Ĉu li?/Ĉapitro Dekunua

Ĉu li? ()
(p. 299-321)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO DEKUNUA

La morgaŭon matene Maziero alkuris al la hejmo de Beatrico. Kiam li eniris, la unua vizaĝo, kiun li renkontis, estis tiu de Fradeko. La junulo ne estis ankoraŭ elirinta.

Lacigite de varma amnokto, la pseŭdogeedzoj vekiĝis malfrue, ĉar la dormo ilin senmovigis nur frumatene en brakoj unu de alia.

Ili komencis ellitiĝi, kiam alvenis Maziero.

— Ha! ekkriis la bankiero, sin turnante al Petro, mi konstatas, ke hieraŭ sinjorino Klozelo diris la veron. Ci reprenis cian edzinon, kaj kun ŝi rekomencis la geedzan kunvivadon.

Pro tiu cidiro Fradeko tremetis, kaj rigardadis la maljunulon per tiel mireganta ŝajno, ke ĉi tiu, rekonante sian mallertecon, tuje respondis:

— Pardonu, mia kara Fernando: mi komprenas la mutan riproĉon, kiun enhavas cia rigardo. Nun, tial ke mi scias ĉion, ci timas, ke forgeso venanta de mi malvualigos cian sekreton, tiun sekreton, kiun ĝis nun ci konservis por ci sola tiel lerte kaj tiel persiste.

Fradeko nenion respondis.

Tiam Maziero daŭrigis, farante videblan ekpenon:

— Ne timu, Petro: eĉ en intimeco, eĉ en ambaŭesto mi ĉiam daŭrigos agi kun vi same kiel kun fremdulo: neniam mi al vi cidiros. Mi tro timus, se mi prenus tiun kutimon, min perfidi, kiam ĉeestos aliaj homoj. Al mi sufiĉos, por esti feliĉa, scii, ke mi vin retrovis, senti, ke estas vere vi mia baptofilo, la infano, kiun mi edukis, la filo de mia malnova amiko Leopoldo.

— Sinjoro Maziero, respondis Fradeko, mi amegas Beatricon: eliri for de ŝi nun estus al mi tute neeble. Hodiaŭ, tial ke ŝi fariĝis mia edzino, por ŝin konservi ĉiam apud mi, mi konsentas fari ĉiujn cedojn kaj ĉiujn oferojn. Estas necesege, ke por ŝi, por vi, por Klozelo, por Juliino, mi estu Fernando Herbeno, ŝia edzo kaj via baptofilo. Tion mi komprenas; de tio dependas mia feliĉeco. Mi eĉ opinias, ke por tia prezo ĝi ne estas tro kare aĉetita. Sed pripensu, ke mi vestas teruran respondecon, min kovrante per individueco, kontraŭ kiu ĝis nun mi tiel obstine protestis. Estas minacitaj mia libereco kaj eble mia vivo. Mi vin petegas: ne min pentigu pro mia ekspersoneciĝo.

En tiu momento, Beatrico eniris rapide en la salonon, havante siajn okulojn ankoraŭ ŝvelantojn pro amo kaj pro dormado.

Ekvidinte la bankieron, ŝi sin ĵetis al lia kolo, kaj lin kisis, ekkriante:

— Ha! sinjoro Maziero, neniam vi scios, kiel plene mi estas feliĉa! Poste sidiĝinte apud Petron:

— Vi vidas tiun malbonulon, tiun kaŝemulon, ŝi daŭrigis. Li ne volis akcepti mian amon: mi estis devigita altrudi al li la feliĉecon, malgraŭ lia konsento.

Kaj dum ŝi parolis, sinjorino Herbeno premis siajn lipojn sur la frunto de l’ junulo, kiu ŝajnis en ekstazo.

Vidante tiun amoplenan scenon, la maljunulo sin sentis kortuŝita.

Li venis, intencante multe riproĉi la geamantojn, kaj pruvi al ili la nesingardon de ilia konduto; sed tiu radiado de feliĉeco kaj de juneco lin blindigis kaj lin paralizis.

Tamen post iom da tempo li daŭrigis:

— Nu, geinfanoj, vi amas vin reciproke; kaj vi estas pravaj, estante rajtigitaj al tio. Do mi ne venas ĉi tien por diri moralaĵojn, kiuj ne havus motivon por esti. Fernando diris antaŭ momento, ke li delasas en niajn manojn sian Fradekan personecon, kaj konsentas refariĝi la homo, kiu li estas reale, tio estas mia baptofilo kaj la edzo de Beatrico. Sed tiun cedon li faras al ni solaj. Ni estus kulpigindaj, se ni trompus la konfidon, kiun li montras. Jen estas do tio, kion mi havas por proponi. Publike estos necesege, ke ni vidu en li nur Petron: eĉ ni devos afekte montri pri lia Fradekeco certecon pli grandan ol tiun, kiun ni vidigis, kiam ni dubis ankoraŭ. La konsekvenco de tio, kion mi ĵus diris, estas jena: ĉiu ajn kunloĝado devas esti severe malpermesita. Vi havos ambaŭ vian specialan apartamenton: mi toleras, ke tiujn apartajn loĝejojn vi komunikigu per kaŝita pordo; sed ĉiuj homoj, eĉ viaj servistoj, devos nekoni ĝian ekziston. Mi tre scias, ke malgraŭ tiuj antaŭzorgoj neniu estos trompita. La malbonaj langoj agitiĝos. Dank’ al la nescieco, en kiu oni estos pri via vera situacio, neniu potenco povos malhelpi, ke la klaĉemuloj gustumos kiel frandaĵon la elementojn de kalumnio, kiujn vi al ili prezentos. Tamen mi esperas, ke la mondumo estos flatita pro via diskreteco, kaj vin dankos, tial ke por montri al ĝi vian ŝaton, vi prizorgos respekti la eksteraĵon.

Ju pli la bankiero parolis, des pli Petro kaj Beatrico, sin tenante reciproke per la mano, kapjesis signe de aprobo.

— Ĝuste, rimarkigis la juna virino, la apartamento, kiu troviĝas sur la sama ŝtuparplaceto kiel la mia, estos vakanta por la venonta lutempo. Vi povos tion kontroli, Petro; kaj se ĝi ne estas ankoraŭ luita, vi ĝin rezervigos.

Tio, kio estis dirita, estis farita.

