Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?/VIII

Sennacieca Asocio Tutmonda (p. 48-53)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
VIII.
Kio konstruiĝas en Sovetio?

Futer: En la komenco de nia diskutado vidiĝis, ke Ruper k mi ne tute interkonsentas pri la signifo de l’ termino socialismo. Sed, kiel promesite, Iver montris, ke la realaĵo sovetia respondas nek al mia difino, nek al tiu de Ruper: homoj estas tie ekspluatataj eĉ pli senkompate ol en aliaj landoj; la plusvaloro, anstataŭ iri en la poŝojn de kapitalistoj, servas por vivteni grandnombran burokrataron parazitan; ekzistas nenia libero pri pensesprimo, nenia rajto kunveni k starigi organizojn, kies celo estus kritiki la farojn de la nunaj estroj k propagandi por alia regsistemo; neniu partio, krom la bolŝevika, rajtas ekzisti; homoj perdis ĉian dignon k serveme ĉiel celas montri sian aprobon al la registaraj decidoj k flati al ties aplikantoj; formiĝas novaj klasoj, kiujn oni povas ordigi proksimume jene: 1) La kremla oligarkio, kies vivkondiĉoj respondas al tiuj de grandburĝoj en kapitalistaj landoj; 2) patriciaro, kies vivnivelo tendencas leviĝi ĝis tiu de burĝoj; 3) kvalifita laboristaro, kies stato proksimas al tiu de senlaboruloj en alte evoluintaj kapitalistaj landoj; 4) la cetera centmiliona popolamaso, kiu duonmalsatas. Oni povus eĉ paroli pri plia klaso, konsistanta el la 5-6 milionoj da diversspecaj punitoj, troviĝantaj en izolejoj aŭ laborantaj, sub la observo de G. P. U.-anoj, al la konstruado de kanaloj, al la forhakado de arbaroj ktp.

Ruper: Kiel kutime, vi ne volas kompreni, vi ne volas vidi, ke oni konstruas socialismon k sekve, ke la entrepreno ne estas finfarita. La grandaj, mirindaj konstruaĵoj, kiuj nun stariĝas ĉie en la vasta lando k kiuj kaŭzas la admiron de ĉiuj vizitantoj, estas faktaj pruvoj, ke la gvidantoj de U. S. S. R. fortmane k neŝanceliĝeble almetas la premisojn, kiuj ebligos tutcerte la finkonstruadon. Vi tamen ne povas nei la ekziston de tiuj grandiozaj konstruadoj. Kial do en via malica argumentado vi apenaŭ parolas pri ili? Kial do vi ne donas la necesan k justan atenton al tiaj faktoj? Mi ne komprenas vian nekapablon admiri la miraklon, kiu faras el kampara, malfruiĝinta lando unu el la plej bone ekipitaj industrie. Indignas min via sinteno antaŭ la heroa streĉado de tuta popolo por atingi k eĉ preterpasi la industriiĝon de la kapitalistaj landoj…

Futer: Evidente ni ne parolas la saman lingvon, kvankam ni uzas samajn vortojn. Ĉu do vi neniam legis pri la giganta industriiĝo de Usono, kie urboj kreskis sur dezerta kamparo kvazaŭ fungoj en arbaro? Ĉu do Japanio ne liveras al ni tiurilate tre okulfrapan ekzemplon? Lastatempe en ĉiuj francaj gazetoj estis emfaze raportate pri la nova transatlantika ŝipego Normandio, «la plej granda, la plej rapida, la plej luksa el ĉiuj tiaj ŝipoj en la tuta mondo». Nu, ĉu vi ne ridus al mi en la vizaĝon, se tiaokaze mi aplombe k plenfide asertus, ke socialismo konstruiĝas en Francio?

Estas ja ĝenerale — ne unuanime — interkonsentite, ke grandskala industriiĝo estas necesa por ke povu stariĝi socialismo; tamen tiu kondiĉo ne estas sufiĉa. Oni ne devas samigi industriigon kun starigo de libera, justa, senekspluata k senklasa socio. Vi riproĉas, ke mi ne volas vidi la «grandiozajn konstruaĵojn sovetiajn»; pardonu! mi ne fermas la okulojn, sed sobre rigardas, k la vidataĵo ne kaŝas al mi la suferojn k la mizeron de la homoj el karno k sango, kiuj sklavece efektivigas tiun konstruadon. Ŝajnas, ke via admiro por la konstruaĵoj melebligas, ke vi vidu la sorton de la konstruantoj.

