Ĉu la Unua de Majo havas ankoraŭ sian dekomencan signifon?

El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 67-73)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Ĉu la Unua de Majo havas ankoraŭ sian dekomencan signifon?[1]

Sen tro granda sakrilegio oni povas eble starigi la demandon…

Nunjare la Unua de Majo fariĝis laŭleĝa festotago en lando, kies regantoj havas kiel ĉefan celon senindulge kontraŭbatali ĉion, kio ne estas pure nacieca. Kaj la respondecaj gvidantoj de la t.n. liberaj sindikatoj klarigas aprobe la aferon jene:

"La registaro volas, ke la Unuan de Majo la germana popolo atestu pri sia absoluta solidaro kun la proletaro. Kolegoj el la urboj kaj kamparanoj, vi estas la probatalantoj de la ideo pri la Unua de Majo! Ĉiam pensu kaj fieru pro tio!"

Mi ne mirus, se en la germana literaturo baldaŭ estos klarigate, ke ĉefe la germanoj havas la rajton kaj devon soleni tiun laborfeston. Por lerta naci-socialista sofisto estos tre facile starigi tian tezon, sin apogante sur la fakto, ke multaj el la unuaj pioniroj de la unuamaja movado estis germanoj aŭ germandevenuloj. Inter la "Martiroj de Ĉikago" oni ja trovas, ekzemple, la nomojn de Fischer, Engel, Schwab; kaj la tiutempe aperanta en Ĉikago germanlingva laborista gazeto (Arbeiter-Zeitung) ludis tre gravan rolon en la koncerna agitado.

Kiam, post trijarcenta persekutado, la kristanismo ricevis el la manoj de la romana imperiestro Konstanteno oficialan agnoskon, tio estis la signo, ke la kristana movado jam perdis sian revolucian signifon, sian puran dekomencan karakteron. Iom post iom la kristanismo imitis la morojn de l’ paganismo kaj la konsekvenca sekvo de tio estis, ke la persekutitoj fariĝis siavice persekutantoj. La hodiaŭaj sindikataj bonzoj, kiuj adaptiĝas al la Hitlera regado, agas simile al la episkopoj, kiuj benis la standardojn de Konstanteno.

En la jaro 1914 la internaciismo plene bankrotis; la samo denove okazas en 1933. Ĉie, kie en la mondo superregas la spiritojn la nacieca sento; ĝi estas la plej forta movilo, la plej taŭga regilo en la manoj de demagogoj.

Ĉiuj kompetentaj ekonomiistoj tamen interkonsentas, ke la nuntempa krizo povas trovi solvon nur per rimedoj, aplikotaj laŭ la tutmonda skalo. Tamen neniam estis pli forta ol nun la naciisma ideologio. Ne estas mia intenco insisti nun pri tiu kontraŭdiro al principoj ĝenerale akceptataj en marksistaj rondoj. Mi nur volas substreki la fakton, ke reala solidaro, vera unueca sento ne ekzistas inter la diversnaciaj proletoj.

La Internacioj ne multe diferencas de la Ligo de Nacioj. Kiam la cirkonstancoj tion ebligas, la diverslandaj internaciistoj amike interrilatas, kune kongresas kaj bombaste paroladas pri solidaro, pri tutmonda frateco ktp.; sed kiam aliiĝis la cirkonstancoj; kiam la nacia intereso tion postulaas, tiam montriĝas, ke la ligiloj tre facile rompiĝas. La sinteno de la germana sekcio en la II-a Internacio tute similas la sintenon de Japanio en la Ligo de Nacioj.

Ĉi-okaze mi povis noti, ke La kapitulaco de la socialdemokrataro antaŭ Hitler ne vekis ĉe la francaj socialistoj grandan indignon, sed nur farizean senton: "Ho, ni, francoj tamen ne agus tiel, ne cedus senbatale." Per la barbo de K. Marks mi ne volus ĵuri pri tio. Mi prefere kredas, ke estas nur la nacieca sento, kiu ĉi-okaze ankaŭ parolas…

Sed eble iuj opinias, ke almenaŭ la III-a Internacio donas pli da garantio pri internacia solidaro. Nu, ni do prikonsideru la faktojn. Ekzistas abunda literaturo, en kiu oni povas legi, ke la ruĝa armeo ekzistas por la servo de l’ tutmonda proletaro. Ĉu do la militdeklaro de Hitler al la komunista partio havis kiel sekvon, ke Voroŝilov ordonis la mobilizadon de la ruĝarmeanoj? Tute ne! Estas klare por ĉiu, kiu volas malfermi la okulojn, ke la armeo en Sovetio pli kaj pli alprenas naciecan karakteron, ke ĝia nura celo estas defendi la landon, kie oni "konstruas socialismon".