Fradeko lasis la loĝejon, en kiu li vivis kun Reĝino, kaj venis sin loki en la apartamenton, kiu apudiĝas tiun de Beatrico. Li profitis foreston de Viktorino, kiu iris pasigi unu monaton en sia familio, por bori tra la muro malfermaĵon malgrandan sed sufiĉe larĝan, por ke maldika homo povu ĝin transiri. Poste li ĝin kaŝis per du grandaj ŝrankoj, kies fundon li formetis, kaj kiujn li fiksis sur la muro. La ŝlosilojn de tiuj du mebloj li ĉiam havis en sia poŝo: kaj ĉiuvespere, tuj kiam Viktorino kaj lia servisto estis ambaŭ suprenirintaj al siaj ĉambroj, li venis retrovi la junan virinon en ŝia apartamento.

Sed dum la tago, la ekzistado de Beatrico estis tute apartigita el tiu de Fradeko. Sinjorino Herbeno akceptis siajn amikinojn kaj ilin vizitis, ĉiam sola kiel antaŭe. Siaflanke Petro iris al sia oficejo, helpis Mazieron en la direktado de la bankofirmo, kaj vespermanĝis en restoracio, escepte kiam ĉiuj kunvenis ĉu ĉe unu, ĉu ĉe alia el anoj de tiu nenatura familio.

Dum kelke da tempo nenio diveniĝis. Certe la bonaj amikinoj de sinjorino Herbeno estis iom mirigitaj, eksciante, ke Fradeko venas loĝi en la sama domo, kiel sia bokuzino. Ili suspektis amintrigon, kiun la simileco de Petro kun Fernando preskaŭ pravigis. Por esti plene sciigitaj pri tiu punkto, ili penadis trovi pretekstojn, kiuj al ili igus eblaj vizitojn al sinjorino Herbeno en ĉiuj momentoj de l’ tago kaj eĉ de l’ vespero. Inter ili kelkaj puŝis la scivolon ĝis maldiskreteco, kaj obstine faris al ŝi societon ĝis horo tre nokta. Sed ili ne sukcesis en siaj entreprenoj. Ĉar Petro, kiu estis lerta en meĥanikaĵoj, elpensis plenan sistemon de elektraj sonoriloj provizitaj je interrompiloj: kaj li penetris en la dormoĉambron de la juna virino, nur kiam ĉi tiu lin avertis, ke la loko estas libera.

En komenco, tiu ludo por geamantoj ilin ambaŭ amuzis: sed post kelke da tempo ilin lacigis tiu ĝeno, kiun ili vole altrudis al si; kaj ili metis iom malpli da singardo en siaj amrilatoj.

Sed se la videblaj montroj mankis, se la evidenteco ne estis konstatebla, kompreneble la moralaj pruvoj tiel klare aperis, ke oni ne bezonis esti tre sagaca observanto, por penetri ĝis fundo la dolĉan sekreton, kiun ambaŭ kredis tiel perfekte kaŝita.

La indiferentuloj tre rapide rimarkis, ke, depost la foriro de Reĝino, kaj precipe depost la nova lokiĝo de Petro, la fizionomion de Beatrico, iam stampitan de nekuracebla malĝojeco, ŝajnis kontraŭe nun lumigi la radieco de interna feliĉeco. Plie la geamantojn ĉiutage perfidis la sintenado, kiun ili afekte montris unu al la alia, en la ĉeesto de fremduloj. Estis neeble al ili resti naturaj tiel, kiel ili faris, antaŭ kiam ili kuniĝis: pro tio timante, ke ili senvualigos la sentojn, kiuj agitis iliajn korojn, ili trograndigis sian detenemon, kaj afekte montris malvarmecon, kiun nenio pravigis.

Fine okazis fariĝo, kiu igis tute neutilaj ĉiujn iliajn antaŭzorgojn.

Beatrico gravediĝis. Alvenis do tiu bubo, tiel dezirita de Maziero kaj de sinjorino Herbeno, sed ho ve! en kiaj malĝojaj kondiĉoj! Kvankam por sia patrino ĝi estas legitima, tamen ĝia patro estos devigata ĝin deklaracii al oficisto de la civila etato kiel naskitan de nekonitaj gepatroj.

Beatrico kaj Petro trovis rimedon por refari sian ekzistadon: ambaŭ vivis en plena ĉielo, feliĉaj kaj forgesitaj: kaj sur tiun malfeliĉan senkulpulon refalos la pezo de la malfeliĉo, kiu preskaŭ rompis ĝiajn gepatrojn.

Kiam sinjorino Herbeno decidis, ke ŝi reedziniĝos kun sia iama edzo, ŝi zorge ekzamenis ĉiujn eblajn konsekvencojn de tia ago. Kompreneble sur la unua vico staris tiu okazantaĵo, kiu cetere al ŝi ŝajnis neevitebla. Tiu perspektivo ne ŝin haltigis sur la vojo, kiu estis por ŝi la vojo al devo. Ŝi havis neniun bedaŭron pro la ago de ŝi farita, sentante, ke ŝi agus ankoraŭ sammaniere, se tia eventualeco povus prezentiĝi por la dua fojo.

Tamen ne sen maltrankvileco ŝi antaŭrigardis la epokon en kiu, kiam ŝia gravedo fariĝos videbla, ŝi ne povos plu ĝin kaŝi. Antaŭtempe ŝi vidis, ke ĉiuj homoj kaj precipe ĉiuj hominoj, kiuj ŝin konas, al ŝi turnos sian dorson kun ŝajnoj de timigita hontemo, ŝin konsiderante kiel virinaĉon, kaj al ŝi divenigante aŭ eĉ malkonfuze sciigante, ke ĉia ajn mondumrilato fariĝis neebla kun virino, kies moroj estas tiel malĉastegaj.

Efektive kiam la novaĵo iom post iom vastiĝis, ĝi naskis ĝeneralan miregon. Certe ĉiuj homoj estis konvinkitaj, ke ekzistas inter Beatrico kaj ŝia bokuzo sento pli amema ol simpla amikeco. Sed oni kredis, ke ĝis nun ĉiuj iliaj amaĵoj ne preterlasis la limojn de negrava amindumeto: kaj subite tiu amindumo aliformiĝis en ĉiutagajn geedzajn kuniĝojn, kiujn pruvis la apudeco de du apartamentoj; kaj plie ĝi havis kiel konsekvencon tiun situacion, kiun la solaj virinoj, leĝe unuigitaj kun viro per geedzecaj ligiloj, havas rajton montri kun fiereco.