Ruper: Vi troigas tiurilate k bonan pruvon mi volas meti sub vian nazon: la sovetia popolo pli k pli grandiĝas; la nombro de loĝantoj en U. S. S. R. ja kreskas je 1-2 milionoj ĉiujare. Nu?!…

Futer: …Ĉu vi parolas serioze? Se jes, mi rebatos, ke via «argumento» pruvas kontraŭ vian tezon. Estas bone konata fakto, ke ju pli kreskas la bonstato de popolo, des pli malkreskas ĝia nombro de naskiĝoj. Tio estas ĝenerala fenomeno. En Japanio ankaŭ la loĝantaro kreskas je pli ol 1 miliono da anoj ĉiujare k tio pruvas, ke tie la vivnivelo de l’ proletaro estas tre malalta. Se vi volas akiri seriozan opinion pri tiu demando, mi konsilas, ke vi konsultu komparajn statistikojn pri diversaj landoj. Male je via kredo, tiu pligrandiĝo de l’ sovetia popolo signas ĝian mizeran staton.

Sed eĉ se la materia vivnivelo de l’ tuta sovetia popolo superus tiun el ĉiuj aliaj landoj, tamen mi ne konkludus el tio, ke konstruiĝas tie socialismo. La homo ne konsistas nur el stomako; ĝi plie havas cerbon, koron k sopiron al libero. Socialismo estas neakordiĝebla kun manko de ĉia demokratio. Kaj tiu manko plej bone karakterizas la nunan reĝimon sovetian. Jam delonge la «diktaturo de l’ proletaro» aliiĝis en diktatorecon de nur unu persono. Eĉ en la sole ekzistorajta politika organizo, la bolŝevika partio, ankaŭ forestas demokratio. Ĝia ĝenerala sekretario, Stalin, elektas al funkcioj aŭ eksigas laŭ sia bontrovo.

Kvankam laŭkonstitucie Stalin okupas neniun respondecan postenon en la registaro, tamen fakte li regas absolute super la tuta popolo. Ĝis la vizito de la angla ŝtatisto Eden k de la franca ministro Laval, li kaŝis sian efektivan regadon per ŝajnrespondantoj kiel Kalinin (titole nomita prezidanto de la Centra Plenumkomitato de U.S.S.R.) aŭ Molotov (prezidanto de l’ Popolkomisaria Konsilantaro). Verŝajne li opiniis lastatempe, ke tia artifiko ne plu necesas: li ja tute malkaŝe intertraktis kun la reprezentantoj de Anglio k Francio kiel vera, plenrespondeca ŝtatestro; kiel faras Musolini k Hitler. Tiu senartifika k nova farmaniero signas evidente, ke Stalin atingis la plej altan ŝtupon de absolutisma regado. Li do ne plu bezonas surmeti maskon. Lia tutpotenciĝo montriĝas ankaŭ per la servemaĉa flatado, per la malnobla rampado de liaj regatoj. Pri tio mi menciu almenaŭ unu ekzemplon, sufiĉe karakterizan. Ĉe la lasta konĝreso de l’ sovetoj iu rampemulo, nomita Avdejenko, sin turnis al Stalin kun jena parolo:

«Nia tuta amo, nia sindonemo, nia forto, nia heroeco, nia vivo, ĉio apartenas al Ci: prenu ilin, granda Stalin, estro de nia granda nacio. Ordonu al ciaj filoj k ili iros en la aeron k sub la teron, en la akvon k en la stratosferon. La homoj el ĉiuj tempoj k el ĉiuj popoloj eldiros cian nomon, kiel tiun de la plej saĝa, de la plej nobla, de la plej forta, de la plej bela. Cia nomo estas gravurita sur ĉiu fabriko, sur ĉiu maŝino… Se mia amata edzino naskos filon, la unua vorto, kiun mi instruos al li estos: Stalin.»

