Sonoj Esperantaj/Mi ekfermas al ŝi la okulojn…


Mi ekfermas al ŝi la okulojn…
de Heine.

Mi ekfermas al ŝi la okulojn
Kaj mi kisas jen ŝin en buŝeton…
Nun ne lasas ŝi min en la paco:
„Vi klarigu al mi la sekreton!“…


De vespero ĝis frua mateno
Mi reaŭdas demandan ripeton:
„Kial fermas la miajn okulojn,
Dum Vi kisas la mian buŝeton?”…

Mi ne povas mem diri, pro kio…
Mi ja havas nenian sekreton…
Mi nur fermas al ŝi la okulojn
Kaj mi kisas al ŝi la buŝeton…



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Heinrich Heine kaj de la tradukinto: Leo Belmont.