Dum la unuaj semajnoj, la efiko, kiun timis Beatrico, efektiviĝis en la preskaŭ tuto de ŝiaj mondumaj rilatoj. En unu momento la juna virino vidis, ke ŝin forlasas ĉiuj homoj, kiuj en la pasinta tempo montris al ŝi la plej grandan simpation. Se kontraŭ tiu ĝenerala malestimo sinjorino Herbeno ne estus havinta por ŝin subteni la grandecon de sia amo kaj la senkulpigon de sia konscienco, ŝi estus sentinta sin terure malfeliĉa.

Sed iom post iom fariĝis returneniro. Ŝia kazo ŝajnis speciala, eksterordinara, neniel similanta ĉiujn aliajn kompareblajn kazojn. Oni memoris pri iaj ĵurnalaj artikoloj, kiuj estis publikigitaj, kiam okazis la eksedziniĝo de Reĝino, kaj kiuj certigis, ke Fradeko kaj Herbeno estas unu sama persono sub du malsamaj nomoj. Tiujn artikolojn oni komentariis: kaj la konversacioj, pri kiuj Beatrico estis temo, preskaŭ ĉiam finiĝis per tiu frazo:

— Se tamen li estas ŝia edzo, ŝi estas rajtigita.

Tio, kio kunlaboris por akceli la movadon de la publika opinio, kaj ĝin instigis fariĝi favora al sinjorino Herbeno, estis jena: Fradeko faris nenion por konservi la nomon montritan sur lia naskiĝa akto. Oni lin nomu Fernando aŭ Petro, Herbeno aŭ Fradeko, li indiferente respondis al ĉiuj tiuj vortoj, ne ŝajnante preferi pli unu ol la alian.

Vane Maziero komandtone ordonis al ĉiuj siaj oficistoj, ilin minacante de tuja forpermeso, se ili malobeos, ke neniam ili nomu la junulon per tiu vorto Herbeno, al kies porto neniel lin rajtigis lia civila etato, la bankiero havis neniun povon por altrudi sian volon al siaj klientoj. Pro tio iom post iom la nomo Fradeko preskaŭ malaperis.

Tiu malapero donis grandegan antaŭenpuŝon al la laboro de rehonorigo, kiu de tago al tago pli kaj pli fortiĝis por Beatrico.

Ekzistas virinoj, kies vizaĝo estas stampita de tiel ĉasteca sigelo, kiuj havas en siaj okuloj ŝajnon de tiel virga senkulpeco, ke la ideo de kulpo malbone akordiĝas kun la impreso, kiun ili sentigas. Tia estis la kazo de Beatrico. Kiam oni ŝin rigardis, oni ne povis kredi, ke ŝi estas kapabla de malvirteco kaj de malĉasteco; kaj oni preferis vidi en ŝia situacio la konsekvencon de misteraj kaj nekonitaj kaŭzoj, prefere ol la vivegecon de l’ organismo kaj la deliron de sentoj.

Pro tio la pli maltimemaj rekomencis alproksimiĝi al ŝi, poste aliaj, poste aliaj ankoraŭ, kiuj fine altiris la pli timemajn.

Post kelkaj monatoj, la neregula situacio, en kiu troviĝis Fradeko. kaj sinjorino Herbeno, estis akceptita sen komentarioj, kaj eĉ fariĝis, se oni povas tiel paroli, preskaŭ reguligita, dank’ al la senapelacia sentenco de la publika opinio.

La sola viktimo oferita estis la nomo Fradeko, kiu tiufoje dronis sen espero de revivigo.

Nun, tial ke ilia amkuniĝo estis konita de ĉiuj, Petro kaj Beatrico ne faris plu pri ĝi ian misteron. En ĉiuj lokoj oni ilin renkontis unu apud la alia. En hejmojn, en kiuj ili estis ambaŭ invititaj, anstataŭ alveni aparte, kiel ili faris en la iama tempo, kontraŭe ili maltime sin prezentis kune, kiel farus legitimaj geedzoj.

Tiam neevitebla fenomeno okazis. Male de tio, kio kutime vidiĝas, Beatrico donis sian nomon al la patro de sia infano: kaj la lakeo anoncis, ne ŝanceliĝante:

— Gesinjoroj Herbeno!

Fradeko aŭdis kaj silentiĝis.

Pro kia motivo, al li diris ian tagon sinjoro Ĵakemaro, vi toleras tiun anstataŭigon, kiu povas nur vin malpligrandigi! En via loko, mi protestus.

— Kion vi volas, ke mi faru? Mi longatempe senhalte protestis: sed neniu min kredis; kaj mi komprenas, ke neniu povis min kredi. Mi kontraŭbatalis per miaj tutaj fortoj: mi falis venkita. Hodiaŭ mi estas lacigita de tiu senĉesa penado, kiun mi devus ĉiutage rekomenci sen ia rezultato. Tiu nomo Herbeno estas vera Sizifa ŝtonego. Anstataŭ lasi ĝin peze refali sur miajn ŝultrojn, mi preferas ĝin porti kuraĝe. Jen estas ankoraŭ la plej bona rimedo, por ke ĝi ne min premegu.

Sinjoro Ĵakemaro skuis la kapon, sin demandante ĝis kia grado estas kredinda tia klarigo.

— Plie, daŭrigis Petro, la feliĉeco igas malkuraĝa. Mi ne estis dorlotita de l’ vivo. Depost mia naskiĝo ĝis la tago, en kiu mi renkontis Reĝinon, mi ĉiam estis malfeliĉa. Neniu homo amis min, kiu sentas en koro tian bezonon de amemo. Subite kaj sinsekve la hazardo min metas en ĉeesto de du virinoj, kiuj tuje, pro simileco, al mi malŝparas trezorojn de amo ... destinita por alia viro; mi tion konfesas. Sed ĉu tio valoras? La saĝulo estas tiu, kiu scias profiti la bonaĵojn, kiam ili alvenas, ne serĉante esplori tro detale.

Fradeko estis prava. En la dolĉa varmeto de lia geedza nesto, mole vatumita de Beatrico, la junulo sin lasis vivi, interniĝante en feliĉigan kvietecon, kiu formetis for de li ne nur ĉian deziron al ribelo, sed eĉ ĉian eblecon al kritikado.


En tiu epoko, Beatrico, kuracita de Maziero, naskis knabon, kiun oni nomis Maŭrico.