Mi ne scias, kio estas plej naŭza por dignosenta homo, por vera revoluciulo, ĉu la rampaĵo de Avdejenko, ĉu tio, ke Stalin akceptis ĝin. Almenaŭ ne estas dubo, ke tia moro signas faŝismon, ne la emancipiĝon de l’ proletaro. Malgraŭ lia plej forta emo trovi pravigojn al la Stalina regado, mi tamen dubas, ĉu Ruper aprobas la manieron laŭ kiu Avdejenko eldiris sian admiron por la sovetia «führer».

Ruper: Mi ja ne tre ŝatas tian laŭdemon. Ĝi tamen estas pruvo, ke Stalin estas respektata, amata k simbolas la entuziasmon de tuta popolo en sia grandioza, meritplena penado por konstrui socialismon sur unu sesono de l’ mondo. Se mi emas pravigi ĉion tie faratan, vi male rigardas per lenso la sovetiajn aferojn k tiel ekvidas nur la makuletojn. Per tia farmaniero vi sukcesas nur dissemi dubon en la vicojn de l’ proletaro; vi detruas esperon, fidon k kuraĝon. Unuvorte, vi faras kontraŭrevolucian laboron, kiu vekas ĉe mi indignon. Mi diras al vi tute malkaŝe, ke vi meritas la sorton de viaj samspeculoj, kiujn la Sovetia Potenco estas devigata sendi en punapartigejojn. Neniu el viaj tendencaj, malicaj kritikoj kontraŭ U. S. S. R. povas efiki sur min. Firme mi kredas, ke oni tie konstruas socialismon, dum ĉi tie ni baraktas en ekonomia krizo k en senlaboreco. Ne, ne! sinjoroj, vi ne sukcesos igi min dubi. Via sinteno kontraŭ la Patrio de l’ mondproletaro povas servi nur al Hitler, kiu prepariĝas por ĝin ataki. Vi naŭzas al mi, sinjoroj. Apenaŭ mi komprenas, ke mi povis tiom longe aŭskulti viajn fiparolojn. Sed nun sufiĉas!… Adiaŭ! Vivu Stalin!…

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Restinte solaj, Futer k Iver dum kelka tempo silentis. Ili estis iom konsternitaj ĉe la konstato, ke la Moskva mistiko povas infekti la cerbon de honesta laboristo same forte kiel la Roma infektas tiun de katoliko. Fine ekparolis:

Futer: Oni tamen devas kompreni la indignon de Ruper. Estas natura emo ĉe ĉiu homo kroĉiĝi al siaj esperoj, fari el siaj revoj realaĵon. Estas iel kruele detrui iluziojn ĉe homoj, kiuj bezonas ilin. Kaj tamen…

Iver: …Kaj tamen, kiu spertis mem, kiel mi, dum pluraj jaroj per propra korpo k animo la monstran eksperimentadon de Stalin, tiu ne povas silenti. Mi konsideras kiel devon averti la laboristaron, ke ĝi nenial devas rezigni sian rajton kritiki, protesti k organiziĝi por postuli ĉiam pli da justo k libero. Nenial la proletaro devas konsenti, ke ĝiaj sindikatoj, kooperativoj k. a. similaj organizoj fariĝu ŝtataparatoj, kiel okazis en Stalinio. La Ŝtato ja englutis ilin; aŭ ili perdis tute sian dekomencan karakteron. La Ŝtato fariĝis diaĵo, kiel en Italio k Germanio. Tial iom post iom la laboristaro perdis ĉian eblon kontraŭstari la formiĝon de novaj klasoj k ĝi lasas sin ekspluati de oligarkoj, kiuj traktas ĝin tute simple kiel materialon per kiu ili efektivigas grandiozajn planojn. Pri la bezono mem de tiuj konstruaĵoj, pri la tempo dum kiu ili estu efektivigotaj, la laboristaro eĉ ne havas la eblon eldiri sian opinion. Ekzemple, dum la plej granda parto de l’ popolo duonmalsatas, oni konstruis en Moskvo vere luksan subteran fervojon, kies ĉefa celo estas veki admiron ĉe turistoj k ĉe la t.n. laboristaj delegitaroj. Rilate blufon k artifikon, la kremlaj oligarkoj estas majstroj…

