Teoremoj ()
El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 120-121)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
TEOREMOJ

1) La senĉesa kaj nehaltigebla malvolviĝo de l’ maŝinismo (permaŝina produktado kaj transportado) pli kaj pli alproksimigas la popolojn kaj interdependigas iliajn interesojn.
Konsekvenco. Tiu ekonomia interdependiĝo devigos la popolojn unuiĝi kaj kunfandiĝi.

2) Unu grava malhelpo en la unuiĝo de l’ popoloj estas la subjektivaj fortoj, kiujn konsistigas malsamaj tradicioj kaj kulturoj, esprimataj per malsamaj lingvoj.
Konsekvenco. Kvankam estante nesufiĉa rimedo por estigi unuiĝon inter la homoj, tamen komuna lingvo estas nepre necesa, por ke ili povu interkonatiĝi kaj poste unuiĝi.

3) Ĉiuj naciaj idiomoj estas tre komplikaj, nelogikaj kaj sekve tre malfacile lerneblaj.
Konsekvenco. Estus malsaĝe esperi, ke iu el tiuj idiomoj povus fariĝi la komuna lingvo de ĉiuj homoj sur la tero.

4) Ekzistas jam de kelkaj jardekoj artefarita lingvo, kiu estas kvazaŭ la kvintesenco de la grandaj kulturlingvoj; ĝi nomiĝas esperanto, estas simpla, logika, facile lernebla, tre esprimoriĉa kaj jam disvastiĝis en ĉiuj mondpartoj. Esperanto fariĝis viva lingvo de vivanta popolo kaj solvis la problemon pri tutmonda inter-kompreniĝo.
Konsekvenco. Kiuj deziras efike kaj celkonforme batali por la unuiĝo de ĉiuj popoloj, tiuj havas la devon ellerni kaj praktikadi esperanton.

5) Per la praktikado de artefarita lingvo inter homoj el ĉiuj landoj disfalas la tradiciaj muroj, interpenetriĝas la diversaj kulturoj; plie, per la senĉesa pliriĉiĝo de origi- nala literaturo en esperanto kreiĝas nova, sennacieca kulturo ampleksanta la tutan mondon.
Konsekvenco. Sama kiel ĉe 4.

6) La klaso, kiu plej bezonas esperanton, estas la proletaro, tial ke ĝenerale la laboristoj estas nekleraj kaj ne havas kiel burĝoj la eblon lerni kelkajn fremdajn lingvojn.
Konsekvenco. Kiuj volas efike kaj celkonforme labori por la emancipo de l’ proletoj, tiuj nepre devas propagandi, lerni kaj praktikadi esperanton.

7) Jam de 13 jaroj ekzistas prolettendenca asocio, kies anoj estas unuigitaj per esperanto kaj ignoras inter si la landlimojn. Ĝi nomiĝas: Sennacieca Asocio Tutmonda.
Konsekvenco. Kiu deziras la starigon de senklasa, senlandlima socio, unuvorte la regadon de l’ socialismo sur la tuta tero, tiu havas la devon aliĝi al tiu organizo, tial ke ĝi konsistigas la embrion de la estonta socio.

Kara leganto, kiel vi sendube scias, teoremo estas aserto, kiu bezonas demonstracion, por ke ties vero vidiĝu klare. Al vi mi lasas tiun taskon. Pripensu mem, rezonadu logike, konsekvence kaj mi estas certa, ke tiuj teoremoj fariĝos por vi, kiel ili estas jam delonge por mi, disvastigindaj veraĵoj, nepre obeendaj principoj.

E. Lanti.
(El "Sennaciulo", 25. Aprilo 1934)