Kiel la bankiero jam promesis al la juna virino, tri jarojn antaŭe, li volis fari por la filo tion, kion li estis farinta por la patro: kaj li tenis la novnaskiton super la baptujo.

Antaŭ tiu etulo, kiu alligis Beatricon kun Petro per ligilo pli nerompebla ol la formulaĵoj de la geedzeco, la estinteco plene malaperis, kaj ekzistis la sola estanteco. Depost sia kuniĝo Fradeko kaj sinjorino Herbeno akordiĝis per neesprimita konsento por neniam fari ian aludon al fariĝoj, kiuj antaŭiris ilian unuiĝon: kaj ambaŭ kutimis al tiu diskreteco pli facile, ol ili kredis komence. Efektive en la unutoneco de saĝe ordigita vivado, oni malmulte pripensas pri fariĝoj okazintaj kelkajn jarojn antaŭe. La ĉiutagaj fariĝoj ĝenerale sufiĉas por okupi la penson kaj fariĝi temo por konversacioj. Specialaj kaj sekve maloftaj cirkonstancoj estas necesaj, por ke geedzoj estu instigitaj kontraŭeniri la fluon de siaj memoroj: kaj se unu aŭ alia havas gravajn motivojn por neniam skui la cindrojn de doloriga estinteco, tiu estinteco povas trankvile dormi en silento kaj en forgeso, ĉar neniam oni bezonas ĝin revivigi.

Precipe kiam naskiĝas infano, tiu spirita fenomeno plej intense okazas. Tiu etulo absorbas por sia profito ĉiujn momentojn kaj ĉiujn pensojn; ĝi fariĝas la celo, la unika priokupado de la vivo. Kiam, dum sia dormado, ĝi lasas al siaj gepatroj kelkajn horojn de ripozo, ĉi tiuj, kiuj pensas nur al ĝi, kiuj parolas nur pri ĝi, ne havas plu libertempon por sin okupi pri la pasintaj aferoj. Estinteco ekzistas nur por maljunuloj; sed por infanoj havas valoron nur estanteco kaj precipe estonteco.

Pro tio la amo, kiun Petro dediĉis al sia filo, vestis tuj karakteron de perforteco, kiu similis frenezecon.

— Ha! li rediris ĉiumomente al tiuj, kiuj bonvolis lin aŭskulti, ĉu mi estas Herbeno? ĉu mi estas Fradeko? Fakte tiu detaleto havas nun neniun gravecon, tial ke bedaŭrinde neniam Maŭrico povos porti unu aŭ alian el tiuj nomoj. Eble en la pasinta tempo Beatrico amis sian infanecan amikon, eble eĉ ŝi edziniĝis kun li; tion mi ne volas scii: sed por mi unu afero estas nediskutebla; hodiaŭ malgraŭ memoroj, malgraŭ similecoj, kiam ŝi amas la patron de sia filo, min ŝi amas, min solan kaj ne alian. Petro rezonis ĝuste. Transporto de sentoj, tute favora al li, efektiviĝis en la koro de Beatrico; kaj tion ne eĉ rimarkis la juna virino.

Kiam Fradeko revenis el Svisujo, dum lia mallonga geedzado kun Reĝino, en epoko, en kiu okazis la vojaĝo en Dinan, kaj eĉ dum la komencoj de ŝia reedziniĝo, la sento, kiu instigis sinjorinon Herbeno kaj ŝin devigis, se oni povas tiel paroli, sin ĵeti en liajn brakojn, estis farita nur de la impresoj ankoraŭ novaj, kiujn estis lasinta en ŝia koro ŝia amo al Fernando. Sed depost tiu epoko, kiom da ĉiutagaj fariĝoj venis sterniĝi unu sur la alian, forigante iom post iom per siaj sensacioj ĉiutage renovigitaj la impreson nun maljunigitan de malnovaj memoroj.

Reale antaŭ kiam Herbeno eliros el Francujo por veturi al Noumea, Beatrico ĉiam malsana tute aŭ preskaŭ tute nekonis la edziniĝon. La geedza vivo kun siaj ĝojoj vere komencis por ŝi nur en la tago, en kiu la patro de Maŭrico estis retrovita kaj reenigita en la familian hejmon.

Do sinjorino Herbeno estis dankema al Fradeko pro la aliformigo, kiun la kisadoj de l’ junulo efikis en ŝi; kaj la nuna amo, kiun ŝi sentis al li, estis plene sincera. Post kiam ŝi estis ameginta Petron tra la memoroj de l’ estinteco, Beatrico nun amis lin por li mem, sen limigo, sen kaŝpenso.

Certe la naskiĝo de Maŭrico multe influis tiun sentimentalan evolucion, sed ĝi ne ĝin produktis. Post tempo la sama fenomeno estus sammaniere fatale okazinta. La alveno de infano havis nur kiel rezultaton, ĝin akceli.

Post la akuŝo de sinjorino Herbeno, estus ridinde daŭrigi pli longatempe antaŭzorgojn, kiuj nun ne povis plu erarigi iun homon.

Plenumante serioze siajn patrajn devojn, Petro ne lasis plu la junan virinon, kunmanĝis kun ŝi, unuvorte vivis kun Beatrico same kiel farus vera edzo.

Tamen li konservis sian privatan apartamenton, por ke sinjorino Herbeno povu libere akcepti en sia propra hejmo la skrupulemajn homojn, kiujn la preskaŭ senĉesa ĉeestado de Fradeko ĉe Beatrico eble skandalus. Sed la du ŝrankojn oni formetis, ĉar ili obstrukcis la ĉambrojn; kaj oni almetis pordon al la malfermaĵo de l’ muro. La elektraj piloj de sonoriloj, ne estante plu observitaj, difektiĝis kaj ne funkciis plu. La servistoj libere iris el unu apartamento al la alia, ĉar nun tiuj du ĉambraroj faris unu solan kaj saman loĝejon, Tamen Petro konservis kutimon: en sian hejmon li ĉiam eniris unue, kaj li penetris en la loĝejon de sia edzino, nur kiam li estis petinta de Viktorino, ĉu neniu troviĝas en la salono.

Sed momento alvenis, en kiu tiuj eble tro grandigitaj skrupuloj ne eĉ havis plu motivon por esti. Tiam la plej severaj moralistoj estis devigitaj konfesi, ke, kuniĝante kun Fradeko, ne nur Beatrico havis por si rajton, sed plie ke, revenante al sia nediskutebla edzo, ŝi faris nur sian devon.

Du jaroj estis pasintaj depost la naskiĝo de Maŭrico.

