Aŭtunaj floroj/Sovaĝa kanto

Indekso : Sovaĝa kanto
de Stanislav Schulhof
El la poemaro Aŭtunaj floroj


Foje en aŭtuno, kiam birda aro

sin pretigis flugi trans la maro,

kiam en la parko velkis lasta flor',

tiam ankaŭ mia kanto bela, juna,

eksopiris je la lando varma, suna

kaj kun birda svarmo flugos de mi for.


La printempo venis en sekvinta jaro

kaj de sud' kun birda petolema aro,

venis ankaŭ mia forfluginta kant';

mi ĝin kompreneble logis, kapti penis,

sed la sovaĝulo min jam ne komprenis

kaj sin al mi kaŝis ie en lekant'.


Tial, se vi kanton mian koni volas,

serĉu en natur' ĝin kie vivo bolas,

sed ne en la libroj, ie sur paper';

inter papilioj, floroj, muŝoj ĉarmaj;

sur herbejo verda, en radioj varmaj

mia kant' petolas ie sur la ter'.


Mi ne scias kie vi ĝin serĉi devas,

kie ĝi sin kaŝas, kie nune revas,

aŭ ĉu je vi ridas ie en sekret';

eble ĝi fariĝis bonodora floro

kaj ĵus hejmen portas ĝin sur juna koro

iu sopiranta, bela knabinet'.