni ankoraǔ ne havas gvidliniojn pri tiu afero, sed la angla bone aplikeblas tie-ĉi; ne, iu ajn povas krei kategoriojn (estu aǔdaca!): se iu malkonsentos, do ambaǔ devos diskuti; ĉiuj esperantaj kategorioj devas esti sub Category:Esperanto (aǔ prefereble sub ĝiaj subkategorioj) por esti importitaj al nova eo.wikisource.org, do ne estas problemo krei ilin nun. CasteloBrancomsg 17:03, 7 December 2010 (UTC)

Dankon, CasteloBranco, pro la bonvenigo kaj la informoj. Bone, mi trarigardos la ĉi-rilatajn anglajn paĝojn. Cetere, mi ĵus kreis Category:Fablo sub Category:Fikcio kaj ĉio ŝajnas en ordo. Ĝis la. Brcrisp 18:30, 8 December 2010 (UTC)

Pri forigo de nedezirata kategorio redakti

Saluton denove. Sur Nevola mortiginto mi iel alligis la kategorion por la sinhala lingvo kiu neniel rilatas al Nevola mortiginto. Mi ne scias kiel ĝi ligiĝis kaj ĝis nun mi ne sukcesis ĝin forigi de Nevola mortiginto. Kiel mi forigu ĝin? Ĉu vi havas ideon pri kio mi (mis)faris por ĝin alligi? (Ĝi aperas kiel kvar skatoletoj sur "mia" paĝo sendube ĉar mi ne ĝuste aperigas ĝian signaron sed tio estas alia afero.) Dankon. Brcrisp 19:53, 18 December 2010 (UTC)

  Farita. Kelkaj da ŝablonoj kiun vi uzis havis kategorion en la ŝablono mem, ne en sia dokumentado. Mi korektis tion, kaj nun la paĝo Nevola mortiginto ne havas tiun kategorion. CasteloBrancomsg 00:19, 19 December 2010 (UTC)

Mi tre dankas! Brcrisp 15:49, 19 December 2010 (UTC)