Ĉe miaj plumvestitaj amikoj
Paĝo:Literatura Mondo - Novembro 1922.pdf/11 maldikaj longaj kanoj, kaj en la mezon de la konstruaĵo li metis du aŭ tri larĝajn betulajn branĉojn por iluzio.
Ĉe la komenco de novembro jam estis granda tumulto tie kaj aŭdiĝis la jen gajaj, jen atakemaj, kiel en parlamento, birdaj disputoj. Ĝi estis la vera Babela turo de la birdaro.
Ofte mi, jam tiam esperantigita, venis al tiu birdejo por observi la vivmanieron kaj morojn de ĝia loĝantaro.
Mi renkontis tie antaŭ ĉio miajn malnovajn amikojn: la sturnon kun la rompita flugilo, kiun Ignato jam ne liberigadis, kiel la aliajn, dum printempo, sed pro ĝia kripleco li tenis ĝin por ĉiam „je senpaga loĝado kaj nutrado“, — kaj la petoleman fringelon, kun malgrandaj, apenaŭ videblaj grizaj haretoj sur vangetoj ĝiaj, kiun ni nomis „lamulo” pro ĝia, jam antaŭ la kapto Paĝo:Literatura Mondo - Novembro 1922.pdf/13