Vivu la neŭtralismo!

El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 18-21)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
VIVU LA NEŬTRALISMO!

Laŭstatute SAT devas rilati lojale kaj akcepteme al ĉiuj tendencoj, ekzistantaj en la laborista movado tra la tuta mondo. Tial mi ne dubas, ke ĉi tiu artikolo trovos bonan akcepton sur la paĝoj de "S-ulo". La tendenco, kies esencon mi elmontros per prikonsidero super faktoj kaj aŭtentikaj dokumentoj pli kaj pli fortiĝas kaj eĉ nun tute regas en la komunistaj partioj diverslandaj.

Kiam Lanti ekkriis sian faman: "For la Neŭtralismon!", tiam ne ekzistis en la revolucia movado la tendenco, pri kiu mi parolas. Nenial do mi intencas kritiki lian tiaman vidpunkton. Sed la SAT-anoj ne estas dogmuloj, ĉu ne? Ili sekve ne devas rilati al tiu verketo kiel al ia biblio. Dek kvin jaroj ja forpasis de kiam ĝi aperis. Kaj la fakto, ke preskaŭ 10 000 ekz-oj en tri eldonoj estas disŝutitaj tra la esp-a mondo, ne povas forigi la fakton, ke la ideoj esprimitaj en tiu broŝuro ne plu estas taŭgaj por la nuntempa situacio…

En 1922, kiam Lanti verkis sian tezon, tiam revolucia spirito ardis en la laborista movado. Tiam Lenin, Trocki, Zinovjev k.a. gvidistoj de la Oktobra Revolucio direktis siajn akrajn kritikojn al ĉiuj kapitalistaj registaroj kaj precipe al la Ligo de Nacioj – tiu "kaverno el kapitalistaj banditoj". Sed jam de tri jaroj, Sovetio aliĝas tiun institucion, en kiu K-do Litvinov ludas gravan rolon. Kaj ĉu necesas rimarkigi, ke Trocki kaj Zinovjev fariĝis "kontraŭrevoluciuloj"? La unua devis esti ekzilita kaj la dua per pafo elmondigita. Sufiĉas mencii tiujn faktojn, por ke ĉiu bone komprenu, ke multo aliiĝis en la mondo. Necesas do prikonsideri novan situacion kaj ne dogmece rilati al la diritaĵoj Lantiaj…

Cetere antaŭ dek kvin jaroj Sovetio estis malamata kaj atakata de ĉiuj kapitalistaj landoj, dum nuntempe ĝi rilatas amike kun pluraj el la plej potencaj kaj eĉ pli-malpli sekrete alianciĝis kun Francio kaj Ĉeĥoslovakio. Plej evidenta pruvo pri la forto de la Proleta Ŝtato! La Ruĝa Armeo ja estas nun respektata; ĝiaj marŝaloj kaj generaloj eĉ estas ordene honorataj. En la Lenina tempo la burĝa patriotismo estis de la gvidantoj de Komintern konsiderata kiel reakcia ideologio kaj la socialistoj nomataj "perfiduloj", "renegatoj" k.s., tial ke ili ne konsentis al tiu vidpunkto. Nun socialistoj kaj komunistoj kamaradece partoprenas en unuecfronta agado kaj la patriotismo de la lastaj eĉ superas tiun de la unuaj.

Por pruvi, ke ni staras antaŭ tute nova situacio, mi povus mencii multe da aliaj similaj faktoj[1]. Sed mi volas ŝpari la lokon en nia gazeto kaj fidas al la memorkapablo kaj observemo de ties legantoj. Se iuj forgesis aŭ volas kontroli, tiuj bonvolu relegi tekstojn, publikigitajn de Komintern ĝis la jaroj 1928 proksimume.

