Ĉe la fonda festo

Indekso : Ĉe la fonda festo (1908)
de Aŭtoro: B.+B
Ĉe la fonda festo

Konversacia Esperantista Klubo

Kopenhago 9-an de januaro 1908. Melodio: La Maĉiŝ'o


Hodiaŭ K.E.K. fondiĝas
---kun granda ĝojo
per kiu ja montriĝas
la ĝusta vojo
---(orkestro "ad libitum")
Vo - vo - vo - vo - k.t.p.
Nun ŝuldas do da danko
al Skeel·Giørlingo
kiu por Esperanto
estas flamingo.
Estis por ni feliĉo
ke Politiken - Ho
   (orkestro "ad libitum")
Politik - Politak - k. t. p. - tik - tak.
Ho gekopenhaganoj
en granda nombro
tuj ĉesu esti anoj
de Fiksa l'Hombro
   (orkestro "ad libitum")
Kaj kurson kompreneble
vi ja vizitos
sen kiu ja neeble
vi gemembriĝos,
post kurso -- ekzamneno!
Ho granda Dio! Ho
   (orkestro "ad libitum")

Ho karaj kunklubanoj
vi ĉiam devas
paroli Esperanton
se eĉ vi revas
---(orkestro "ad libitum")

En granda societo
kaj en teatro,
koncerto kaj balado
kaj en fervojo
vi devas paroladi
la karan lingvon! Jes!
   (orkestro "ad libitum")
Ĉi-tie en la klubo
sen ia dubo
ni devus tute vane
paroli dane
   (orkestro "ad libitum")
En ĉia koridoro
kaj sur motoro
vi estu oratoro
je ĉiu horo
por gloro kaj honoro
de Esperanto!
   (orkestro "ad libitum")

Nun estas lacigitaj
la du aŭtoroj
kaj sekve tre malspritaj,
Ho! Gesinjoroj!
   (orkestro "ad libitum")
Konsolu vin je vino
kaj "kek"aj kukoj
je l' esperantistino,
stelitaj tukoj.
Nun prenu vian glason
kaj kriu: Hu-ra! ---
   (orkestro "ad libitum")