Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?/V

V.
Granda mistifikado: la balotoj

Ruper: Nu! vi tamen ne povas nei la ekziston en U. S. S. R. de sovetoj, kiuj konsistigas la proletaran diktaturon. Sovetoj ne ekzistas en Italio k Germanio, nek en iu alia faŝista aŭ kapitalista lando. Pro tio dum manifestacioj ni, klaskonsciaj laboristoj, entuziasme k vigle kriadas: Sovetojn ĉie! Ĉu do vi ne legis en niaj gazetoj, kiel la kapitalisma demokratio estas putra, trompa afero? La sovetsistemo konsistigas veran demokration. Ĉu vi estas defendanto de l’ kapitalisma demokratio?…

Futer: Ne, tute ne! Bone mi scias, ke la financistoj k grandkapitalistoj disponas multajn rimedojn por falsi la funkciadon de la demokratia sistemo. Per eldono de grandampleksaj gazetoj, afiŝoj ktp. ili plej ofte sukcesas trompi la laboristojn. La plej bona ideo, la plej ĝusta programo ne povas esti diskonigata, se mankas por tio la mono. Sed estas tamen fakto, ke laboristaj partioj ekzistas, kiuj eldonas gazetojn, afiŝojn k. a. propagandilojn; ke ili povas organizi kunvenojn, manifestaciojn ktp. Tre volonte mi konsentas kun vi, ke sub kapitalisma reĝimo la demokratio estas pli principa ol efektiva; nenian admiron mi havas por la demokrate maskita plutokratio, reganta en Britio, Francio, Usono k. a. kapitalistaj landoj. Sed unuokulan ĉevalon mi ne volus ŝanĝi kontraŭ blinda: nenia demokratio ekzistas sub la diktatoreco ĉu de Stalin, ĉu de Musolini, ĉu de Hitler.

Ankaŭ mi volonte cedos al vi, ke ĉe la unuaj jaroj de l’ revolucio la sovetsistemo estis demokratieca; sed hodiaŭ, kiam mi eldiras la vorton «Sovetio», tiam mi pensas, ke ĝi estas vera antifrazo: fakte, reale jam delonge sovetoj ne plu ekzistas tie. Kun vi mi pretas krii: «sovetojn ĉie!» sed kun la aldono: «k precipe en Sovetio mem…»

Ruper: …!!??…

Futer: Ne ekscitiĝu, mi petas; prefere vi aŭskultu la klarigojn de Iver pri la funkciado de l’ balotoj en U. S. S. R.

Iver: En la praktiko, la vilaĝ- k urbsovetoj estas nur organoj pale similaj al la komunumaj konsilantaroj, ekzistantaj en Francio k alie, sed kun malpli da sendependeco k povo. La popolo havas la rajton nur elekti la anojn de l’ sovetoj, k tiuj lastaj la rajton elekti siajn plenumkomitatojn k delegitojn al la kongresoj. La plenumkomitatoj mem ne tenas daŭre la estrecon, ili lasas ĝin al prezidantaro k, ĉe la supro de la administracia skalo, al la diversaj t. n. popolkomisaroj.

La Konsilantaro el la popol-komisaroj k la Prezidantaro de l’ Centra Plenum-komitato de l’ sovetoj proklamas la leĝojn k la dekretojn. Sekve, kiam okazas, ĉiukvarjare[1], kongreso de l’ sovetoj el la tuta lando, tiam la delegitoj povas nur aprobi la politikon faritan dum tiuj kvar lastaj jaroj: estus ja tro malfrue por difini alian politikan orientadon. Estas do tute ridinde nomi «deputitoj» la elektitojn al la sovetoj, kvazaŭ ili havus ordonan mandaton, donitan de la elektintoj, kiuj havus la rajton kontroli k okaze eksigi siajn deputitojn: oni ne kontrolas nek eksigas tiujn, kiuj havas nur la «rajton» aprobi post kvar jaroj la faritaĵojn de l’ superaj organoj.