Ni do staras antaŭ nova tendenco, antaŭ tute nova situacio kaj sekve necesas fari en nia Asocio la necesajn aliigojn. Ne estus normale kaj saĝe, se la spirito, kiu gvidis la plumon de Lanti, kiam li verkis "For la Neŭtralismon!" ankoraŭ gvidus nian movadon, ĉar la cirkonstancoj ne plu estas la samaj. Hodiaŭ la ĝusta signal- kaj batalkrio devas esti: Vivu la neŭtralismo! Tial ke kompartianoj fariĝis tre bonaj patriotoj; tial ke Sovetio aliĝas al la Ligo de Nacioj, estus tute nenormale, se ni ankaŭ ne kunlaborus kun la neŭtralaj esp-istoj. Unue ni devas senprokraste alten levi la standardon de la "Unueca Fronto" kaj voki ĉiujn esp-istojn, ke ili kunariĝu. Poste ni faru la necesajn preparojn por la kunfandiĝo de SAT, de IPE, de UEA kaj de IEL. Gvidantojn por tia granda unueca organizo ni certe trovos taŭgajn. Generalo el Francio, episkopo el Hungario, kelkaj grandkapitalistoj el aliaj landoj kune kun, ekz-e, unu policisto el Sovetio kaj unu el Japanio kaj ni havas stabon, kiu certe kondukos nin al venko…

Karaj K-doj! mi petas, ke cetere vi prikonsideru kaj primeditu jenajn tri gravajn kaj karakterizajn faktojn: 1) Nia majstro Zamenhof estis judo; 2) Hitler malamas judojn kaj persekutas ilin; 3) esperanto estas malpermesita en Germanio. Sekve estas nia sankta devo esp-ista fariĝi pretaj por entuziasme partopreni en milito kontraŭ tiun landon. Heroe kaj sen ia konsciencriproĉo ni buĉu, ekstermu Hitleranojn. Certe la ruĝarmeanoj sovetiaj ne lasos sin venki de la germanoj, kiel tio okazis kun la caraj soldatoj dum la lasta milito…

Al la naivaj, bonkoraj pacistoj mi simple diru: Vi devus honti pro via pretendo pli bone, ol kristanaj pastroj kaj budaistaj bonzoj, klarigi la sanktajn instruojn de Jesuo kaj Budao. La sperto ja montris jam de jarcentoj, ke kristanoj kaj budaistoj estas bonaj soldatoj kaj heroe kondutas dum militoj. Tamen Jesuo kaj Budao ankaŭ malaprobis perforton. Teologoj el ĉiuj religioj facile klarigas la kontraŭdiron, kiu ŝajne ekzistas inter la dummilita konduto de eklezianoj kaj la instruo de la religi-fondintoj. Ni, marksistaj dialektikuloj, same facile povas klarigi pri la neceso partopreni militon por akiri la pacon. Cetere jam kelkfoje la gvidanto de l’ Monda Proletaro, nia genia kaj amata K-do Stalin, tre bone sukcesis konvinki la sovetian popolon, ke la restarigo de novaj klasoj – ne ĝusta vorto – kategorioj da homoj en la socio tute akordiĝas kun la principoj elmetitaj de Marks kaj Lenin. Neniu ortodoksa katoliko pretendas esti pli saĝa ol la papo. Ĉu ni, revoluciuloj, havu la pretendon esti pli komprenpovaj, pli kleraj ol la Gvidanto de l’ Revolucio?

For la dogmojn! Nova situacio postulas novan taktikon. Forpasis la tempo, kiam necesis fari skismojn en la esp-a movado. Mi ne dubas, ke la IPE-anoj estos la plej fervoraj batalantoj por la rekuniĝo de ĉiuj esp-istoj en unu solan vere neŭtralan Asocion tutmondan.

Vivu la neŭtralismo!…

Arigato Gozaimasu.
(verŝajne 1936)

  1. Ekzemple, en "Popola Fronto" (N-o 11) oni bone konscias pri la nova situacio, skribante: "…oni neniel devas resti naive katenataj al niaj ĉiamaj, ŝablonaj, apartaj programoj de partioj, sindikatoj aŭ organizoj kun multaj kvereloj inter si, tro ofte nur pro simplaj eksteraj detaloj. Ni uzu ankaŭ novajn procedojn por lukti… ni estas firme certaj, ke la kunfandiĝo de la laboristoj kun la liberalaj intelektuloj sen forgeso pri la progresemaj, kvankam hezitemaj, etburĝoj en ampleksa Popola Fronto favoras la kontraŭfaŝisman lukton… Nur blindaj dogmemuloj rajtas ne kompreni la aperon de tiuj sociaj fenomenoj en la aktuala situacio. Krome, la teorio pri dividiĝo de la homoj en du solaj klasoj ricevis, laŭlonge de la tempo, fortan skuon…"