Ian tagon Maziero venis viziti sinjorinon Herbeno; kaj la infano, laŭ sia kutimo, komencis grimpi sur la genuojn de l’ bankiero kaj enesplori per siaj malgrandaj manetoj la poŝon de sia granda amiko, por preni la bonbonan saketon, kiun li estis certa, ke li trovos en ĝi.

En tiu momento la vizaĝo de la knabeto troviĝis plene lumigita de l’ suno; kaj Maziero, kiu lin ekzamenis ridetante, ekkriis:

— Li estas la viva portreto de sia avo!

— Kion vi volas diri, baptopatro? interrompis Fradeko. Tial ke Beatrico ĉiam aŭdis tiun vorton en la buŝo de Maŭrico, ŝi faris kiel sia filo; kaj Petro ŝin imitis. La maljunulo sentis pro tio grandegan ĝojon. Fine li retrovis sian filigan infanon, sian unuan baptofilon tia, kia li estis en la pasinta tempo. En la komenco, tiu nomado estus estinta por Fernando tro danĝeroplena: Maziero tion komprenis kaj ne insistis. Sed nun, tial ke la jaroj pasis, tial ke precipe Maŭrico kaj lia patrino ĝin uzis dudekfoje dum la tago, ĝi ne povis plu mirigi iun kaj sekve danĝerigi Fradekon.

— Kion vi volas diri, baptopatro? ripetis Petro.

— Mi volas diri, ke mi retrovas en la fizionomio de Maŭrico ĉiujn trajtojn de Leopoldo.

— Tio estas neebla.

— Kial? Ĉiutage oni vidas atavismajn fenomenojn multe pli strangajn. Tiu infano similas al sia avo, same kiel vi rememorigas Klotildon.

— Ĉu vi estas certa, ke vi ne eraras? Ĉar tia certigo ŝajnas tiel neverŝajna.

— Tiu certigo estas ne nur tute verŝajna sed plie nediskutebla. Tiu, kiu, koninte Klotildon, vin ekvidus por la unua fojo, ne ŝanceliĝis por diri, ke vi estas ŝia filo.

Aŭdante tiun opinion, konigitan laŭ tiel neplotestebla maniero, Fradeko nenion respondis kaj eliris.

Post kelkaj tagoj, sinjorino Herbeno kondukis Maŭricon al Maziero, kiel ŝi kutimis fari tre ofte, por ke la infano povu kisi sian baptopatron.

— Venu do kun mi, diris la bankiero al la juna virino; mi havas ion por montri al vi.

Kaj li ŝin enirigis en sian laborĉambron. Ĝi estis loko, en kiu la maljunulo sin enfermis kun siaj memoraĵoj. Plena de ĉiuspecaj objektoj, relikvoj de l’ pasinta tempo, ĝi estis por li vera sanktejo, en kiun eniris neniu krom Baptisto. Sola Reĝino transiris ĝian sojlon, dum la vespero, en kiu ŝi surprizis, ne ĝin komprenante, la teruran sekreton, kiu mordetis kiel ulcero la ekzistadon de l’ malfeliĉulo.

Sur la kontraŭa muro, malkunigitaj de la fenestro, la portretoj de Leopoldo kaj de Klotildo, pentritaj laŭ natura amplekso, eterne ridetis en siaj orumitaj kadroj.

— Rigardu kaj komparu, diris Maziero al Beatrico, montrante per unu mano sian malgrandan baptofilon kaj per la alia la du portretojn. Ĉia diskuto ŝajnis neutila. Fradeko similis al Klotildo tiel, kiel viro povas simili al virino: kaj ne estis malfacile diveni, ke kiam Leopoldo estis dujara, li devis havi fizionomion similan al tiu, kiun Maŭrico hodiaŭ prezentas.

— Tiu simileco estas eksterordinara, murmuris sinjorino Herbeno; sed kiam oni iomete pripensas, ĝi tre facile klariĝas.

Kaj ŝi restis longatempe kontraŭ la du portretoj, ilin rigardadante, komparante la trajtojn de Leopoldo kun tiuj de Maŭrico, dum Maziero diris:

— Depost la letero de sinjoro Morno ni konas la veron. Sed kiam eĉ ni estus dubintaj ĝis hodiaŭ, mi kredas, ke tiu atavisma fenomeno estas pli altvalora pruvo ol ĉiuj aliaj kunigitaj fariĝoj. Jam estis malfacile akcepti, ke la naturo sin ripetis laŭ tiel identa maniero; sed supozi, ke la sama kazo povas rekomenci por la dua fojo en du malsamaj familioj, supozi ekzemple, ke la filo de Petro povas simili al la patro de Fernando per simpla efiko de hazardo, tio preteriras la limojn de la plej malracia fantazio.

Tiu simileco mirigis ĉiujn homojn, kiuj en la pasinta tempo konis la kapitanon Herbeno. Inter ili kelkaj konservis en sia albumo la fotografaĵon de la juna oficiro, kiam ĉi tiu estis ankoraŭ infano. Oni komparis: kaj estis evidente por ĉiuj, ke la filo de Fradeko estas la nepo de Leopoldo. Do Petro, kiu jam similis al Klotildo, povis esti nur la baptofilo de Maziero kaj la edzo de Beatrico. Rekomencante kun li la geedzan kuniĝon, la juna virino estis do ne nur ne riproĉinda sed kontraŭe tute laŭdinda, ĉar ŝi donis grandan kaj tre imitindan ekzemplon de edzina fideleco.

Tio sufiĉe famiĝis, por ke la juĝistaro estu devigita atenti al ĝi. La Prokuroro de Respubliko parolis pri tio al la Ĝenerala Prokuroro, kiu siavice parolis al la Gardisto de Sigeloj.

— Je Dio! respondis la ministro, estas kredeble, estas eĉ certe, ke Fradeko kaj la ĉenrompinta Herbeno faras unu solan viron; sed fakte la leĝaj pruvoj tute mankas. Malgraŭ sia kondamno, tiu knabego trovis rimedon por konservi la estimon de ĉiuj homoj: neniu kredis al lia kulpeco. Aliparte lia civila etato estas neprotestebla; mi same parolos pri liaj aliaj aktopaperoj, kiuj ŝajnas tute laŭregulaj; fine oni estas devigata konfesi, ke absolute neriproĉinda montriĝas lia publika konduto. Pri lia privata mi diros nenion; ĉar ĝi ne nin koncernas. Do tial ke tiu afero estas jam tre malnova; tial ke ni povus erari; tial ke eraro nin igus mokindaj, laŭ mia opinio, se Fradeko daŭrigas esti singardema, se li ne tro altiras la famon al sia persono, estas preferinde scii nenion kaj lasi dormi la aferojn.

