Sonoj Esperantaj/Grenadistoj


GRENADISTOJ.
de Heine.

Franclandon iras du grenadistoj
El Rusa mallibereco…
Kaj dum travenis limon Germanan,
Ĝemis pro senespereco…

Sciigon tie aŭdas ĉagrenan;
Francuj’ do estas perdita,
Batita granda militistaro,
Imperiestro — kaptita!

Kaj ploras kune du grenadistoj
Pro ekkonita mizero…
Parolas unu: „Malnova vundo
Brulas! ho, kia sufero!”…

Kaj dua diris: „Finita kanto!
Mi mortus de propra mano!
Sed hejme povus sen mi perei
Edzino kaj la infano!”

— „Kio edzino?! kio infano!?
Dum tiom estas perdita!…
Malsataj ili almozon petu!…
Imperiestro — kaptita!…


Se mi nun mortos, ho kara frato,
Jen peton plenumi igu:
Prenu Francujon mortulon mian,
En Franca ter’ enterigu!…

Metu sur koron krucon honoran,
Ruĝan rubandon aldonu,
En mian manon pafilon metu,
Glavon ĉe flanko alzonu.

Mi volas tiel kuŝi maldorme,
Kiel en tomb’ la gardanto —
Ĝis sonos iam ĉevalfrapado,
Bru’ pafilega kaj kanto…

Li rajdos, rajdos, tra tombon mian…
Glavoj ekbrilos kaj fendos…
Tiam el tomb’ mi arma min metos,—
Imperiestron defendos!…



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Heinrich Heine kaj de la tradukinto: Leo Belmont.