Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/63

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La studento ne estis ankoraŭ doktoro. Nevolante preni sur sin, pro la publiko, la respondecon de katastrofo, kiu ŝajnis al li neevitebla, li konsilis al Leopoldo, ke li voku por konsiliĝo unu el princoj de la scienco. Aŭdante tiujn vortojn, Herbeno ellitiĝis kaj sin vestis, malgraŭ la rekomendoj de sia amiko, kiu diris: — Restu en cia lito, ci estas pli malsana ol ci kredas. — Ĉu mia stato havas ian valoron? respondis Leopoldo ekscitegite: ne min danĝero minacas, sed ŝin. Mi estas juna, fortika; mi ĉiam resaniĝos. Li povis apenaŭ spiri. Tamen, helpite de Maziero, li obstine flegis Klotildon dum la tuta nokto. Sed kiam mateniĝis, lia malforteco estis tia, ke li falis sur apogseĝon, kaj ne estis kapabla iri ĝis sia ĉambro. Aleksandro kaj la flegistino estis devigitaj lin porti en lian liton. Dum tiu longa nokto plena je kortuŝaĵoj, la stato de Klotildo pli ankoraŭ graviĝis. Cerbaj akcidentoj aperis. La juna virino deliris, rekonis neniun, kaj ekkriis, okupita de fiksa ideo: — Mi estis certa, ke al mi alvenos malfeliĉo! Maziero, lacega pro transfuzio, emocioj kaj maldormo, petis de unu el siaj kolegoj, ke li bonvolu lin anstataŭi, dum li ripozos kelkajn minutojn, atendante la alvenon de la konsilanta kuracisto. Kiam, ekzameninte la malsanulinon, tiuj tri sinjoroj troviĝis solaj en la salono, por diskuti pri la malsano, ili rigardis malgaje unu la alian, kaj silentiĝis. Ili sin komprenis reciproke. La scienco konfesis sian malpotencon. Sinjorino Herbeno estis neripareble pereonta. — Donu alkoholon larĝdoze, diris la klinika profesoro; ne estas provebla alia kuracilo. — Sed, li aldonis post unu momento, mi ne vidas ŝian edzon: pro kiu motivo li ne troviĝas tie ĉi. — Li mem estas malsana, respondis Maziero. Eĉ se vi