Adjuvilo ()
Tradukita de Roy McCoy
(p. 1-10)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/9

a) Malregulecoj en la akcentado;

Laŭ la ĝenerala regulo la akcento devas fali sur la antaŭlastan silabon de ĉiu vorto. Escepte, la vortoj finiĝantaj en ar, ir, or, kaj al, kaj iuj aliaj, havas la akcenton sur la lasta silabo.

b) Malregulecoj en la formado de la pluralo.

La pluralo estas per e en la artikolo kiam tiu ĉi troviĝas antaŭ adjektivo kies pluralo povas esti indikata nur per artikolo.

Ĝi estas per i en la substantivoj, sed necesas antaŭe malaperigi la o-finaĵon karakterizan.

Por la pluralo de la adjektivoj, estas du reguloj:

1º En la ordinaraj kazoj, la adjektivo restas senvaria.

2º En la adjektivoj uzataj kiel substantivoj estas kazoj en kiuj la pluralo formiĝas per aldono de i al la finaĵo (la bonai), kaj aliaj kazoj en kiuj la pluralo formiĝas kiel ĉe la substantivoj per aldono de i al la radiko.

Ĉe la pronomoj relativaj kaj demonstrativaj asimiliĝintaj al adjektivoj, la pluralo formiĝas per anstataŭigo de la fina i per a (ta, qua, = ti, qui; nia, mia, = nii, mii).

c) Malregulecoj en la uzado de la akuzativo,
kiu ne ekzistas en Ido, diras la idistoj, sed kiun necesas tamen lerni kaj uzi devige en kelkaj kazoj. Tio estas,

1º Ĉe la inversioj. 2º Ĉe la pronomoj relativaj komplementaj. Tamen la adjektivoj, al kiuj la pronomoj relativaj estas asimiliĝintaj, neniam prenas la akuzativon.

d) Malregulecoj en la formado de adjektivoj posesivaj,
kie, kontraŭe al la ĝenerala regulo, laŭ kiu sufiĉas aldoni la finaĵon a al la persona pronomo, la triapersonaj posesivoj en la singulara formiĝas per aldono de sa. Tiel oni diras: Me-a, tu-a, ni-a, sed il-sa, el-sa, ol-sa.

e) Malregulecoj en la finaĵoj adjektivaj-pronomaj,
kie per nekomprenebla strangeco, kies logikan klarigon oni vane serĉus, iuj adjektivoj iĝantaj personaj gardas la a-finaĵon, iuj aliaj prenas la o-finaĵon, kaj tria kategorio transformiĝas al u!

f) Malregulecoj en la derivado,
kie la transformo de adjektivo al substantivo ofte kontraŭas la ĝenerala regulo: Ĉar bono laŭ la derivado idista signifas bona homo, richo, riĉa homo, santo, sanktulo ktp, nulo devus signifi neniu (homo) kaj ne nenio, ulo, kiu ajn homo kaj ne kiu ajn afero, irgo, kiu ajn kaj ne kio ajn, to quo, tiu kiu kaj ne tio kio.

Troviĝas en tiu malkonsekvenceco pli ol unu parta eraro, pli ol unu malreguleco kaj komplikeco nepravigeblaj; estas la malvirto de la sistemo de derivado idista mem kiu riveliĝas.

La sistemo esperantista, malgraŭ malregulecoj kiujn ni kredas esti korekteblaj, estis, oni devas konsenti, — samtempe pli simpla kaj pli logika. Prenu ekzemple la ideon esprimatan per la adjektivo bona. Ni ovas konsideri tiun ideon abstrakte, en si mem, kaj ni havas, per la simpla anstataŭigo de la substantiva finaĵo al la adjektiva finaĵo, la vorton bono. Ni povas konsideri tiun ideon konkrete ĉu en iu afero, iu objekto, kaj ni havas bon-aĵo (bona afero), ĉu en iu persono, kaj ni havas bon-ulo (bona persono). Se nun ni konsideras la bonan kvaliton de tiu persono aŭ de tiu objekto, ni havas bon-eco (bona kvalito). Tio estas simple, kaj tio estas kompleta.