Sed jen pli signifa fakto: Estas en pluraj landoj starigitaj diversaj komitatoj kun la celo agitadi, por ke ĉie en la mondo la germanaj varoj estu bojkotataj. Ĉu Sovetio partoprenas en tia bojkotado? Ne, Germanio daŭre kaj grandkvante liveras maŝinojn k.a. varojn…

La legantoj bonvolu noti, ke mi nur konstatas faktojn kaj neniel celas riproĉi, aprobi, laŭdi aŭ mallaŭdi la Stalinan regadon. Ne estas mia temo ekzameni, ĉu estas eble aŭ ne konstrui socialismon en unu sola lando. Stalin diras: jes; Trocki diras: ne; nur la estonto povas doni tute certan respondon al tiu demando.

Oni almenaŭ permesu al mi diri, ke jam delonge mi povis fari sufiĉe da observoj, kiuj igis min akiri la firman konvinkon, ke jam en Sovetio la ideo, kiu subtenas la entuziasmon de la "sturmuloj", ne estas la internaciismo, sed ia speco de patriotismo tre simila al tiu de la francoj post la revolucio de 1789-93.

Unuvorte, la naciismo estas nuntempe en la tuta mondo la ideo-forto – facile aliiĝebla en pasion – la plej potenca kaj ĝi superregas la mensojn; ĝi estas la plej forta digo, la plej alta barilo, kiu malebligas racian evoluadon de la homaro. Necesas esti blinda por ne vidi, ke ĝenerale la klaskonscio tute ne kapablas kontraŭstari la nacikonscion ĉe la grandega plimulto de la homoj. Kial do provi trompi sin mem? Iluzioj estas ĉiam danĝeraj.

Ĉu povus aliel esti? Bedaŭrinde ne, ĉar neniam ĝis nun estis sisteme kaj persiste entreprenata tra la tuta mondo edukado, celanta tute, ĝisfunde detrui la naciecan senton. Tia edukado ne povas cetere ekzisti sen komuna lingvo. Pro tio vole nevole, la internaciistoj agas nekonsekvence kaj maltrafas la celon. Per la flegado de sia nacia lingvo ili tenas viva la naciecan senton, kiu en eksterordinaraj cirkonstancoj fariĝas eksplodema pasio kapabla puŝi ilin sur batalkampojn. Plie la senĉesaj alvokoj por nacia liberiĝo, por nacia sendependeco ktp. povas nur helpi al demagogoj kiel Hitler k.a. superakvigi ĉian intemaciismon per naciismaj ondegoj.

Do, nunjare en du grandaj landoj la Unua de Majo estis solenata per kanonpafoj, per regimentaj paradoj kaj similaj pompaj manifestacioj. Tia konstato estas pripensiga kaj rajtigas nin starigi la demandon, ĉu la laborista festo ne jam perdis sian dekomencan karakteron kaj signifon?

– Sed en Moskvo oni kantis la "Internacion" kaj tio montras la grandan diferencon inter la Stalina, kaj Hitlera regado.

– Neniel mi intencis samigi la du regadojn; mi bone scias, ke en Germanio oni malpermesas ĉion marksisman, dum en Sovetio estas permesata nur tio, kio estas ortodokse marksista… Sed la rimarkigo pri la oficiala himno sovetia ne multe impresas min. En la "Marseljezo", la oficiala himno de Francio, estas konsilate mortigi reĝojn; sed jam delonge tiuj parazitoj kutimis tute trankvile aŭdi kaj saluti tiun kanton, okaze de oficialaj akceptoj. Ĉu la nuna franca respubliko reprezentas la idealon de la respublikanoj el 1789? Ĉu la katolikismo similas la frutempan kristanismon? Ĉu la papo havas ion komunan kun Jesuo-Kristo? – supoze, ke ĉi tiu lasta fakte ekzistis kaj ne estas pura mito. Ĉu…

Okaze de la nunjara Unua de Majo mi starigas tiujn demandojn, instige al la SAT-anoj, ke ili meditu pri la rekomendo, kiun faras al ni ĉiuj nia Statuto, nome, ke niaj opinioj neniam devas fariĝi senvivaj dogmoj. Tro longe, tro ofte ni estis trompataj per vortoj, stultigataj per insignoj kaj ĉiaspecaj ikonoj… Okaze de la Unua de Majo mi deziras, ke la SAT-anoj konsciu pli forte ol iam ajn, ke esperanto en la laborista movado ne devas esti konsiderata kiel bagatela, flanka afero, sed male kiel grava, nepre necesa ilo, kiel la bazo, la unua ŝtono sur kiu oni starigu la klasbatalajn organizojn.

Esperanto sen socialismo ne havas por ni grandan signifon; sed ni forte konvinkiĝu, ke socialismo sen mondlingvo estas lama, nekonsekvenca, kredeble fiaskonta afero.

