Adèle Kamm/Infaneço caj juneço

Paĝo:Seippel - Adèle Kamm, 1914, De Saussure.pdf/23 « Mi neniel estas Germana nec corpe, nec mentale. Ciam mi legas Soll und Haben[1] de Freytag, mi reconas min tute en la animo de Sabino, ciu carese amadis siajn zorge ordigitajn littucojn, vishtucojn, malnovajn telerojn… Ciel etulino mi sentis cvazaù-laçeçon, pro ciu mi evitis la aliajn infanojn caj iliajn ludojn, tiamaniere ce je la sepa jaro començis mi mian fianchinan tucazharon per kilometroj da punto, ciun mi crochtricis, legadante Jules Verne, Maryan, Freytag, c.a. Ha! la bonegaj amicoj caj belegaj posttagmezoj! »

Saneçon mem aspectis Adela Kamm, ciam ocjar-aghan shin trafis broncito cun ataceto al pulmo, ciu baldaù shajne malaperis sen ia postsigno. Shi povis regule daùrigi siajn studojn en lernejo Vinet, cie shi spertis la bonegan moralan influon de la directorino Fino S. G.[2]. Clerulino Adelo ne estis, nec iam farighis. Shin allogis la muzico. Shi studis ghin cun la pasia ardo, ciun shi montris por chio shin interesanta. Pli poste, estis por shi granda chagreno, forlasi devige la fortepianon. Memorante pri la belaj horoj al ghi shuldataj, shi scribis en 1909 al amico: « Mi memoras pri miaj pianoleçionoj, tiel subite interrompitaj en la conservatorio unu jaron antaù la diplomo, ciun mi tiom longe deziris… Pasiigis min tio chi, caj ghi estis fortranchita el mia vivo, cun chio dolcha, felicha, bona caj intima en tiu cara muzico. Ghi min tro laçigis sed al mi lernigis enpensighon, tiun dum malsano netrotraxeblan trezoron. »

Subite malsanighis shi, en la momento ciam shi finriçevis religian instruadon de Sro De Loës, pastro de l’naçia Eclezio. La tagon de sia unua comuniigho, shi estis mortepala caj febrotremanta en sia blanca robo, caj apenaù consçianta, cion shi faras. « Mi ne aùdis la parolojn de la pastro, shi diris al mi; shajnis, ce chio turnighas chircaù mi. Mi memoras nur, ce mi fervore preghis al Dio, petante Lin, ce la resto de mia vivo estu pasigita utile. » Caj plene plenumighis tiu pregho, en ciu jam tute ecaperas la nobla caractero de tiu-modesta calvinistino, cies practica spirito estis nepre liberigita je la pia egoisteço, zorganta nur pri memsavado!

Ecaperis sur la nuco absçeso iom suspectinda. Sed, malgraù exameno bacteriologia, oni ne sucçesis determini ghian veran naturon. Iom post iom malaperis la absçeso. Credis oni, ce Adelo estas resanighinta. Shi recomençis sian ordinaran vivon caj fianchighis, sen ce contraùstaris la curaçistoj. Je tiu epoco shi estis bela, alloga caj felicha junulino, shatanta la tualeton, la dançadon caj chiujn plezurojn laù sia agho. Tamen, shi neniel estis frivola caj jam sentis la seriozeçon de la vivo.

Oni sendis shin Anglujon, por completigi sian educighon. La restado tiea postlasis al shi belajn memorazhojn. Char fermighis dum la somermonatoj la pensiono, en ciu shi gastighis, shi petis de agentejo provizoran sin ocupon ciel instruistino. La directorino comisiis al shi confidan postenon. Shi estis electata, por educi junajn infanojn caj prezidi che la manghoj, anstataù Sino Mac A., ciu estis devigata foriri cun sia edzo, parlamentano, por cheesti la festojn pro la cronado de Eduardo VIIa. Allogita de la beleta aspecto caj de la deçidema mieno de la juna Svisino, Sino Mac A. tuj cunprenis caj conducis shin en sian bienon de Pirbright (Surrey). Oni ne havis tempon averti la gepatrojn en Laùzano. Tre surprizataj ili estis, aùdante pri tiu aventuro.

