Vikifontaro:Diskutejo/Arkivo/2016


x-sistemo → eks-sistemo redakti

La hodiauxaj sxangxoj en Phabricator kaj Gerrit devos signifi, ke post du jaroj, kun helpego de Brion, James, Amir, kaj WhatamIdoing, la deviga uzado de la x‑sistemo dum redaktado, devas baldaux fori. Grandan dankon al ili! Dankon egale al LLarson, kiu verkis tiun mesaĝon. --Psychoslave (diskuto) 13:27, 21 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Kandidatiĝo por fariĝi administranto redakti

Saluton. Mi ĉi tiel kandidatiĝas por fariĝi administranto de la Vikifontaro en Esperanto. Nun ekzistas ĉi tie nur unu administranto – Uzanto:Frglz – kiu ne aktivis ĉi tie ekde pli ol unu jaro, kaj apenaŭ ekzistas komunumo de redaktantoj ĉi tie dum la projektaj paĝoj fariĝas iom kadukaj. La enhavo ja estas relative multa kaj la projekto meritas subtenon – ĉu teknikan (kiun mi kiel programisto scias doni, ekz. ripari malaktualajn ligilojn aŭ tekstojn en la interfaco), ĉu organizan (kiel aktivulo de ELiSo kaj de ĉeĥa Vikimedio mi povas iam kontribui al klopodoj pri venigo de novaj kontribuantoj ĉi tien). Mi ne promesas ajnan el tiu agado kun konkretaj detaloj, sed mi estas motivata jam per mia propra bezono de bone funkcianta Esperanta Vikifontaro kaj mi ankaŭ opinias tion pli sekura kaj praktika, se administrantoj en la projekto estas almenaŭ du. Se vi subtenas mian kandidatiĝon, bonvolu skribi tion ĉi-sube. Kelkajn pliajn klarigojn mi donis jam en la diskutpaĝo de la ununura ĝisnuna administranto Frglz. Amike, antaŭdankeme --Blahma (diskuto) 20:05, 17 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi subtenas la kandidatiĝon, Blahma estas fidinda uzanto, utila por la projekto. --Petrus Adamus (diskuto) 21:12, 19 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ja subtenas Blahma. :) --Psychoslave (diskuto) 09:18, 15 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
La kandidatiĝo sukcesis, mi ĵus fariĝis administranto ĉi tie. Tio des pli utilas, ĉar la ĝis nun sola administranto Frglz tute ne reagis al miaj rektaj kontaktprovoj kaj ŝajnas ne plu aktiva ekde pli ol unu jaro. Dankon al Petrus Adamus kaj Psychoslave pro ilia esprimita subteno! Kiel unuan agon, mi ĵus riparis la ligilon "Elŝuti kiel EPUB", kiu aperas ĉe enhavaj paĝoj en la maldekstra menuo. --Blahma (diskuto) 20:56, 21 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Bone, mi tutkore ke vi povos uzi tiujn privilegiojn por helpi nian komunumon. Gratulon! --Psychoslave (diskuto) 21:29, 21 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

18:06, 5 dec. 2016 (UTC)

19:29, 12 dec. 2016 (UTC)

20:33, 19 dec. 2016 (UTC)