Kaj nun ni ekzamenu kiel en la praktiko okazas la «balotoj» en la kadro de iu fabriko. Laŭ propono de la «Politburo» (Politika Estraro de l’ Kom. Partio) k pere de la Centra Plenumkomitato de l’ Sovetoj, la prezidanto de ĉi tiu lasta instanco publikigas la daton k kondiĉojn de la balotoj; tiam tuj la 9700 ĵurnaloj el la lando diskonigas k klarigas tute sammaniere la novan dekreton. Dume ĉiu sekretario de l’ komunista ĉelo el ĉiu fabriko jam estas ricevinta de la distrikt- aŭ urbkomitato tre precizajn instrukciojn pri la maniero laŭ kiu devas esti aranĝata la tuta afero. Li sekve tuj kunvenigas la estraron de la ĉelo; ĉeestas la prezidanto de l’ sindikata komitato k la direktoro de l’ fabriko. La sekretario, kiu raportas, altiras la atenton pri tio, ke necesas organizi detale la balotadon k antaŭzorgi por bari tuj ĉe la komenco al eventualaj tendencoj «kontraŭrevoluciaj». Ĉiu bone komprenas, ke temas ĉiel sukcesigi la vidpunkton, kiu estis difinita ĉe la Kremlo. Oni do tiucele starigas detalan planon; al ĉiu la sekretario de la ĉelo komisias taskon k neniu forgesos, ke li kontrolos ties plenumon. Do jam nun estas starigita listo da kandidatoj; estas difinitaj la datoj k lokoj de l’ kunvenoj, la nomoj de la parolontoj, tiuj de l’ kunvenprezidontoj ktp. ktp.

La unua faro el tiu plano ĝenerale estas nepublika kunveno de l’ komunistoj el ĉiu faklaborejo. La nomo de ĉiu ĉeestanto estas enregistrita. Iu el la komunistaj gvidantoj de l’ fabriko raportas k klarigas pri la taskoj de la ĉelanoj inter la «amaso» por sukcesigi la balotojn: ili devas esti vigle atentaj por eltrovi la malkontentulojn k senprokraste konigi ilian nomon.

Poste okazas kunveno ĉe kiu raportas la «deputitoj», kvankam ili absolute ne ludis iun ajn gvidan rolon dum la daŭro de sia mandato; ili tamen eldiras paroladon, kiu estas unutipa por la tuta lando, pri la «sukcesoj de l’ socialismo» en la regiono, pri la bonfara k nepre necesa rolo de l’ Partio k pri la genio de Stalin.

La kunveno okazas tuj post la laborĉeso, ofte en la laborejo mem por ke neniu povu foresti. Ĉio okazas kiel aranĝite: la prezidanto jam elektita de la ĉela estraro k prezentata de la organiza komisiono por la balotoj aŭ de sindikata komitato estas sendiskute elektita; la komisiita oratoro parolas laŭ la oficiala vidpunkto; aliaj ankaŭ parolas k ĉiuj samsence; «udarnikoj» k tiuj, kiuj aspiras fariĝi tiaj, eldiras sian aprobon pri la aŭditaj paroladoj, tial ke ili bone scias, ke estas la oportuna momento por kvazaŭ elpagi la prezon de la aldonaj porcioj k teatraj biletoj, kiujn ili ricevis aŭ esperas ricevi…

Por kompreni ĝuste ĝis kia grado povas atingi la tedego de tiu balota agitado, necesas esti mem spertinta ĝin per propraj okuloj k oreloj: de la mateno ĝis vespero ĉiel k senĉese via atento estas tirata al la samaj agitvortoj, al la samaj gurditaj frazoj.

De ekstere, tia publika kunveno povas iel aspekti viva k spontana, kvankam fakte ĝi estas artifike antaŭaranĝita. La amaso da ĉeestantoj silentas, atendante la finon de komedio pri kies signifo ili ne eraras. Laŭ la bolŝevika farmaniero ĉiu ja povas fari demandojn al la oratoro, sed ili devas esti farataj buŝe aŭ skribe k ne anonime. Neniu kuraĝus eldiri penson kontraŭan al la oficiala, partia vidpunkto. Okazas foje tamen, ke ĝenaj demandoj nesubskribitaj alvenas al la prezidanto, sed tiaokaze ili estas prisilentataj k diskreta enketo farata por eltrovi la anoniman demandinton. Malfeliĉon al li! se la enketo sukcesas…

Tamen «kritiko» estas laŭmoda; oni eĉ instigas kritiki. Sed kia kritiko! Ĝi estas direktita nur al tiuj, kiuj ne sufiĉe fervore aplikis la instrukciojn de la estraro, kiuj deflankiĝis de la «ĝusta» linio partia. Tia «kritiko» estas konstanta, tial ke ĝi estas la plej bona okazo por elmontri fervoron, ortodokson k tiele havi pli da ŝancoj akiri pli bonan postenon, pli ŝatindan situacion. Senskrupulaj k ruze lertaj karieristoj scipovas tre bone, tre ĝustatempe «kritiki». Jam de jaroj en U. S. S. R. la vorto «kritiko» ne havas alian signifon.

Fine okazas la «elekto». La prezidanto enskribas la nomojn de la kandidatoj, kiujn proponas partianoj laŭinstrukcie dislokitaj en la kunvenejo. Kaj oni voĉdonas per levitaj manoj (Ĉiu ja devas havi la kuraĝon elmontri sian opinion, ĉu ne?). Okazas eĉ nemalofte, ke la ĉeestantoj tute ne bezonas levi la manon, tial ke la prezidanto simple diras:

— «Kiuj malaprobas la liston da kandidatoj proponitaj, tiuj levu la manon.»

