AZRAH.
de Heine.
Ĉiutage promenadis
De sultan’ filin’ belega,
Je l’ vespero, ĉe fontano,
Kie blankaj akvoj plaŭdas…
Ĉiutage juna sklavo
Ĉe fontan’ vespere staris,
Kie blankaj akvoj plaŭdas…
Ĉiutage plej paliĝis…
Unufoje princidino
Ĵetis al li tri demandojn:
„Aŭdu! volas mi ekkoni
Vian nomon, teron, genton”…
Kaj al ŝi respondis sklavo:
„Nom’ — Mahmed’; el tero Jemen;
„Mia gento — tiuj Azrah’
„Kiuj mortas, kiam amas”…