Ŝipopereo/La iluzio kaj la tempo
Freŝa, paca, naiva kaj alloga,
bela, gaja kaj sana la knabino
ĉirkaŭita de klara, verda lumo…
kio estas al ŝi l’ Antaŭdestino?
Ŝi ludas en ĝarden’ flora kaj bela,
kie regas senĉese la Printempo;
nek sufer’ nek bezono ŝin anoncas
la rapidan kuradon de la Tempo.
Pri maljunec’ neniam ŝi pripensis;
ŝi ne scias pri timo kaj doloro;
ŝi nek ĝemis, nek plendis, kaj neniam
ŝiajn okulojn malsekigis ploro.
Ŝi pri boneco scias kaj feliĉo,
kaj ŝi promesas oron, povon, amon,
longan vivadon, sanon, trankvilecon
kaj en viv’, kaj postmorte la glorfamon.
La Hom’ adoras ŝin kiel diinon
kaj al ŝi rekte marŝas kun espero
ĉar ŝi promesas, kaj la Homo pensas:
“tio, kion ŝi diras, estas vero”.
La Homo marŝas ja, sed Iluzio
ja marŝas pli rapide, kaj per gesto
al la Hom’ montras senton simpatian
kaj ke plaĉas al ŝi lia ĉeesto.
Ĉu tra bela florar’ antaŭeniras
ĉu tra roka krutaĵo l’ Iluzio;
kaj ofte l’ interspacon ŝi pliigas,
kaj la Hom’ sekvas ŝin kun emocio.
Unue ĉe komenco de la vojo
la Homo, tre konfida kaj malsperta
pensas ke li facile ŝin atingos,
kaj pri sia sukces’ li estas certa.
Poste li dubas; Iluzi’ ŝancelas
pri la pli taŭga voj’ kaj pri la celo;
la sun’ iom post iom mallumiĝas,
kaj kovriĝas per nuboj la ĉielo.
L’ arboj nudiĝas kaj la vento blovas,
regas nokto, malvarmo, regas timo;
jam plu ne povas Iluzio marŝi;
de l’ voj’ de l’Iluzio jen la limo.
Iluzi’ haltas, tremas kaj paliĝas;
aperas maljunul’ kun ilo fera…
la Temp’!, kiu armita per falĉilo
antaŭeniras kun mien’ severa.
La maljunujo levas la falĉilon,
brilegas kvazaŭ fulmo l’akra fero
kaj post momentoj l’Iluzi’ trafita
restas sange trempita sur la tero.
Tiam la Hom’, antaŭ la korp’ amita
traborita, palega kaj malvarma,
diras al la terura maljunulo:
“Ŝi sola estis mia revo ĉarma!”
“Mi plu sen Iluzi’ ne volas marŝi;
frapu min, maljunul’; jen mia kapo.”
La Temp’: “Kiam mi volos kaj difinos
ja nepre vin atingos mia frapo.”