Ne façila estis la saco comisiita al Adelo, junulino decsep-jara caj sçianta tre malmulte la Anglan lingvon. Oni povas imagi, cio devas esti la loghejo de Angla eminenta politiculo, cun lia grandnombra servistaro caj liaj invititoj, acçeptotaj dum foresto de la dom-gemastroj. Inclinojn sufiche mondumajn havis tiam Adelo Kamm. Shi ne estis timetema. Shi pruvis, cia shi estas: personeto cun firma volo, multe da tacto caj tiom da graçia gajemo, ce chiu ecamis shin. La secvintan jaron, shi restadis siaviçe ciel invititino en la castelo de Pirbright. De julio 1904 ghis januaro 1905, je la tria fojo shi estis tie gastata che siaj Anglaj amicoj caj vojaghis cun ili Scotlandon. Tiam prescaù resanighinta shi shajnis, sed post pli-ol-dujara trancvileço, ecaperis denove la terura malsano cun tia graveço, ce ignori ghin oni plu ne povis.

Mezvintre revenis shi en sian familion, instalitan en « Vallon » (Valeto), poste en « Petit Bois » (Arbareto) sufiche malproxime de Çeligny. Ofte shi iris Genevon pro siaj pianoleçionoj. Shi intime amicighis cun profesorino en la Conservatorio, Fino M. B., cun ciu shi sentis fortan moralan parençeçon, malgraù diferenço de agro. Estis date la unua el tiuj pasiaj virinamiceçoj, ciuj ludis tiel grandan rolon en la vivo de Adèle Kamm[3].

Secve de malvarmumo, shi havis pulminflamon, caj tuberculozo ecaperis. Oni provis curaçadon en Weissenburg dum somero. La baneja curaçisto constatis la graveçon de la malsano. Ghin li malcashis sen chircaùfrazoj al la juna malsanulino. Tion ofte caj laùprinçipe faras curaçistoj el Germanlingva Svislando. Ili volas, ce la paçientoj rigardu curaghe al la danghero caj tuj faru chion eblan por ghin contraùstari. Sed celcafoje ili ne sufiche atentas pri la premanta efico, ciun senprepare dirita verazho povas havi sur nervan personon.

Feliche Adelo posedis caracteron sufiche fortan por elporti la veron, ech crudan. La doctoro diris al shi: « Nur unu shançon vi havas por vi. Chu vi volas, ce mi provu inoculi en vin tuberculinon de Dro Denis el Louvain? » Tiu nove eltrovita cupoxo estis tiam considerata ciel ne sendanghera. Tamen ne hezitis Adelo. Shi scribis al siaj gepatroj leteron amplenan: « Por vi mi estas preta, diris shi, provi la inoculadon ». Sino Kamm tuj forveturis, por resti cun sia filino. Estis provata la curaçado, sed sensucçese. Adelo, pli malsana ol antaùe, devis esti retransportita al « Petit Bois » meze de aùgusto 1905. En aùtuno la familio sin instalis en vilaon « La Bergeronnette » (La Budito), en Grange-Canal, apud Genevo. Tie estis pli façile, bone flegi la malsanulinon, cies stato chiam pli malbonighis. Spertinte la esperon resanighi caj havi antaù si estonton de radia felicho, Adèle Kamm baldaù estos exilita for de la comuna vivo, de la activa vivo, al ciu shi sopiris per tuta sia amema caj pasia coro, per tuta sia volo, jam tiel firma caj matura por chiuj çeladoj virinaj. Subite ruinighis shiaj esperoj. Tia bela caj curagha junulino estis de nun invalidino.

  1. « Debito caj credito. »
  2. «Fino S. G., scribis shi poste al Sino F. G., plej multe influis mian infan- caj jun-aghon. »
  3. Dum sia longa malsano Adèle Kamm havis cun Fino M. B. viglan corespondadon, el ciu ni plurfoje cherpos citazhojn. En 1908, shi scribis:
    « Mi benas la tagon, en ciu mi conatighis cun vi. Mi antaùsentis la influon de via vivo sur la mian… Vi faras al mi bonon, pri ciu vi havas nenian ideon. Chiu havas sian propran atmosferon, caj la mia che fino de l’tago estas tre influata de tiu de miaj vizitintoj. Ciam vi venas, vi por longa tempo nutras mian atmosferon per nova forto; sed tro malmultaj estas la personoj, ciuj havas ciel vi benitan influon. Vi estas por mi modelo… Mi tiom dezirus, pli poste, ciam mi estos tion prilaborinta sub via directado, sucçesi havi bonan influon caj comunici iom da via paçostato al mia chircaùantaro; tio estas la plej granda bono sur la tero… Oni sentas, ce vi bataladis caj vencis; ce super la chiutagaj malfaçilazhoj, laçigoj caj zorgoj, vi restas cvieta… »