Kio povus esti konvinkinta s-ron Couturat malordigi la zamenhofan sistemon de derivado? Li diras al ni ie, ke li tiel faris pro du motivoj; unue pro persona antipatio kontraŭ tiu finaĵo ulo kiu longigas la vorton je unu silabo, kaj devigas diri richulo anstataŭ richo, bonulo anstataŭ bono; — ni povus demandi al li tiam kial li ne faris simile por aĵo, kiu estas tutsame longa sen esti, ne kredas, pli eleganta ol ulo???

Sed estas alia kialo… S-ro Couturat ne volas la sistemon de Zamenhof, ĉar tiu sistemo kontraŭas lian opiniojn filozofiajn. «Malgraŭ Platono kaj ties disĉiploj, li diras, mi rekonas nek la bonon en si mem, nek la veron en si mem… Mi ne agnoskas distingon inter la bona kaj la bono, la vera kaj la vero, la bela kaj la belo… Mi ne konas ol personajn bonajn ol aferojn belajn…» Sekve la bona kaj la bono esprimiĝas egale en Ido per boneso; la vera kaj la vero per vereso. Des pli malbone por tiuj kiuj ne dividas la ideojn filizofiajn de s-ro Couturat! Ili ne eniros en la regnon de Ido, kie se ili eniras ili devos decidiĝi legi sur la porto skribaĵon analogan al tiu kiun Danto kredis vidi ĉe la enirejo de la Infero: Forlasu ĉiun esperon.

Eĉ se supozi ke s-ro Couturat estas milfoje prava filozofie, li estas milfoje malprava lingve, ĉar li forprenas de la internacia lingvo rimedon kaj distingaĵon kiuj posedas ĉiuj lingvoj antikvaj kaj modernaj. Li metas sin en la malkapablon esprimi en sia lingvo siajn proprajn ideojn, kaj ni defias lin traduki en Idon la frazon kiuj ni ĵus pruntis de li.

Tiu ne estas krome la sola riproĉo kiun meritas lia sistemo de derivado, kaj ni revidos en detalo iujn afiksojn de lia lingvo.

La dua principo kiu devenas de la difino de prof. Jespersen estas tiu ĉi:

«La internacia lingvo devas enhavi neniun senutilan komplikaĵon.»

Estas vere strange ke la aŭtoroj de Ido forgesis tiun principon ĝis la punkto de enkonduki en la internacian lingvon formojn kies perfekta senutileco estis elmontrita de dudek jaroj da praktiko, kaj kiuj plie tute ne ekzistas en la plimulto el la modernaj lingvoj.

En ĉiuj tiuj modernaj lingvoj la pasivo formiĝas per la helpo de helpverbo akompanata de la koncerna participo. Oni diras: «être aimé», «to be loved», «estar amado», «geliebt werden». Estas same en Esperanto.

Tiu formo estas multe tro simpla por la filozofia spirito de s-ro Couturat… Li ne aŭdacas tamen forigi ĝin, sed forgesante komplete la grandan leĝon de la evoluo, kiun li reklamas aliloke, li igas nin retroiri je 20 jarcentoj, kaj kredas esti farinta mirindaĵon dotante Idon per pasiva viĉo plene sinteza. La logiko, kontraŭe, komplete mankas en tio, kaj oni sin demandas per kiu mirindaĵo amesos povas signifi estos amata, aŭ kantesis, estis kantata?

Tio kion ni diras pri la pasiva voĉo, ni devas diri same pri la infinitiva modo.

Ekzistas en Ido por ĉiu verbo ses formoj infinitivaj: tri de la aktiva voĉo: ar, ir, or kaj tri de la pasiva voĉo: esar, esir, esor.

Jen, oni devas rekoni aprezindan kvanton da senutilaj komplikaĵoj en lingvo kies aŭtoroj havas la pretendemon prezenti al la mondo kiel la solvon «la plej simplan kaj la plej facilan de la internacia lingvo».