Klozelo, kiu havis multe da kamaradoj en ĉiuj fakoj de la magistrataro, aŭdis pri tiu respondo. Li rapide ĝin konigis al siaj amikoj.

Ĉiuj ĝojis eĉ Petro; ĉar depost kiam li konstatis mem la eksterordinaran similecon, kiu ekzistas inter lia filo kaj la patro de Fernando, li ne protestis plu. Certe li konfesis al neniu, ke li estas Herbeno; sed lia silentiĝo mem ŝajnis por ĉiuj vera konfeso.

— Nun, tial ke li ne povas plu nei, diris iam Maziero al Eduardo, kial do li obstinas en sia muteco?

— Laŭ mia opinio, li estas tute prava, respondis la advokato. Memoru la parolojn de l’ ministro: “Se Fradeko daŭrigas esti singardema, se li ne tro altiras la famon al sia persono.” Vera konfeso lin pereigus, ĉar tiam la juĝistaro estus devigita sin intermeti. Tiel longe kiam Petro ne parolos, oni havos eble dubojn, sed neniun certecon. Absoluta silento, jen estas lia unika savilo.

— Sed dum tiu tempo la jaroj fluas. Beatrico kaj li estos kondamnitaj pasigi sian tutan ekzistadon en stato de ŝajne neleĝa kunvivado; neniam Maŭrico povos esti legitimigita.

— Estas vere. Sed ĉu ekzistas rimedo por tion malhelpi? Fakte tio havas gravecon nur flankan, tial ke ĉiuj homoj scias nun, kion ili devas opinii, kaj konas pri tiu punkto la tutan veron. Reale sinjorino Herbeno kaj ŝia edzo estas plene feliĉaj, ĉar la nereguleco de ilia situacio estas nur ŝajna, kaj ili ĉiam daŭrigas ĝui la ŝaton kaj la estimon, kiujn ambaŭ ĉiam meritis.

Kaj la vivado daŭrigis laŭ fluo egala, vintre en Parizo kaj somere en Vaucresson.

Tial ke la pseŭdogeedzoj ne havis sufiĉe da mono por pagi al si la lukson de du loĝejoj, unu en urbo kaj la alian en kamparo, la bankiero, kies medicinaj opinioj ne ŝanĝiĝis, kaj kiu volis, ke la malgranda Maŭrico vivu kiel eble plej plene en kamparo, ĝentile proponis al Petro kaj al Beatrico plenan apartamenton en sia Vaucresson’a kampodomo.

En ĝi la maljunulo akceptis multe da vizitantoj. Inter ili ofte vidiĝis sinjoro Ĵakemaro, lia malnova Sèvres’a amiko, kiu aĉetis al li kaj al la du heredantinoj de fraŭlino Delanjo la duoblan kampodomon, kiu laŭ lia opinio faras unu solan bienon.

Unue li intencis detrui la du domojn kaj konstrui en ilia loko mezepokastilan kasteleton, kies ideo lin travagis depost lia junaĝo. Sed tial ke la mono mankis por ebligi la realigon de lia revo, li ĝin prokrastis ĝis pli feliĉaj tagoj, kaj atendante li ludonis aparte la du bienojn.

Sed fine li eksciis la morton de maljuna naŭdekjara praonklo, kies heredaĵon li esperis depost pli ol dekkvin jaroj. Nun li do povos efektivigi tiun deziron, kiu lin karesis dum lia tuta vivado.

Depost ok tagoj sinjoro Ĵakemaro estis metinta la laboristojn en sian Sèvres’an bienon, kiam ian vesperon li alvenis al Vaucresson, kaj petis de Maziero, ĉu li bonvolas lin akcepti private.

— Kio do okazas tiel mistere? demandis la bankiero. Sinjoro Ĵakemaro eltiris el sia poŝo skatoleton el ferlado.

— Jen estas, li diris, tio, kion la detruistoj trovis en la muro de la dometo, kiun vi iam konstruis por via ĝardenisto. Unu el brikoj estis tre lerte formetita kaj anstataŭita de tiu skatolo. Kiam la tapetpapero estis regluita sur ĝi, oni ne povis ion rimarki. Se la dometo ne estus detruata, tiu objekto povis resti en tiu loko dum multe da jaroj: neniu estus diveninta ĝian ekziston.

— Ĉu vi rigardis, kio en ĝi troviĝas?

— Tio estus maldiskreta. Mi alportis la aferon, ne ĝin malferminte.

Ĝi estis malnova skatolo por sardeloj. La kovrilon iam deŝiritan oni maldelikate rekunlutis. Tiu, kiu plenumis tiun laboron, ne kutimis fari tian taskon: tio estis videbla per unu ekrigardo.

Maziero prenigis en la kuirejo la ilon, per kiu oni malfermas la peklaĵujojn, detranĉis la folion el ferlado, kiu fermis la skatolon, kaj, ĝin relevinte, rigardis en interno.

— Letero! li diris. Tio fariĝas miriga. Li prenis la koverton. Ĝi estis poŝtmarkita, por ke oni povu ĝin tuje ĵeti en poŝtskatolon, kaj portis la surskribon:

Por doni al sinjoro Klozelo, advokato en Parizo.

— Sed mi rekonas la skribmanieron de Reĝino! ekkriis la bankiero.

La letero estis sigelita de kvin vaksaj sigeloj, sur kiuj reliefiĝis la du literoj R. K.

— Reĝino Kolardo! Mi ne eraris. Cetere mi rekonas la sigelilon de tiu malfeliĉulino. Sinjoro. Ĵekemaro, aldonis Maziero, sin turnante al sia iama najbaro, ĉu vi povas doni al mi du horojn?

— La tutan vesperon, se vi volas.

— Venu kun mi Parizon. Mi rapidas porti tiun leteron al Eduardo, tial ke li sola havas rajton ĝin sensigeligi. Samtempe vi rakontos al li en kiaj cirkonstancoj ĝi alvenis en viajn manojn.