Necesas esti tre kuraĝa por voĉdoni kontraŭ la kandidatoj proponitaj de la gvidistoj, tial neniu levas la manon k la «elekto» estas do farita unuanime.

Ĉe miaj diroj vi sendube demandas vin: «kial do la laboristoj konsentas partopreni en tia komedio?» Por tute ĝuste komprenigi tion al personoj, kiuj ne vivis longtempe en Sovetio, necesus posedi sufiĉe grandan priskriban talenton. La sovetia medio, la ĉirkaŭanta influo ne povas esti bildigataj k sentigataj per kelkaj frazoj. Mi nur petas, ke vi ne forgesu, ke ĉiu sovetiano devas havi enlandan pasporton (Ĝi ja ne valoras por vojaĝi eksterlanden!…) k laborregistreton sen kiuj li ne povas esti dungata, ricevi loĝejon ktp. unuvorte sen kiuj li ne povas vivi aliel ol per almozpetado aŭ… per eniro en malliberiga alcentrigejo. Plie, pri ĉiu laboristo ekzistas multaj slipoj kun sciigoj lin koncernantaj: 1) ĉe la komitato de l’ domo, kie li loĝas; 2) ĉe la oficejo de disdonejo, kie li devas aĉeti sian porcion; 3) ĉe la fabrika dungoficejo; 4) ĉe la provizumejo de l’ fabriko; 5) ĉe la sekreta kancelario de l’ fabriko (organo dependanta de la armeo k de la Interna Konsilantaro t. e. la antaŭa G. P. U. sub alia nomo; 6) ĉe la sindikata komitato k, por la partiano, ĉe la estraro de l’ komunista ĉelo. Kaj mi parolas nur pri la slipoj por «honestaj» civitanoj; krom tiuj slipoj ekzistas aliaj ĉe la polico por la suspektinduloj.

Nun vi supozu, ke iu ne vizitas la kunvenojn, la sindikata komitato notos lian foreston; tio ne estas tre grava, sed se li esprimas malkontenton aŭ parolas hereze, tiam baldaŭ tio estos notita sur lia slipo en la sekreta kancelario… k tie aranĝoj pri lia sorto estos deciditaj. Ĉiam troviĝas partiano, deziranta montri sian fidelon al la superuloj, aŭ parti-aspiranto kiu denuncos la malkontentulon aŭ la herezulon. Per tia denunco pri la «malamikoj» de l’ reĝimo oni certigas al si la privilegieton, kiun oni jam ĝuas, aŭ preparas vojon por atingi tian. En la sovetia medio svarmas la fiservemuloj, kiuj estas ĉiam pretaj montri sian fervoron, sian ortodokson kun la espero iomete plibonigi sian mizeran situacion. Tial, kiam okazas balotoj, je la 17-a horo vi forlasas la kontrolon de l’ fabrika submastro por transiri sub tiun de alia submastro ĝenerale nomata «respondeculo», ĉu sindikata ĉu partia. Tiu submastro invitas vin iri kun li por ĉeesti la balotan kunvenon; li ne ordonas, sed vi scias tre bone, ke estante respondeca pri via civitaneca lojalo, li certe notos vian foreston; tiam vi pensas pri via pasporto, pri viaj provizum-kartoj kc k eĉ se vi tre malemas, tamen vi akompanos vian submastron. Iom post iom vi kutimiĝos al tiaj deĵoroj k fine preskaŭ senkonscie vi partoprenos ĉiujn agitajn aranĝojn de l’ partio. Se vi aĝas malpli ol 25-30 jarojn, vi do ne konas alian reĝimon k la vortoj: memkritiko, revolucio, socialismo, demokratio facile tromplogos vin k tute nature vi estos lojala civitano.

Aldone al tio pensu pri la intensa, unuflanka k senĉesa agitado, kiu efikas sur la homojn tede, difekte aŭ forloge laŭ ilia temperamento. Aldonu ankaŭ, ke la nepra kondiĉo por sukcesi en iu ajn kariero, ĉe ĉiu grado, estas montri publike sian aprobon al la reĝimo; ĉu vi volas havi la eblon fariĝi submastro, estro, fakulo en iu scienco aŭ arto, aŭ tute simple konservi la jam akiritan situacion, la unua k ĉefa kondiĉo estas subpremi en vi ĉian homan dignon k fiserveme laŭdi la reĝimon. Tial en la okuloj de neinformitoj la balotoj povas doni la impreson de iuspeca demokratio; tial la sovetianoj partoprenas ilin k neniam voĉdonas kontraŭ la proponitaj kandidatoj…