Al la principoj de simpleco kaj de reguleco — kiuj devigas sin kiam oni volas realigi la «plej bonan» internacian lingvon, kaj «la plej facilan por ĉiuj» — oni devas aldoni alian principon de kiu logiko kaj prudento montras la konvenon, por ne diri la neceson. Oni povas formuli ĝin jene:

La internacia lingvo devos sin prezenti en kondiĉoj de eŭfonio kaj de beleco ellaboritaj ĝis maksimuma eblo.

Inter du lingvoj egale simplaj, egale regulaj, egale internaciaj, sed el kiuj unu kontentigas pli perfekte ol la alia la postulojn de beleco kaj de harmonio laŭ aspekto, ni ne hezitos elekti tiun lastan.

Tiu principo estis, se ne formilita eksplicite de la aŭtoroj de Ido, almenaŭ rekonata implicite de ili kiel necesa.

Tie denove, post ol esti deklarintaj principojn, s-roj Couturat kaj de Beaufront restis mezvoje en ilia praktika apliko.

La nevariebleco de la adjektivo, prezentita kiel principo, estas kontraŭa ne nur al la ĝenio de ĉiuj lingvoj latinidaj, sed krome al la kutimoj de la granda plimultode la civilizitaj homoj, ĉar estas nur du lingvoj kiuj posedas tion: la angla kaj la hungara; kaj, longe for de korekti tiun apenaŭ kompreneblan kaj nepardoneblan mankon, la itala pluralo per i kontrastas kun la finaĵoj adjektivaj neŭtraj kaj nevarieblaj per a, kaj la finaĵoj anglo-saksaj per al (akcentataj) igas ĝin eĉ pli ŝoka [1]. Estas anomalio des pli nepardonebla tio ke, de la vidpunkto de la facileco, la nevariebleco de la adjektivo estas trompo: Mi diras trompo, kaj ĝi meritas duoble tiun kvalifikon, ĉar tamen necesas en iuj kazoj doni pluralon al la adjektivo, kaj estas multe pli malfacile parkerigi esceptojn ol unu ĝeneralan regulon.

La internacia helplingvo devos konsisti el elementoj kombinantaj la plejan internaciecon eblan, cele al esti komprenebla per la minimuma strebado al la plej granda nombro da homoj.

Ni ne restos longe ĉe la principo de internacieco ankaŭ entenita en la difino de prof. Jespersen. Se ni ne faros tion, ne estas ĉar ni rifuzas atribui ĉiom de la graveco kiun ĝi meritas al tiu principo fundamenta kaj nepra de internacia lingvo: estas ĉar ni juĝas ke ĝi estas sufiĉe atestita de Ido, kiu en la Veraj principoj de la lingvo internacia dediĉis al ĝi lokon preskaŭ eksklusivan; ankaŭ estas en la Vortaro ke troviĝas malplej da malperfektaĵoj.

Estas iaj tamen!

Ni ne povus, ekzemple, toleri ucel por birdo, kiu estas pure itala, dum la radiko avi atingas ĉiujn latinid-lingvanojn; poste la anglalingvanojn per la vorto aviary, kaj la tutan mondon per la internaciiĝinta vorto aviation, ktp.

La profunda studado de la Ido-vortaro malkovras al ni amason da aliaj eraroj ĉe la elekto de la aliaj radikoj, kaj, kio estas pli malbona, la maleston de ia ajn metodo, kaj la evidenta malobservo de la programo kiun Ido estis skizinta en la broŝuro citita supre.

Kelkaj samkategoriaj vortoj, kiujn ni nomas paralelaj ĉar ili havas en ĉiuj lingvoj de kiuj ili estas pruntitaj originon, formon kaj uzon iel paralelaj, ĉesas esti tiaj sen kredebla kaŭzo. Kial la formo diplomaco (kaj ne diplomatio) flanke de demokratio? Kial skrib-ar (kaj ne skripta-ar) flanke de lekt-ar — kaj kvanto da malkonsekvencaĵoj de la same tipo? En la plimulto de la kazoj, oni faris tion kun la videbla intenco eviti konfuziĝojn: sed tiu timo mem ne estis ĉiam pravigita.