Dum la vojiro, la bankiero diris al sia kunulo:

— Ĉiam mi suspektis Reĝinon, ke ŝi estas tiu mistera virino, kiun mia kompatinda Fernando neniam volis perfidi. Mi estas certa, ke tiu letero enhavas klarigon pri la enigmo, kiu kondamnigis tiun malfeliĉan infanon. Ŝajnas al mi, ke la aŭtomobilo marŝas tiel malrapide kiel testudo, tiel forte mi deziras scii. — Iru do pli rapide, li diris al la meĥanikisto.

— Neeble, sinjoro; mi havus protokolon pro troo da rapideco.

Kiam la advokato, sciigita per kelkaj mallongaj frazoj, prenis la koverton al li adresitan, lia manoj tremis pro kortuŝeco.

Apenaŭ li estis ĵetinta ekrigardon sur la manskribitajn foliojn:

— Vi estis prava, li diris al Maziero. Reĝino estis la amantino de Fernando.

Post momento:

— Dum la tago, en kiu Sedilo mortis, li diris, daŭrigante sian tralegadon, Herbeno pasigis sian tutan posttagmezon en ŝia ĉambro. Bedaŭrinde li lasis ŝin unu horon pli frue ol la horo, en kiu okazis la mortigo: do lia vizito al tiu virino ne povas liveri al li alibi’on. Tamen, aldonis Eduardo, se, en momento kiam okazis la proceso, mi estus havinta tiun dokumenton, ĝi estus liverinta por mia pledado potencan elementon de defendo. Ĉiuj homoj estis favoraj al Herbeno: lia estinta vivo porparolis por li. Malgraŭ premegantaj kulpopruvoj, mi havas konvinkon, ke neniu inter la juĝantoj estus kredinta al lia kulpeco: sola lia kulpiganta silentiĝo lin pereigis.

— Nun, kion ni faros?

Eduardo respondis laŭ malpreciza maniero. Li ne volis paroli en la ĉeesto de sinjoro Ĵakemaro.

Ĉi tiu, kiu estis delikatedukita homo, komprenis, ke lia ĉeesto ĝenas.

— Se vi ne bezonas plu min, li diris, tial ke malfruiĝas, mi preferus ... Maziero ekkaptis fervore la stangon al li prezentitan.

— Senkulpigu min pro la malhelpo, kiun mi okazigis al vi, li diris, premante la manon de lia malnova amiko, kaj lasu min vin danki tre sincere. Nune, tial ke vi rakontis al sinjoro Klozelo ĉion, kion vi scias, mi sentus veran skrupulon, vin detenante.

Kiam sinjoro Ĵakemaro estis elirinta:

— Antaŭ kiam ni faros ion ajn, diris la advokato, unue ni devos demandi Petron. En tiu afero li estas la precipa interesito. Tial ke tiu letero estas konfidencia, mi povas ĝin montri al neniu, kaj tamen ne malrespekti pro tio mian devon. Sola Fradeko povos montri nian planon de konduto. Ĉu li estas en Vaucresson?

— Mi kredas.

— Mi eliras kun vi. Kiam la du viroj estis revenintaj en la kampodomo, ili rapide montris al Petro la leteron malkovritan de sinjoro Ĵakemaro.

Dum la junulo ĝin tralegis, ili penis diveni, laŭ la movadoj de lia fizionomio, la impresojn, kiuj devis agiti lian animon; kaj ili provis antaŭkoni lian respondon.

Kiam Fradeko estis fininta, li malvarme redonis la manuskripton al la advokato, dirante:

— Mi ne konis la ekziston de tiu dokumento, sed mi konis ĝian enhavon. Mi ne bezonis multe pripensadi, por diveni la abomenan konduton de Reĝino en tiu tuta afero. Jam mi estis postulinta de ŝi, ke ŝi sciigu pri tio la juĝistaron: kaj ŝia rifuzo okazigis en nia hejmo terurajn disputojn, kelkajn tagojn antaŭ kiam ŝi provis sin memmortigi.

— Eble tiuj disputoj estis unu el kaŭzoj de ŝia pereiga determino, rimarkigis Maziero.

— Tio estas kredebla, respondis Petro.

— Sed, diris Klozelo, kiu ne forgesis, pro kia motivo li venis al Vaucresson, vi ne diras, kiaj estas viaj intencoj pri tiu letero.

— Sed mi ne bezonas doni mian opinion pri ĝi.

— Ŝajnas tamen, ke estas vi tiu, kiun ĝi koncernas.

— Ha jes, vi estas prava, respondis Petro ridetante, mi tion forgesis. Nu, antaŭ kiam mi konigos mian respondon, permesu, ke mi faru demandon.

— Parolu; mi vin aŭskultas.

— Ĉu la konfesoj de Reĝino sufiĉas por pruvi la senkulpecon de Herbeno?

— Ne, tial ke ili ne liveras alibi’on. Sed dank’ al ili, estos facile pruvi, ke la tuta vero ne estis konita, kiam la sentenco estis proklamita. Tiu letero entenas novan fakton. Sekve oni povas peti la revizion de l’ proceso.

— Tiam kio okazos?

— Neniu povas ĝin diveni: tio dependos de la nova juĝesploro. Nun, tial ke la kulpigato ne povos plu konservi la sekreton pri siaj amrilatoj kun Reĝino, sendube li faros malkaŝojn, kiuj eble ŝanĝos la aspekton de l’ afero: tiam kredeble ĝi finiĝos per sentenco pro senkulpigo.

— Se mi bone komprenis vian rezonadon, verdire tiu senkulpigo sin apogas sur neniun certan fundamenton.

— Mi diris jam: ĉio dependos de la nova procesinformo.

— Sed vi diras, ke Fernando faros malkaŝojn. Pro tio necese estas, ke li sin prezentu al la tribunalo. Sed tion li ne povas fari, ĉar li estas ĉenrompinto.

— Tial ke necese estas, ke la kulpigato sin prezentu mem, se ni ricevas la revizion de l’ proceso, lia puno estos interrompita. Tiam li povos repreni sian veran nomon, kaj aŭdi la proklamon de sia senkulpigo, se li estas senkulpa.

— Aŭ de sia malliberigado, se li ne estas tia. Kaj vi kredas, ke homo, tiel inteligenta kiel estas Herbeno, riskos tian eventualecon. Mi scias, ke, se mi estus en lia situacio, mi ne akceptus, kaj restus trankvile en la loko, en kiu mi estas, ne donante signon de vivo.

— Tiam ĝis via morto vi intencas resti obstine enfermita en via Fradeka personeco. Vi faros neniun provon, vi riskos eĉ neniun danĝeron, por reakiri vian unuan kaj realan individuecon? Petro ridetis.

