Al ĉiulandaj amikoj de Paris

Al ĉiulandaj amikoj de Paris ()
Esperanto (p. 28-29)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al ĉiulandaj amikoj de Paris

Ĵus aliĝis al U. E. A., kiel Esperantia Entrepreno, la tre grava Asocio Les amis de Paris (La Amikaro de Paris) kiu, post apenaŭ unu jaro de ekzisto, jam enhavas pli ol 1.500 membrojn.

Aliĝante al U. E. A. la Amis de Paris deziras unue montri sian simpation al nia afero sed, ankaŭ kaj precipe, provi utilecon de nia lingvo kaj vidi la servojn kiujn ĝi povas fari, per U. E. A. Sekve la estraro de tiu asocio esprimis al mi, insiste, sian deziron, havigi al si, nur per Esperanto kaj U. E. A., reprezentantojn kaj delegitojn en la ĉefaj urboj nefrancaj.

Ĉiuj esperantianoj komprenos la gravecon de tiu provo kaj faros, mi estas certa, ĉion eblan por efektiviigi tiun projekton kaj ĝin sukcesigi.

Mi do min turnas al ĉiulandaj amikoj de nia franca ĉefurbo kiuj akceptus labori kun ni, per Esperanto por konigi Parizon eksterlanden, per privata propagando, paroladoj, artikoloj, disdono de reklamfolioj, ktp. aŭ nur por helpi nin morale, akceptinte, ekzemple, titolon de delegito de la A. de P. en sia urbo aŭ regiono.

Mi esperas ke mia alvoko estos aŭdata kaj ke ĉiuj bonvolaj samideanoj, esperantianoj kaj delegitoj de U. E. A., — precipe tiuj kiuj uzas la lingvon francan, sin konigos al ni. Mi restas je ilia dispono por havigi al ili ĉiuj necesajn sciigojn kaj pluajn detalojn pri la cela kaj stato de la Amikaro de Paris kaj kondiĉoj de delegiteco. Ili nur skribu al mi, esperante, per respond-poŝtkarto adresita al Les Amis de Paris, 167, rue Montmartre, Paris, kun tiu aparta noto: « por S-ro Génermont, Del. U. E. A. ».

M. G. (Del. Paris).