Sed la difekto plej grava estas en la ortografia formo kiun Ido estas doninta al siaj vortoj.

En la Veraj principoj de la lingvo internacia Ido skribis en dikaj literoj: «La grafismo unue, la fonetismo poste!» Kaj li pravis, pro du kialoj: 1º ĉar 90 fojojn el 100 la internacia lingvo estos skribata, kaj ne parolata; 2º ĉar malakceptante, pro kialoj de praktikeco, la supersignitajn literojn kiuj permesis akordigi la grafismon kun la fonetismo, li estis devigita elekti inter unu kaj la alia: li elektis la unuan, kaj per malkonsekvenco evidenta, li metis ĝin en la duan rangon: estas tiel ke li kripligas ĉiujn vortojn kun kcsc; kaj skribas aceptar por akceptar, suceso por sukceso, instinto por instinkto, ceno por sceno, cience por scienco, ktp… Per priakcenta skrupulo puŝita preter ĝustaj limoj, li malbeligas la tutan katogorion de vortoj kun io, kaj skribas familyo, filiy, historyo, Eklezyo, religyo, radyo, ktp… anstataŭ konservi la grafismon internacian familio, historio, religio, radio ktp…

Ni plu diru ke la pluralo de tiuj vortoj: historyi, religyi, aldonas ankoraŭ pli al ilia malbeleco, kaj igas ilin krome malfacile prononceblaj.

La internacieco devas regi ne nur ĉe la vortaro, sed ankaŭ, tiom kiom eble, ĉe la formoj gramatikaj. Kaj necesos zorge bone ke tiu internacieco gramatika, se oni povas tiel nomi ĝin, difektu nek la simplecon, nek la regulecon netuŝeblajn de la internacia lingvo.

Ido enkondukis, kontraŭ ĉiuj reguloj de internacieco, vortojn aŭ formojn gramatikajn, kiujn tiom da aliaj havus multe pli da kialoj por anstataŭigi. De kie venas kad por diri ĉu? kaj ol kiel neŭtra persona pronomo de la 3º persono?

Kial esti elektinta ar por indikilo de la infinitivo, kaj ez kiel finaĵon de la subjunktivo imperativa?

Volante flati la hispanojn kaj la francojn, tiuj du finaĵoj profunde ŝokas ilin. Se la hispano aprobas kiam li vidas la verbon amar, se la franco komprenas kiam oni diras al li venez, ili ne povas reciproke malebligi al si trovi groteske, ke venir tradukiĝas per venar, dormir kaj courir per dormar kaj kurar, kaj ke li irez signifas: ke ili iru.

Ni aldonu ke tiuj arbitraj finaĵoj venigas al la gramatiko ĉiun specon de zorgoj. La finaĵoj per ar, kiuj estas absolute damnitaj de la evoluo, devigas enkondukon de esceptoj en la akcentado de la vortoj, kaj ili krome ne povas esti konvene prononcataj de la angloj. Koncerne la finaĵon ez neakcentata, ĝi ne estas sufiĉe sonora por dece ludi la rolon de imperativo.

Ni ne povas eksponi tie ĉi ĉiujn el la difektoj de Ido. Sed necesis substreki la plej frapajn makulojn de ĝia gramatiko kaj de ĝia vortaro.

Tiuj makuloj forprenas nenion, cetere, de ĝiaj bonaj kvalitoj. Kaj nia sola linio de konduto estos tiu ĉi: malaperigi la unuajn kaj konservi la duajn, dume aldonante al tiuj novajn.



  1. «Sekreta sento de harmonio,» por uzi la esprimon de s-ro Couturat, igas nin trovi komplete malŝatinda tiun ligon de a singulara al i plurala. Ekzemple: bela flori, multa homi, aŭ plie varm jorni, floroz voyi, ktp.