Adiaŭa letero de Stefan Zweig
Declaracão
Antaŭ ol mi forlasas la vivon memvole kaj kun klara menso, mi sentas min devigata plenumi lastan devon: danki ĉi tiun mirindan landon Brazilon, kiu donis al mi kaj al mia laboro tiel bonan kaj gastaman ripozon. Ĉiutage mi lernis ami ĉi tiun landon pli kaj nenie mi estus preferinta rekonstrui de la grundo mian vivon, post kiam la mondo de mia propra lingvo pereis por mi kaj [forigo] mia spirita hejmo Eŭropo detruis sin.
Sed post la sesdeka jaro necesus speciala forto por rekomenci tute denove. Kaj la miaj estas elĉerpitaj pro la [forigo] longaj jaroj de senhejma vagado. Do mi pensas, ke estas pli bone fini la vivon ĝustatempe kaj kun honesta sinteno, en kiu la intelekta laboro ĉiam estis la plej pura ĝojo kaj la persona libereco la plej granda bono sur la tero.
Mi salutas ĉiujn miajn amikojn! Ili ankoraŭ vidu la tagiĝon post la longa nokto! Mi, tro senpacienca, antaŭas ilin.
Petropolis 22. II 1942