Sed mi jam sufiĉe hertezumis. Bonvolu pardoni kaj pripensi…

E. Lanti.
*       *
*

Reage al la ĉi-supra artikolo, M. Sampson sendis jenan leteron, al kiu E. Lanti rebatis en "Sennacieca Revuo" de junio-julio 1933:

"Estimata Kamarado,

Traleginta vian artikolon en S.R. mi miris pri ĝi. Vi faras du konstatojn, kun kiuj mi ne simpatias. Unue, vi opinias, ke Sovetio devus igi militon pro la Hitlera teroro en Germanio. Due, vi akuzas la germanan laboristaron pro manko de kuraĝo. Al ambaŭ konstatoj mi diras: "Stultaĵo!!" Se Sovetio farus militon, tio estus tio, kion deziregas la kapitalistoj, kiuj faras ĉion por instigi Sovetion ekmiliti. Ĉu la japana armeo ne forŝtelis vagonarojn, lokomotivojn ktp. de la Soveti-Ĉinia Fervojo? Kial? Unue por instigi Sovetion ekmiliti. Ne, ne pro naciismo, sed pro mondpaco Sovetio ne militos. – Pri la malkuraĝo de germana proletaro: la "Rote Fahne" ĉiam aperas, kaŝe, ankaŭ centmiloj da flugfolioj. Kaj miloj da ruĝfrontanoj, komunistoj kaj eĉ socialdemokratoj estas en malliberejoj, kie oni turmentas kaj fitraktas ilin.

Kion mi nun povas diri al miaj Sovetiaj K-doj, kiuj akuzis min esti malamikino al Sovetio kaj burĝino, ĉar mi restas en SAT? Kaj mi asertis al ili, ke mi neniam ion vidis en "S-ulo" kontraŭ Sovetio, kaj ke Lanti estas nur unu homo kaj ne la tuta SAT-anaro; do mi ne estas devigata opinii same kiel li, kvankam li restas en SAT.

Ne, K-do Lanti, viaj opinioj ne fariĝos dogmoj. Se tio okazus, estus katastrofo. La 4-an de julio okazos en Parizo kontraŭfaŝisma konferenco. Mi scias, ke ĉeestos iuj germanoj; ili eĉ riskos multe por ĉeesti. Mi senadis salutleteron al la prezidanto kaj ege bedaŭras, ke mi mem ne povos partopreni. Vivu la kuraĝa germana proletaro! Vivu la ruĝfronto! Eble multaj mortos batalante, sed ili ne vendos la animon, kiel faris K. Makdonald kaj aliaj. Kumuniste la via.

M. Sampson.

Por respondi konvene al la ĉi-supra letero, mi devus verŝajne transpaŝi la limojn, kiujn ĉiu devas respekti, verkante por "S-ulo" aŭ "S.R.". Tion kompreneble mi ne faros; tiom pli, ke mi ankoraŭ okupas respondecan postenon en SAT. Estu do nur dirate, ke la celo de mia artikolo estis atentigi la legantaron al tiu fakto, ke la nuntempa internacioj estis tute nekapablaj organizi mondskale, ne eĉ eŭropskale, kontraŭfaŝistan batalon.

Noti la fakton, ke Sovetio, sub la Stalina regado, ne eĉ bojkotas la germanajn varojn, neniel signifas malamikecon al la Sovetia popolo. Tiuj varoj sendube necesas por "konstrui socialismon", sed ili estas haveblaj en Britio, Francio, Usono k.a. landoj. Mi tre miras, ke K-dino Sampson, kiel ano de la Brita Kompartio ŝajne ne scias, ke la bolŝevismo havas nenion komunan kun la pacisma ideologio. Kaj se Sovetio faras ĉiajn cedojn antaŭ Japanio rilate al la ĉinia fervojo pro amo al la "mondpaco", mi ne povas klarigi al mi, kial en 1929 la ruĝa armeo batalis kontraŭ la ĉinojn ĝuste por konservi tiun saman fervojon. Tiu konstato ankaŭ ne estas montri malamikecon al Sovetio, tial ke mi tiutempe aprobis tiun batalon de la ruĝa armeo, kiam multaj revoluciuloj parolis pri "ruĝa imperialismo".

Fari la konstaton, ke Hitler povis kapti la regadon, nerenkontinte organizitan kontraŭagadon, kiel okazis en 1920 kontraŭ la "Kap-puĉon", tio ne estas dubi pri la batalpreto kaj kuraĝo de la klaskonscia germana proletaro. Estas vere, ke la Kompartio alvokis por ĝenerala striko. Kial tiu alvoko restis senefika? Jen demando, kiun mi ne povas esplori, tial ke mi tro severe prijuĝu la politikon kaj taktikon de la nunaj gvidantoj de Komintern, kaj tio ne estas permesita en SAT-organoj. Mi jam eble eĉ tro diris kaj sekve finos, petante la legantojn, ke ili bonvolu relegi atente kaj kompreneme mian artikolon por plene taksi la gravon de miaj "stultaĵoj".

E.L.
  1. Tiu ĉi artikolo aperis en "Sennacieca Revuo" de la 10a de majo 1933. N.d.l. komp.