Futer: Pli k pli evidentiĝas, ke oni povas respondi nur nee al la demando, kiun ni starigis ĉe la komenco de nia interparolo: Socialismo ne konstruiĝas en Sovetio. Eĉ se la tuta popolo estus atinginta materian bonstaton, k tiel ne estas, tio tamen tute ne signifus efektivigon de socio kiel ĝin prezentis al si ĉiuj socialistaj teoriuloj, inter kiuj Lenin mem. Li ja multfoje diris, ke la revolucio celas «tute demokratan respublikon»; ke la sovetoj devas konsistigi «superan tipon de demokratio». Rilate al la salajroj, Lenin diras en Ŝtato k Revolucio, ke ĉe la komenco de l’ proleta revolucio «La tuta popola ekonomio devas esti organizita kiel poŝto, tiele, ke ĉiuj teknikistoj, kontrolistoj, librotenistoj, kiel ankaŭ ĉiuj oficistoj, ricevu salajron ne pli altan ol tiun de laboristo.» Post dek-ok jaroj, ĉu estas nun videbla eĉ la plej eta signo pri egaligo de la salajroj?

Iver: Tute male, la tendenco estas al pli k pli granda diferenciĝo. Nun en Moskvo, ekzemple, la monata salajro de laboristo varias de 70 ĝis 300 rubloj; tiu de malaltgrada oficisto, de 80 ĝis 200 r.; liu de specialisto, profesoro, «respondeculo», de 350 ĝis 2.000 r. k eĉ pli; pensioj por invalidaj laboristoj, de 25 ĝis 50 r.[1]; specialaj pensioj (por vidvinoj k infanoj de eminentuloj), de 250 ĝis 750 r. Oni ne kutimis bruadi pri tiuj salajro-diferencoj, sed lastatempe la altaj salajroj de gvidantoj estas kvazaŭ glorataj. Ekzemple, en Novaĵoj (9-an de majo 1935) estas raportite, k en laŭda formo, pri la estro de la fornegoj de fabriko en Krivorog (Ukrainio), kiu salajre enspezis por la monato aprilo 3.300 r.!… En tiu sama fabriko nekvalifitaj laboristoj enspezas monate proksimume 100 r. Por ke estro atingu tiun altan salajron, li kompreneble devas senkompate peli la laboristojn al pli k pli grandkvanta produktado. Lia salajro fakte estas farita el la ŝvito de la laboristoj, kiuj penis superi la normojn, difinitajn de la plano, k sukcesis. Ni ne forgesu, ke ĉie en Sovetio, eĉ en la kolĥozoj nun, la salajruloj estas pagataj popece. En la fabrikoj la laboro ĝenerale okazas ĉe moviĝanta stablo, kies rapido tendencas pli k pli grandiĝi.

Futer: Ĉe konstato de tiuj nekontesteblaj faktoj nur tiu, kiu obstine fermas la okulojn, ne vidas, ke la nun formiĝanta socio sovetia estas el tute nova speco, sed havas nenion komunan kun socialismo. Iuj kvalifas ĝin «ŝtatkapitalismo»; aliuj komparas ĝin kun la socio de la Inkasoj el Peruo antaŭ la konkero de la Hispanoj.

La kvalifo, kiun oni donas al iu ajn regsistemo, pruvas fakte nenion; se tamen oni nepre postulus tian, estus facile vidigi multajn trajtojn de la Stalina reĝimo, kiuj plurrilate similas — mi ne diras: samas — al tiuj de Musolini k de Hitler, k senhezite mi konkludus: en Sovetio regas RUĜA FAŜISMO…

Iver: ?… Ĝis la revido!…

Futer: Ĝis la!…

  1. Ĉe la korekto de la presprovaĵoj mi estas informita, ke en Moskvo (ne en la tuta lando), tiuj pensioj nun varias de 50 ĝis 80 r. Sed tio signifas nenion, se oni malatentas la aĉetpovon de l’ rublo, kiu ankaŭ tre varias. El la sama fonto mi ekscias, ke la prezo por 1 kg. da griza pano en Moskvo nun proksimas al 2 r.
    E. L.