AŬRORAS
N. ĤREBTOVSKI

La kor’ per ritmoj frapaj himnoj teksas,
tra l’ arterioj fluas sangtorent’,
kaj mia korp’ sin plengracie fleksas,
samkiel kan’ movata de la vent’.

Matenaj ventoj faras min ebria,
la pulmoj trinkas freŝon de aer’,
kaj la anim’ en trema emocio
avide sorbas belojn de la Ter’.

Sed tra la cerb’ la vivon refraktante,
ne belon nur mi trovas en la mond’:
al Brila Or’ en prozo kaj en kanto
la bankaj pastroj mesas en la rond’.

Iliaj korpoj grasaj kaj fetoraj
kunplektis sin en fia bakĥanal’,
per la kunplekt’ gardante kun fervoro
la pompan tronon de la Kapital’.

Sed scias mi — jam flagras ruĝaj torĉoj,
jam per salut’ aromas flora ĥor’:
la Vivo ŝiras retojn de la sorĉoj
kaj filojn naskas por batala hor’.

Alvenos ili en trankvila iro
al ardaj faŭkoj de la fabrikar’
kaj kunfandinte volojn en aspiro
la Novan Sunon kreos por homar’.

La brusto spiru freŝajn uraganojn,
en ĝoja san’ tamburu mia kor’,
por povu mi kun aroj samcelanaj
ribelan Majon krei sen angor’!