— Mi ne perdos mian tempon por diskuti kun vi, li respondis. Vi deziras, ke mi konigu mian decidon; mi konsentas. Sed tiu decido estas nerevokebla. Fradeko mi estas; Fradeko mi restos. Oni povos nomi min Herbeno; mi miavice povos ne protesti, respondi eĉ al tiu nomo: sed neniam mi ĝin akceptos; neniam mi ĝin subskribos.

— Mi ne klopodus por influi vian determinon, se ĝi ne posttrenus gravajn konsekvencojn por tiuj, kiujn vi amas, por via edzino kaj por via filo. Ĉu via konscienco ne vin riproĉas, ke vi lasas tiujn du estaĵojn for de la leĝo. Dank’ al via obstino, vi devigos Beatricon esti ĉiame nur via neleĝa kunkuŝantino, kaj Maŭricon, nur adulta infano.

La advokato elparolis tiujn vortojn per severa voĉo, per tono, kiun li estus uzinta, sin turnante al kulpulo.

Petro tremetis kaj sin starigis, havante en okuloj flamon de kolero. Sed li havis sufiĉe da potenco por sin kvietigi mem, kaj respondis trankvile:

— Vi estas prava. Mi devas fari ĉion, kion mi povas, por redoni al mia edzino kaj al mia filo laŭregulan kaj laŭleĝan ekzistadon. Jen estas do tio kion mi havas por proponi: kaj mi kredas, ke mi partoprenas viajn ideojn. Petu la revizion de l’ proceso. Poste tuj kiam vi estos ricevinta la interrompon de l’ puno, enpresigu en ĉiujn Francajn kaj alilandajn ĵurnalojn kaj precipe en Esperantajn gazetojn noton, en kiu vi konigos al Herbeno, ke se li konsentas akcepti novan juĝon, li povas sin prezenti, ne timante ion.

— Tia estis efektive mia unua intenco. Sed ĉu tiuj klopodoj povos havi rezultaton, se vi rifuzas vin montri sub via vera nomo.

— Sekvu mian argumenton. Du aferoj estas eblaj: aŭ Herbeno estas malviva, aŭ li estas viva. Se li estas malviva, ni ne bezonas plu nin okupi pri li. Se li estas viva, kredeble li prenis malveran nomon. Eble eĉ, ŝirmite de tiu malvera nomo, li fondis novan familion pli-malpli laŭregulan, mi tion konfesas; sed tie ne kuŝas la demando.

— Tio estas pli ol verŝajna, diris Maziero, rigardante fikse Fradekon; tio estas certa.

Petro ne palpebrumis.

— En la unua hipotezo, li daŭrigis, kompreneble Fernando ne sin prezentos. En la dua, li ne malsprite forlasos la certan trankvilecon, kiun li ĝuas, por riski la hazardojn de duba rehonorigo. Do li same ne sin prezentos.

— Evidente. Sed tiam, al kio povas utili ...?

— Atendu. La logika konsekvenco de tio, kion mi diris, estas jena: Herbeno estu mortinta ĉu pro natura, ĉu pro socia morto, li estas plene perdita por siaj familianoj. Neniam li revenos mezen de ili.

— Sed mi ne vidas, kian utilon vi povas eltiri el ...

— Grandegan utilon! La silentiĝo de Fernando estos gravega prisupozo pri lia morto. Ĝis nun Herbeno ne estu doninta signon de vivo, tio nature klariĝas. Sed li daŭrigu ne sin montri, li ne klopodu. por sin eligi el la kondamno, kiu pezas sur li, tio estas afero pli malfacile akceptebla. Dubo povas naskiĝi; kaj tiun dubon oni devas lerte ekspluati. Ŝajnas al mi, ke se oni sin turnus al personoj, kiuj havas potencan influon, ne estus neeble redaktigi mortakton je l’ nomo de Fernando. Tiam Beatrico estus libera: mi povus edziĝi kun ŝi kaj legitimigi mian filon.

Petro elparolis tiujn lastajn vortojn kun tono de vera ekscitego. Oni sentis, ke en tiun esperon li metis sian tutan vivon.

Post tiuj vortoj la advokato eliris. Kondukante Eduardon ĝis la stacidomo, la bankiero diris:

— Nun, kia estos via konduto?

— Mi faros tion, kion deziras Fradeko. Li timas, ke, kiam eĉ li estus senkulpigita pri la mortigo de Sedilo, oni lin kulpigos pri bigamio, pro lia edziĝo kun Reĝino. En tiaj kondiĉoj li preferas konservi sian Fradekan personecon, ĉar ĝi sola lin povas protekti kontraŭ tiu dua danĝero. Reale li estas tute prava. Ha! tiu knabego estas diable forta!

Post du monatoj, kiam oni estis ricevinta de la tribunalo la revizion de l’ proceso, Maziero tradukigis en ĉiuj lingvojn kaj enpresigis en ĉiujn Parizajn, provincajn, alidandajn ĵurnalojn kaj fine en la kvindek Esperantajn gazetojn dissemitajn sur la supraĵo de la terglobo noton, kiu devis ĉiutage eldoniĝi dum ses monatoj.

Tiu ago devis kosti al li grandegan monsumon. Sed por redoni al tiuj, kiujn li amas, ripozon kaj honoron, la bankiero ne ŝanceliĝis, kaj oferis gaje parton de sia posedaĵo.

Tiu noto diris:

“Fernando Herbeno, kondamnita al punlaboroj ĝis la fino de sia vivo, kaj nun ĉenrompinta, estas sciigita, ke ĵus oni malkovris dokumenton, kiu liveras por li novan fakton, tio estas se ne pruvon, almenaŭ prisupozon pri lia senkulpeco.

Tiu dokumento estas letero de Reĝino Kolardo.

Antaŭ kiam tiu virino malaperos, ŝi tuŝita de konsciencriproĉoj, konigis laŭ ĝiaj plej etaj detaloj ĉion, kio okazis inter ŝi kaj ŝia amanto, en la tago, en kiu Sedilo estis mortigita Sekve, tial ke la revizio de l’ proceso estas principe ricevita, la puno, kiu frapas Fernandon Herbenon, estas momente interrompita.

Se li konsentas sin prezenti denove antaŭ la tribunalo kaj toleri la provojn de dua juĝo, li povas reveni en Francujon sub sia vera nomo, ne havante ion por timi.”