Ĉu Frido memoras?

Indekso : Ĉu Frido memoras?
Tradukita de J.U-d.
El: Sveda Esperantisto 1-a jareldono, n-ro 2, aprilo 1910.

Ĉu Frido memoras ?

Strofaĉoj Karl-Viktoraj.

(Laŭ malnova numero de Stockholms Dagblad).


Tradukis: J.U-d.

1 - 2

Ĉu ci memoras, kara Frido,
ke mi cin nomis fraŭlino,
kaj, per vortoj modestegaj,
parolis pri aferoj kaj temoj kiuj ajn
Kiel ni malrapide iris
ĉe kurbiĝo de l' vojeto,
kie mil someraj floroj
bele staris sur la ter'?

Ci ja memoras, kara Frido,
ke veturi karuselon
mi vizitis cin por dolĉe
kaj rondmoviĝe rajdi sur ligna cigna dors',
kaj pro kapturnado tiam
mi al ŝtono cin kondukis?
Kiom konfuzige estis
havi sur genuojn cin!

3 - 4.

Ĉu vi memoras, kara Frido,
ke sur vang' paleta mia
ekaperis ruĝaj fajroj
dum manon mian premis ci dolĉe en vesper',
kaj mi brulumon kvazaŭ sentis ?
Mi honteme adiaŭis,
kaj deziris bonan farton
ĝis revido inter ni.

Ci ja memoras, kara frido,
kiel superveston cian
mi sur brako zorge portis,
ĉar cin varmega faris varmeco de l' somero?
Ci ja memoras, ke parolis
mi pri floroj bonordoraj,
kvankam miajn korajn batojn
ne rakontis mi al ci!

5.

Ĉu ci memoras, kara Frido,
ke mi cin nomis fraŭlino,
kaj parolis fri aferoj
neniom interesaj al iu el ni du?
Kvankam la enamiĝon mian
mi ne per sola vort' konfesis,
fine ĉe l' kurbaĵo verda
ciajn lipojn kisis mi!

Notoj redakti

(Ni ne scias ion pri la aŭtoro aŭ la tradukisto!) Rimarku la konsekvencan uzadon de Ci, ci, cia!