Al XXVI Universala Kongreso de Esperanto en Stokholm

Al XXVI Universala Kongreso de Esperanto en Stokholm ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

mimeografis je 300 kopioj. Nun mi skribas leterojn al la gazetoj proponante la publikigon de la kurso (kvazaŭ ĝi devus esti ankoraŭ verkita por ĉiu gazeto). Multaj gazetoj eĉ ne atentas min — malĝentiluloj! — sed aliaj akceptas kun plezuro mian proponon.

Ĝis la momento kiam mi skribas ĉi-tiun noton (post trimonata pledado) 102 gazetoj jam aprobis mian planon kaj komencis la publikigon de la lecionoj. Kelkaj el ili jam presigis la dekan lecionon, aliaj nur la antaŭparolon. Estas necese varbi 300 gazetojn po 3.000 ekzempleroj po semajno, por ke de la 30 lecionoj oni faru 27 milionojn da kopioj.

Mi kalkulas nur po 3000 kopioj ponumere de la gazetoj, ĉar mia plej granda sukceso ĝis nun estis ĉe malgrandaj gazetoj en urbetoj.

Mi estas jam plene konvinkita, ke mi facile atingos la nombron, kiun mi al mi mem trudis, ĉar se mi timus malsukceson, mi tute ne kuraĝus publikigi la planon. En la lando estas 3.000 gazetoj, kaj ĝis nun mi skribis nur al 524. Mi ne ripozos ĝis kiam mi atingos la antaŭfiksitan nombron, sed ĝis nun la afero donis al mi tiom da plezuro, ke mi eble neniam ĉesos.

Kompreneble, se ĉiu samideano en la mondo trudus al si la saman programon, la gazeteldonistoj furioziĝus; sed aliaj povos festi multe pli bele kaj efike nian jubileon. Ekzemple per eldonado de allogaj lerniloj kaj ilia disvendado en ĉiuj librejoj de difinita lando aŭ urbo; per disradiado de kursoj, ktp.

Ismael Gomes Braga.
Rua José Vicente. 79
Andaraby-Rio de Janeiro — Brazilo.


Juna, japana samideano, kolektas naciajn poŝtkartojn de diversaj landoj. Adreso: Jas Okazi, Tokio



NUMERO KVIN.
Dediĉita al D-ro Mieczysław Zamenhof.

En ĉambro mia parfumodoro,
Kaj ĝia nomo „Numero Kvin”.
Parfumojn donis al mi doktoro,
Vi ĉiuj bone jam konas lin.

Antaŭ foriro el Varsovio
Al la belega nia kongres’,
La lastan lundon en la julio
Al mi li venis. Adiaŭis, jes,

Kaj kun rideto, kaj kun modesto
Al mi donacis „Numeron Kvin”,
Ke mi dum longa lia foresto
Neniel tamen forgesu lin.

Do, mi nun pensas pri vi, doktoro,
Sed ankaŭ petas: memoru min.
En ĉambro mia parfumodoro,
Kaj ĝia nomo „Numero Kvin”.

Varsovio, 1. VIII. 1934. Halina Weinstein.
Al XXVI Universala Kongreso de Esperanto en Stokholm.

— Ne veturu al Stokholmo, —
    Diris la doktoro —
Marvojaĝon ja ne ŝatas
    La malforta koro.

— Mi ĝin lasos en Polujo, —
    Diris mi ĝojvoĉe —
Mi vojaĝos sen la koro! —
    Sed aŭdu! Riproĉe

Min rigardis kuracisto:
— Resaniĝi penu,
Kaj sen koro la Kongreson
    Vi ne partoprenu.

Do mi restis larmokule,
    Obeis doktoron,
Sed al bela la Kongreso
    Sendis mian koron.

Mi salutas vin, Stokholmo,
    Kaj vin, kongresanoj,
Vin, venintaj el tutmondo,
    El transoceanoj,

El oriento, okcidento,
    Sudo kaj la nordo.
Vi pasigu bone tempon
    Ĉe la Balta bordo.

Mi salutas tre sincere
    Vin el malproksime,
Kun vi ĉiuj en Stokholmo
    Estas mi anime.

Varsovio, 2. VIII. 1934.
Halina Weinstein.