Ruper: Verdire mi atendis malpacience la finon de viaj tendencaj klarigoj; sed almenaŭ mi estas kontenta kapti la okazon meti sub vian nazon la pruvon, ke vi celas misinformi min. Ĉu do vi kredas, ke mi estas tiom nescia pri sovetiaj aferoj? Eĉ supozante, ke la faktoj, kiujn vi prezentas laŭ kontraŭrevolucieca maniero estas realaj, tio tamen ne povas influi sur min. La situacio, kiun vi priskribis jam ne plu ekzistas. Vi devus mencii la fakton, ke la 6-an de februaro 1935 la Kongreso de l’ sovetoj el la Unuiĝo akceptis projekton pri plibonigo de la balotsistemo, prezentitan de K-do Molotov. Kaj ĝuste en tiu projekto troviĝas punkto laŭ kiu la voĉdonado okazos sekrete. Sekve, kion do valoras viaj malicaj diroj kontraŭ la patrio de l’ tutmonda proletaro?…

Futer: Mi ne volas respondi anstataŭ Iver, sed simple rimarkigi, ke tre verŝajne la Kremlaj oligarkoj finfine ekkomprenis, ke la ĝisnuna maniero laŭ kiu funkciis la balotoj estis tro okulfrapa skandalo. Ĉiu ja scias, ke Musolini k Hitler permesas la sekretan voĉdonadon. Tiuj diktatoroj sendube komprenis pli frue ol Stalin, ke ne ekzistas en tio danĝero por ilia absolutismo, ĉar mankas al la popolo ĉia rimedo por starigi proprajn kandidatojn k agitadi favore al ili.

Verŝajne la vizito de la eminenta «demokrato» franca Herjo (Herriot) al la Kremlanoj ankaŭ efikis tiurilate. Li sendube pledis por ke Sovetio surmetu demokratian maskon, kio plifaciligos ĝian aliĝon al la Ligo de Nacioj k poste alianciĝon kun Francio. Li certe klarigis, ke la franca demokrataro bezonas havi almenaŭ la impreson, ke la sovetia reĝimo tendencas demokratiĝi.

Iver: Ekzistas ĉe mi nenia motivo por intence prisilenti la «projekton» pri kiu ĵus parolis Ruper, krom tiu tamen, ke temas nur pri projekto, kies efektiviĝo okazos nur post kvar jaroj! Laŭ tio, kion mi legis pri ĝi en la sovetia gazetaro mem, tiu projekto enhavos en la praktiko neniom da vere demokratieca valoro. Kiel jam rimarkigis Futer, la efektivigo de tiu projekto, post kvar jaroj!… nur levos la sovetian balotmanieron al la nivelo de tiu ekzistanta en Italio k Germanio. Mi emas paroli nur pri konkretaĵoj nunaj k ne pri estontaĵoj. Rilate al la veraj motivoj, kiuj instigis Stalin konsenti al tiu projekto de ŝajndemokratigo, oni povas fari nur konjektojn. Al tiuj de Futer mi aldonu, ke la murdo al Kirov fare de la kompartiano Nikolajev ankaŭ instigis la Kremlanojn elpensi novan artifikon, kiu povas dume kvietigi la latentan malkontenton, fakte ekzistantan ĉe la tuta popolo.

Kio certas, tio estas, ke sen aŭ kun sekreta voĉdonado la absolutismo de Stalin daŭre pezos sur la tutan popolon. Sen la libero kunveni, eldoni gazetojn k propagandilojn por diskonigi programon aŭ kritiki la oficialan reĝimon, reala demokratio ne povas ekzisti. En Sovetio nur la kompartio havas ekzistorajton; k ni ne forgesu, ke ankaŭ la simplaj anoj de l’ partio ne havas la eblon agi laŭ maniero, kiun ne difinis la estraro el la Kremlo. En tiaj kondiĉoj la sekreta balotado estas malsprita farso…

  1. Laŭ la Konstitucio kongreso de l’ sovetoj devas okazi almenaŭ ĉiudujare. Sed la tempo inter la kongresoj plilongiĝis, proporcie kiel plifirmiĝis la diktatoreco de Stalin. Tiel, la kongreso okazinta ĉe la komenco de ĉi tiu jaro sekvis je kvar jaroj la antaŭan. Ĉi-okaze estas notinda la fakto, ke laŭstatute Komintern ankaŭ devas kongresi ĉiudujare; sed jam forpasis 7 jaroj de kiam okazis la lasta kongreso (1928). Tio montras, ke en ĉiuj landoj la kompartioj fariĝis ĉefe propagandaparatoj el dungitoj en la servo de la Stalina diplomatio — kiu pli k pli similas tiun de la caro, kiel pruvas la lastatempe okazinta alianco inter Francio k U.S.S.R.